Saltu al enhavo

Albert Razin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Albert Razin
Persona informo
Naskiĝo 12-an de junio 1940 (1940-06-12)
en Kuzyumovo
Morto 10-an de septembro 2019 (2019-09-10) (79-jaraĝa)
en Iĵevsk
Mortis pro Sinmortigo Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Sinbruligo Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj udmurtarusa vd
Ŝtataneco Sovetunio
Rusio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Udmurt State University (en) Traduki (–1962) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo etnografo
aktivulo
filozofo
sociologo
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Filozofio Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Albert Alexeïevitch RAZIN, udmurte: Альберт Алексеевич Разин (naskita la 10-an de septembro 2019 - mortita la 10-an de septembro 1940) estas udmurta lingvisto, sociologo, filozofo, plej konata por esti lingva martiro kaj aktivulo por la lingvaj rajtoj de la udmurtoj. Li sinbruligis en la centro de Ijevsko, la ĉefurbo de la Udmurta Respubliko, kun la celo protesti kontraŭ la lingvopolitiko de la registaro de Rusio kaj la rusigo de la udmurtoj.

Razin estas aktivulo de la nacia udmurta movado, aktive engaĝita en la protekto de la udmurta lingvo. Kune kun aliaj aktivuloj, li lanĉas multnombrajn agadojn kontraŭ la lingvopolitiko de la registaro de Rusio, kiel la abolo de la deviga instruado de la minoritataj lingvoj en la udmurtaj lernejoj.[1]

Li estas ankaŭ konata pro lia revigligo de la udmurtaj tradicioj kaj de la udmurta ŝamano, novpagano.

La ŝtatkonsilio de Udmurtio prokrastis kunvenon sekve de la incidento.

Lingvaj rajtoj

[redakti | redakti fonton]

Aktivuloj de la lingvaj rajtoj el pluraj regionoj de Rusio (Ĉuvaŝio, Baŝkirio (Bachkortostan) kaj aliaj), same kiel universitatanoj kaj respondeculoj de Finnlando, Estonio kaj de Human Rights Watch[2] esprimis ilian solidarecon kun la postuloj de Razin.[3][4]

La memmortigo de la udmurta lingvisto Albert Razin en 2019 altiris tutmondan atenton pri la malfacilaĵoj de indiĝenaj lingvoj en Rusio.

La plej multaj loĝantoj de Udmurtio konscias, ke la lingvo malaperas sed ne agnoskas, ke ĝia malapero havas ian rilaton kun institucioj kaj la ŝtato. Ili opinias, ke la solaj kialoj de la vundebla pozicio de la lingvo estas la malsukceso kaj maldiligento de la udmurta popolo protekti ĝin[5].

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Oleksa Hirnyk, martiro por la ukrajna lingvo

Potti Sreeramulu, lingva martiko por la telugua lingvo

Rokeya Sakhawat Hussain, lingva martiro por la bengala lingvo (loke: bangla)

Hector Pieterson, lingva martiro por iuj afrikaj lingvoj en Sud-Afriko.

Romas Kalanta

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

(rusa) “Ĉu kontraŭ la rusigo? Kial Albert Razin estis sinbruliginto?

(angla) Dying To Keep A Language Alive: Scholar's Suicide Shakes Udmurtia, filmeto

Referencoj

[redakti | redakti fonton]