Oliveca psarokolio
Oliveca psarokolio | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Oliveca psarokolio
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Psarocolius atrovirens (Lafresnaye kaj D'Orbigny, 1838) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Oliveca psarokolio aŭ Malhelverda psarokolio (Psarocolius atrovirens) estas specio de birdo de la familio de Ikteredoj kaj genro de Psarokolioj, kiu enhavas grandajn brunecajn paserinajn birdojn kun rimarkindaj bekoj. Ĝi troviĝas en la orienta deklivaro de Andoj laŭ mallarĝa linio al Bolivio tra tuta Peruo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montararbaroj kaj tre degraditaj iamaj praarbaroj.
Ĝi estas monotipa specio sen agnoskataj subspecioj.
Ĝi estas tre oliveckolora specio, kio nomigas la specion en la komuna nomo, kun pli malhelbrunaj subaj partoj kaj ĉefe tre malhelbrunaj flugilplumoj, kio nomigas la specion en la latina scienca nomo kie atrovirens enhavas du radikojn kiuj signifas respektive “nigra” kaj “verda”, kvankam ambaŭ koloroj troas simplece kaj oni devas konsideri pliaj nuancojn al ĝenerale oliveca koloro. Kaj sama ideo kuŝas en la alternativa komuna nomo.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International 2004. Psarocolius atrovirens[rompita ligilo]. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 27an de julio 2007.
|