Omleto
Aspekto
Omleto estas manĝaĵo el batmiksitaj ovoj, kuiritaj en pato kun oleo aŭ butero (aŭ alia graso) kaj spicoj aŭ aliaj ingrediencoj, ofte prezentata duige faldita.
Tipoj de omleto
[redakti | redakti fonton]- Ĉampinjona omleto
- Fromaĝa omleto
- Funga omleto
- Hispana omleto: (nomata en la hispana "tortilla" [tortilja], laŭvorte torteto), tiel hispanoj nomas la terpoman omleton.
- Ŝinka omleto
- Terpoma omleto: en Hispanio ĝi konsistas el la sekvaj bazaj ingrediencoj: terpomoj, ovoj, oliv-oleo, cepo kaj salo.
- Eggah (egipta farĉita omleto).