On ne fait pas d'omelettes sans casser des œufs
On ne fait pas d'omelettes sans casser des œufs (traduko: omletoj ne fareblas sen ovorompo) estas interesa franca proverbo en uzo almenaŭ antaŭ la jaro 1721-a.[1]
Uzokunteksto unua
[redakti | redakti fonton]Ĝi frape ofte aperis en komentoj pri la Franca revolucio de 1789. Jenas ekzemplo el la jaro 1794 pri batalo: C'est ici le cas de dire qu'on ne fait pas d'omelettes sans casser des œufs; cette bataille fut très-décisive sans doute, mais très-meurtrière des deux côtés.[2]
La samajn jarojn en anglen tradukitaj rakontoj pri la internaj militoj en Franclando la proverbo eĉ en angla versio troveblas. La vorto omelet tamen ne utiligatis tiam; ŝajne la skribinto dubis pri ĝenerala kompreno de tiu ĉi francismo: They said to him, you have made us lose a great many men. - Ah! One cannot make pancakes without breaking eggs.[3] Alia ĵurnalisto tuj poste pli vortfidelan version surpaperigis: It was remarked to him that he had caused the death of a great many persons. Yes, he replied, omlets are not made without breaking eggs.[4]
Alikampa uzo
[redakti | redakti fonton]La sentencon bone aludas ankaŭ homoj uzantaj ĝin efikege en tute alia kunteksto. Paul Valéry adresis en 1898 leteron al André Gide kaj ridindigis aliajn ulojn tiumaniere: Tous ces éternels cocos qui veulent faire des omelettes sans casser les inévitables oeufs.[5] Romain Rolland en 1911 primokis politikistojn per la sama aforismo kiuj preferas enkonduki novajn aferojn sen propra volo engaĝiĝi kaj batali poren: Ils eussent voulu battre l'omelette sans casser d'oeufs. En tout cas, ils aimaient mieux que les oeufs cassés fussent ceux du voisin.[6]
Fonto
[redakti | redakti fonton]En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo On ne fait pas d'omelettes sans casser des œufs en la latina Vikipedio.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- vol. 1 coll. 732-733 ("On ne fait point d'aumelette sans casser des œufs")
- "'"Omelette ĉe TLFi
- The Making of 'Omelette'. Ĉe: Word Histories
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Dictionnaire universel (1721)
- ↑ Pierre David, Histoire chronologique des opérations de l'armée du Nord (Parizo: Guerbart, 1795) p. 55
- ↑ Monthly Magazine, or British Register (aprilo 1796) p. 248
- ↑ Walker's Hibernian Magazine (majo 1796) p. 411 kol. 1
- ↑ Paul Valéry: Correspondance, p. 308
- ↑ Romain Rolland: Jean-Christophe (1911) p. 1291