Ordinara hordeo
Ordinara hordeo | ||||||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Grenoj de hordeo kun ergota fungo
| ||||||||||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||||||
Hordeum vulgare L. 1753 | ||||||||||||||||||||||||
subspecioj
| ||||||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||||||||||
Ordinara hordeo, science Hordeum vulgare, estas specio de hordeo (poacoj). Temas pri unukotiledona unujara planto apartenanta al la familio de poacoj; krome ĝi estas tre grava cerealo kaj por animaloj kaj por homoj kaj fakte la kvina cerealo plej kultivata en la mondo (53 milionoj da hektaroj).
Priskribo
[redakti | redakti fonton]La hordeo estas cerealo de tiuj konataj kiel vintraj cerealoj, kiun oni rikoltas ĉirkaŭ fino de la printempo (junio aŭ julio, en la norda hemisfero) kaj ĝenerale ĝia distribuado estas simila al tiu de tritiko.
Tiu specio estas unujara planto. Ĝi altas de 0,7 m ĝis 1,2 m. Ĝi havas grandajn oreletojn. Ĝia floraro estas spiko el densaj unufloraj spiketoj triopaj en la kavetoj de la akso. Ĝi havas longe aristajn eksterajn paleojn. La fekundiĝo okazas en ferma floro, (ĝi estas klejstogama). La fruktoj estas kariopsoj.
La radiko de la planto estas faskoforma kaj en ĝi oni povas identigi primarajn kaj duarangajn radikojn. La primaraj radikoj formiĝas per la kresko de radiketo kaj malaperas en la plenkreska planto, kiam disvolviĝas la duarangaj radikoj el la tigobazo, kun diversaj branĉiĝaĵoj. La tigo de hordeo estas kava kanaĵo kiu posedas sep ĝis ok intervaloj, apartigitaj per nodaj diafragmoj. La internodoj estas des pli longaj ju la tigo kreskiĝas el la baza areo. La nombro de tigoj en ĉiu planto estas variebla, kaj ĉiu el ili disvolvigas po unu spiketo. La unua aperinta tigo nomiĝas ĉefa aŭ primara tigo; kiu siavice produktas la plej grandan spiketon. La postaj tigoj nomiĝas duaranga, triaranga ktp.
La folioj estas kunformitaj de baz-ingo kaj plato, kiuj estas kunigitaj per ligulo kaj havas du membranecajn plilongigaĵojn nomitajn "aŭrikloj". La folioj estas enmetitaj ĉe la tigonodoj pere de kolumo aŭ "pulvinus", kiu estas elstaraĵo en la folibazo. La infloresko de la planto havas formon de spiketo kun longaj aristoj kiuj diferencigas ĝin je simpla rigardo disde tritiko. Ĝi estas simila al aliaj poacaj plantoj, kaj ĝi havas reduktitan perianto. La protektan funkcion plenumas la glumoj kaj la brakteoloj kiuj ŝirmas la grajnon.
La grajno aŭ kariopso estas ŝpinilforma, pli dika en la centro kaj reduktita je la pintoj. La ŝelo (en ŝirmitaj tipoj) protektas la grajnon kontraŭ predantoj kaj utilas en la procezoj de maltigado kaj bierfarado; ĝi enhavas ĉirkaŭ 13 % de la pezo de la grajno, game kongrue kun la tipo, grenvario kaj latitudo de plantejo. La grajnoj kiuj perdas sian ŝirmilon estas konsiderata kiel grajnoj damaĝitaj ne tiom utilaj por la maltindustrio.
La hordeo estas reprezentata ĉefe per du kultivataj specoj: nome Hordeum distichum, uzata por la fabrikado de biero, kaj Hordeum hexastichum, uzata ĉefe kiel furaĝo por nutrado de animaloj; ambaŭ specoj estas normale grupigitaj sub la nomo Hordeum vulgare subsp. vulgare. Ĉe tiu subspecio H. vulgare subsp. vulgare la du eksteraj spiketoj de la triopo estas sterilaj.
Variaĵoj
[redakti | redakti fonton]Inter la kultivitaj variaĵoj menciendas jenaj:
- La vintraj hordeoj, rezistantaj kontraŭ malvarmo ĝis proksimume −15 °C kiuj povas havi ebenecajn spiketojn havantajn du vicojn de grajnoj aŭ cilindrajn spiketojn kun ses grajnvicoj. La vintrajn hordevariojn oni semas fine de septembro ĝis komenco de oktobro, ĉar ili postulas bonan enradikigon antaŭ la vintrokomenco.
- La hordeoj de printempo, kiuj suferas pro frosto, kun pli mallonga kreskociklo, estas semataj en februaro kaj marto.
La grajno rondoforma kaj markita per longitudina linio montriĝas "kompleta" aŭ en "perloj" (polurita kaj rafinita).
Kelkaj kultiv-varioj en Eŭropo, estas jenaj:
- Vintraj kaj 2-vicaj: Amillis, Augusta, Campanile, Fuga, KWS Cassia...
- Vintraj kaj 2-vicaj por biero: Arcadia, Astrid, Malicorne, Vanessa...
- Vintraj kaj 6-vicaj por biero: Amistar, Atenon, Etincel, Isocel KWS Tonic, Passerel, Touareg...
- Printempaj kaj 2-vicaj: Bérénice, Galaxis, KWS Dante, Marigold, Yvette...
- Printempaj kaj 2-vicaj por biero: Arcadia, Astoria, Béatrix, Brennus, Danielle, Explorer, KWS Fabienne, Névada...
- Vintraj hibridaj kaj 6-vicaj: Bagoo, Hobbit, Smooth...
Pli ol 1300 hordevarioj estas registritaj en la Eŭropa Katalogo de Varioj.[1]
En Hispanio, El Grupo para la Evaluación de Nuevas Variedades de Cultivos Extensivos en España (Grupo por Pritaksado de Novaj Varioj de Etendaj Kultivoj de Hispanio)[2] faras studojn por diversaj cerealtipoj, inter kiuj estas nombraj novaj tipoj de hordeo. Tiukadre elstaras la pioniraj laboroj faritaj ĉe la Eksperimentejo Aula Dei, en kiu oni disvolvis en la 1970-aj jaroj la tre disvastigitan varion nomitan "hordeo Albacete".[3]
Krome, en kelkaj landoj de Hispanameriko kiel Meksiko (kun la variaĵo "Esmeralda"[4] rezistanta al la fungo Nigra rusto); Argentino (kie oni citas la variaĵon nomitan "Q. Carisma"[5]); aŭ Bolivio,[6] oni disvolvas lokajn hordevariojn adaptitajn al la grundologiaj kaj klimataj kondiĉoj de ĉiu areo.
En landoj de aliaj mondoregionoj en kiuj oni kultivas hordeon, la situacio estas simila, kun nombraj variaĵoj promociitaj ĉu de ŝtataj publikaj institucioj ĉu de entreprenoj dediĉitaj al komercigo de selektitaj semoj, kun la aparteco ke foje eĉ la bierfabrikoj intervenas en la disvolvigo de la varioj plej taŭgaj por ties aktiveco. Tiukadre menciendas variaĵoj "Bere" (disvolvigita en Skotlando por la produktado de viskio); "Betzes" (devena de Pollando kaj enkondukita en Usono en 1958);[7] "Centennial" (kanada variaĵo disvolvigita de Universitato de Alberto); "Cyclon" (variaĵo kultivita en Rusio, hibrido de vintraj rusaj kaj germanaj variaĵoj);[8] "Diamant" (mutacia ĉeĥa variaĵo de alta rendimento kreita pere de la uzado de ikso-radioj); "Drummond" (variaĵo tre rezistanta disvolvigita en Usono en la jaro 2000); "Golden Promise" (mutacia brita variaĵo disvolvigita pere de la uzado de radiado gamma, taŭga por la produktado de biero kaj de viskio); "Highland barley" (kultivata en la altebenaĵo de Tibeto); "Lux" (selektita en Danio);[9] "Maris Otter" (devena de Granda Britio, tre aprezata de la produktantoj de metiarta biero); "Nordal" (variaĵo disvolvigita de la sveda bierproduktanto Carlsberg[10][11] en 1971); "Pinnacle" (usona variaĵo disvolvigita de North Dakota Agricultural Experiment Station en 2006); "Windich" (origina de Aŭstralio); kaj "Yagan" (same aŭstralia).
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]La specion Hordeum vulgare piskribis Carlos Linneo publikigite en Species Plantarum 1: 84–85. 1753.[12]
Hordeum: iama nomo latina por hordeo.[13]
vulgare: epiteto latina kiu signifas "vulgara, ordinara".
- Sinonimio
- Frumentum hordeum E.H.L. Krause
- Frumentum sativum E.H.L. Krause
- Hordeum aestivum R.E. Regel
- Hordeum americanum R.E. Regel
- Hordeum bifarium A. W. Roth
- Hordeum brachyatherum R.E. Regel
- Hordeum caspicum R.E. Regel
- Hordeum coeleste (L.) P. Beauv.
- Hordeum daghestanicum R.E. Regel
- Hordeum defectoides R.E. Regel
- Hordeum distichon subsp. zeocrithon (L.) Čelakovský
- Hordeum distichum L.
- Hordeum durum R.E. Regel
- Hordeum elongatum R.E. Regel
- Hordeum gymnodistichum Duthie
- Hordeum heterostychon P. Beauv.
- Hordeum hexastichon L.
- Hordeum hexastichum L.
- Hordeum hibernaculum R.E. Regel
- Hordeum hibernans R.E. Regel
- Hordeum himalayense Schultes
- Hordeum hirtiusculum R.E. Regel
- Hordeum horsfordianum R.E. Regel
- Hordeum ircutianum R.E. Regel
- Hordeum jarenskianum R.E. Regel
- Hordeum juliae R.E. Regel
- Hordeum kalugense R.E. Regel
- Hordeum karzinianum R.E. Regel
- Hordeum kiarchanum R.E. Regel
- Hordeum laevipaleatum R.E. Regel
- Hordeum lapponicum R.E. Regel
- Hordeum leptostachys Griffith
- Hordeum macrolepis A. Brau
- Hordeum mandshuricum R.E. Regel
- Hordeum mandshuroides R.E. Regel
- Hordeum michalkowii R.E. Regel
- Hordeum nekludowii R.E. Regel
- Hordeum nigrum Willd.
- Hordeum pamiricum Vavilov
- Hordeum parvum R.E. Regel
- Hordeum pensanum R.E. Regel
- Hordeum polystichon Haller
- Hordeum polystichon var. hackelii
- Hordeum polystichon var. vulgare (L.) Döll
- Hordeum praecox R.E. Regel
- Hordeum pyramidatum R.E. Regel
- Hordeum revelatum (Körnicke) A. Schulz
- Hordeum sativum Jessen
- Hordeum sativum Persoon
- Hordeum sativum var. coeleste (L.) Vilmorin
- Hordeum sativum subsp. hexastichon (L.) K. Richt
- Hordeum sativum subsp. vulgare (L.) K. Richt.
- Hordeum scabriusculum R.E. Regel
- Hordeum septentrionale R.E. Regel
- Hordeum stassewitschii R.E. Regel
- Hordeum strobelense Chiovenda
- Hordeum taganrocense R.E. Regel
- Hordeum tanaiticum R.E. Regel
- Hordeum tetrastichum Stokes
- Hordeum transcaucasicum R.E. Regel
- Hordeum violaceum R.E. Regel
- Hordeum walpersii R.E. Regel
- Secale orientale Schreber ex Roth[14]
Historio
[redakti | redakti fonton]Hordeo estas unu el la klasikaj grenoj de la Antikveco. Ĝi estis kulturata antaŭ pli ol 8 000 jaroj en Mezopotamio kaj laŭ la Nilo. Laŭ Nikolaj Vavilov, la kultivataj hordeoj Hordeum vulgare devenas de natura hordeo Hordeum spontaneum, kiu kreskiĝis en Mezoriento. Ambaŭ specioj estas diploidoj (2n=14 kromosomoj).
Ordinara hordeo devenas de Malgrandazio kaj de la orienta Balkanio al Eŭropo. La plej malnovaj pruvoj pri hordeo datiĝas de jaro 10 500 a.n.e. Hordeo, unugrajna tritiko (Triticum monococcum) kaj pratritiko (Triticum turgidum subsp. dicoccon) estis la unuaj de homoj kulturitaj cerealoj. Ekde 7000 a.n.e. oni sisteme selektis grenojn por kultivado kaj ekde 5500 a.n.e. hordeo estis kreskigita ankaŭ en Mezeŭropo. Supozeble la selektado, pro praktikaj kialoj, favoris plantojn, kiuj emas teni la maturajn grajnojn dum iom da tempo, ĉar naturaj specioj faligas siajn grajnojn tuj post maturiĝo, kio malfaciligus rikoltadon[15].
La historio de la hordekultivo datas el Antikva Egipto, kie estis produkto grava por la disvolvigo de tiu civilizacio kaj por la rekta konsumo fare de homoj aŭ bestoj kaj por la produktado de biero; en la biblia libro Eliro oni mencias hordeon en rilato kun la Dek plagoj de Egiptujo. Hordeon konis ankaŭ grekoj kaj romianoj, kiuj uzis ĝin por baki panon, kaj ĝi fakte estis la baza manĝaĵo de la romiaj gladiatoroj. En Svisio oni trovis bruligitajn restaĵojn de tortoj prilaboritaj el hordegranoj krude muelitaj kaj tritiko kiujn datas de la Ŝtonepoko.
Dum la Mezepoko hordeo estis uzata kiel nutraĵo por brutaro. Dum multaj jarcentoj la distingo inter klasoj tuŝis ankaŭ la tipon de cerealo permesata: en Anglio ĝis la 16-a jarcento la malriĉuloj rajtis konsumi nur hordepanon dum la tritikpano estis dediĉita nur al la alta klaso; kiam la tritiko kaj la aveno iĝis pli kaj pli akireblaj, finiĝis la uzado de la hordeo por baki panon.
Kultivado
[redakti | redakti fonton]La hordeo havas kultivciklon pli mallongan ol tiu de tritiko, estas la cerealo kiu povas esti kultivata plej norde, kaj povas elteni malbonkvalitajn grundojn kaj en difinitaj cirkonstancoj havigas pli da profito en grajnoj ol la tritiko. Ties kultivado estas ege etendita kaj pro siaj karakteroj la kultivado en Eŭropo atingas 70° de latitudo Norda (en Rusio ĝis 66°), kaj en Nordameriko 64°. Pri altitudo, oni kultivas ĝis 1800 m super marnivelo en Svisio kaj ĝis 3000 m super marnivelo en Peruo, kaj ĝi estas la cerealo kiu plej bone adaptiĝas al la plej altaj latitudoj.[16]
Normale oni semas hordeon fine de aŭtuno aŭ komence de vintro, kaj la rikolto kutime faratas fine de junio aŭ komence de julio. Post la rikoltado, la pajlo estas tre aprezata por nutri la gregaron, eĉ pli ol tiu de tritiko.
Temperaturo
[redakti | redakti fonton]Travintra hordeo bezonas vernalizon. La subspecio H. vulgare subsp. hexastichum estas ĉiam vintra. La ciklo bezonas inter 1900 kaj 2000 celsiajn grado-tagojn kun bazo 0 (1600–1700 grado-tagoj pri printempa hordeo; ). Ĝi ĝermas eke de 0 °C[17]. Ĝi frostas je -8 °C sed kelkaj varioj eltenas -16 °C (se la temperaturo malpliigas grade).[18]
Printempa hordeo estas semata printempe, do kutime ne devas elteni malaltajn temperaturojn. Ĝi estas rikoltata post la vintra hordeo, tamen restas kampe nur ĉirkaŭ 100 tagojn. Mezume ĝi portas malpli grandan rendimenton per kampa areo.
La hordeo ĝermas je minimuma temperaturo de 6°C. Floras je 16°C kaj maturiĝas je 20°C. Ĝi toleras tre bone la malaltajn temperaturojn kaj povas elteni eĉ ĝis dek gradojn sub nulo.[16]
Semado
[redakti | redakti fonton]La semado faratas en aŭtuno (novembre, por vintraj hordeoj) aŭ je la eliro de la vintro (februaro, por printempaj hordeoj).
La epokon de semado oni decidas, dekomence, laŭ necesoj de kultivrotacio: kombinado kun aliaj kultivoj (por profiti kaj ne damaĝi la grundokvaliton), luktado kontraŭ nomitaj fiherboj, por disponi de pli da tempo pir la semolaboro, ktp. Oni devas atentigi, ke semado en aŭtuno ebligas pli da produktado (pli longajn ciklojn, pli bonan elradikigon) kaj ke la plej malfruaj semolaboroj plej malbone suferas akcidentoj.
La uzenda semokvanto estas tre varia; normale gamas inter 120 kaj 160 kilogramoj por hektaro.[16]
Pri la semodozo, oni devas atentigi jenon:
- Endas ne semi tre dense la sesvican hordeon.
- Kiam oni semas fine de la vintro, oni devas pliigi la dozon por kompensi la fakton ke restas malpli da tempo por la burĝonado. Por printempaj hordeoj oni devas semi pli dense, ĉar oni devas konsideri ke povas veni veteraj malfacilaĵoj.
Akvo
[redakti | redakti fonton]Unu kreskociklo bezonas inter 450 kaj 500 mm da akvo. Akvo estas ĉefe grava ĉe la komenco de la ciklo, post semado. La hordeo havas koeficienton de vaporiĝ-transpiro superan al tiu de tritiko, kvankam, ĉar la ciklo estas pli mallonga, la kvanto da akvo absorbita estas iom pli malalta. La hordeo havas avantaĝon ke ĝi postulas pli da akvo komence de la disvrolvigo ol ĉe la fino, pro kio ĝi estas pli rezistanta kontraŭ sekeco ol la tritiko, spite pli altan koeficienton de vaporiĝ-transpirado.[16]
Irigacio eblas nur antaŭ spiketiĝo, ĉar post tio ĝi okazigus damaĝojn en la planto.[16]
La beduenoj de la dezertoj kaj duondezertoj kutimis semi hordeon post grava pluvo kaj povis fari malgrandan rikolton ĉirkaŭ tri monatojn poste, eĉ se ne plu pluvis.
Grundo kaj sterkado
[redakti | redakti fonton]Hordeo ŝatas rendzinojn. Ĝi ne ŝatas pezajn argilajn grundojn. Por bona rendimento la kreskogrundo estu profunda kaj bone akvumita; sed akcepteblaj rikoltoj eblas ankaŭ je malpli bonaj kondiĉoj.
Kiam la produktado de hordeo celas la fabrikadon de biero, oni ne devas apliki nitrogenenhavan sterkon sur la kultejo, kaj nur en la fono, por eviti, ke la grajno akumulu tro altan nivelon de proteino kaj ke ĝia kalibro estu pli malbona.
La nitrogenenhava sterko ebligas pliigi la nivelon de produktado, sed, samtempe, ĝi agadas negative sur la proteinenhavo kaj sur la procento de ekstrakto, kaj ankaŭ sur la kalibro de la grajno.
Rikoltado
[redakti | redakti fonton]En Hispanio, la rikoltadon oni faras kutime inter la fino de junio kaj la komenco de julio, ĝenerale antaŭ tiu de la tritiko, ĉar hordeo maturiĝas multe pli rapide. La vintraj hordeoj estas rikolteblaj ĉirkaŭ 10 aŭ 15 tagojn antaŭ la printempaj hordeoj.
Uzado
[redakti | redakti fonton]Kutima hordea estas uzata pro siaj grajnoj, pro siaj kulmoj aŭ pro siaj folioj (kiel greso).
La ekonomia signifo de hordeo estas malpli granda ol tiu de tritiko, maizo aŭ rizo. Vintra hordeo estas uzata ĉefe kiel bestonutraĵo, ĝin karakterizas pli altaj rikoltkvantoj kaj relative multe da proteinoj (12–15 %).
Por homa nutraĵo estas uzata ĉefe somera hordeo, plej ofte kiel bierfara hordeo. Bierfara hordeo estas transformata al malto, kiun oni uzas en bierfarejoj, ĉe bakaĵindustrio kaj kiel viskia aŭ brulmalto en la alkoholaĵindustrio, sed ankaŭ por malta kafo aŭ muslio. Kiam mankas somera hordeo oni foje uzas ankaŭ vintran hordeon. La plej grava kvalito por bierfara hordeo estas la proteinenhavo de 9,5 ĝis 11,5 procentoj.
Nemaltita hordeo estas uzata por grio kaj foje muelita al faruno.
Hordeo havas ankaŭ kuracan efikon. En la 19-a jarcento hordea akvo (infuzaĵo) estis ŝatata trinkaĵo por malsanuloj. Ĝerminta hordeo eltiras akvon el la korpo kaj malaltigas febron.
Grajno
[redakti | redakti fonton]En antikva Grekio, oni preparis la bazan grekan pladon maza kun hordeo kaj la kikeono, aĵo inter trinkaĵo kaj manĝaĵo estis hordegriaĵo akvumigita kun aldonitaj herboj.
Por la bierfarado, la titro da proteino devas esti ne tro alta (inter 9,5% kaj 11,5%). La proteinoj estas ĉefe en la aleurontavolo. La bonkvaliteco de enzimoj kiuj permesas la iĝon de amelo al saĥarozo estas ankaŭ grava.
Por nutraĵo de brutoj, la energia valoro da 1 kilogramo de grajno da hordeo estas referenco kiu egalas 6 906,075 ĵulojn.
Kulmo
[redakti | redakti fonton]La kulmo estas uzata por pajlaĵo. Ĝi estas pli mola ol tritika pajlo, ankaŭ pli bone sorbas malsekaĵon. Kiel besta nutraĵo aŭ stala enŝutaĵo la hordea kulmo povas esti danĝera kaŭze de la aristoj, kiuj povas iriti la mukozojn de la spirvojo, speciale ĉe la ĉevaloj kal ĉe la porkoj.
Folio
[redakti | redakti fonton]La kutima hordeo estas kultivata por furaĝo.
Juna kutima hordeo estas ankaŭ kultivata por komforto de la katoj
Produktado
[redakti | redakti fonton]La ĉefa produktanto estas la Eŭropa Unio kun ĉirkaŭ 50.000.000 tunoj.
En 2008 laŭ la Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo (FAO) estis rikoltitaj tutmonde 157,6 milionoj da tunoj da hordeo. La sekva tabulo montras la 15 plej grandajn produktantojn de hordeo tutmonde. Ili kune rikoltis ĉirkaŭ 77,9 % de la tuta kvanto de hordeo:
Rango | Lando | Kvanto (en tunoj) |
Rang | Lando | Kvanto (en tunoj) |
---|---|---|---|---|---|
1 | Rusio | 23.148.450 | 9 | Turkio | 5.923.000 |
2 | Ukrainio | 12.611.500 | 10 | Usono | 5.214.394 |
3 | Francio | 12.171.300 | 11 | Pollando | 3.619.460 |
4 | Germanio | 11.967.100 | 12 | Ĉinio | 3.550.000# |
5 | Kanado | 11.781.400 | 13 | Danio | 3.396.000 |
6 | Hispanio | 11.261.100 | 14 | Irano | 3.000.000* |
7 | Aŭstralio | 6.820.000 | 15 | Ĉeĥio | 2.243.865 |
8 | Britio | 6.144.000 | Tutmonde | 157.644.721 |
(# inoficiala kvanto, * taksado de FAO)
Fonto: Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo, 2008 [19]
Malamikoj
[redakti | redakti fonton]Inter insektaj plagoj de hordeo estas afidoj kiel la rusa tritikafido (Diuraphis noxia), raŭpoj kiel tiuj de la unupunkta tineo, la blnakaj koĉoj (Pseudococcidae), kaj skarabaj larvoj de genroj kiel Aeolus. Afida damaĝo povas ofte esti tolerata, dum la unupunktuloj povas manĝi tutajn foliojn. Skaraboj mortigas semingojn, kaj postulas specifajn taktadojn por semado aŭ antaŭplantado.[20]
Rhynchosporium secalis, Pyrenophora graminea, Pyrenophora teres, Blumeria graminis, Ramularia collo-cygni kaj Claviceps purpurea estas askofungoj. Ustilago nuda f.sp. hordei, Ustilago hordei kaj Puccinia hordei estas bazidiofungoj. La naniganta flavmalsano estas virusa malsano transsendata per afidoj. Sitodiplosis mosellana estas diptero. Ditylenchus dispsaci estas nematodo.
Por daŭra rezistado kontraŭ malsanoj, kvanta rezistado estas pli grava ol kvalita. La plej gravaj foliaj malsanoj havas korespondan rezistan genareon en ĉiuj kromosomoj de hordeo.[21] Disponeblas granda nombro de molekulaj markiloj por bredado de rezistiloj al folirusto, polva melduo, Rhynchosporium secalis, Pyrenophora teres f. teres, la flava nanviruso, kaj la komplekso de la flava mozaikviruso.[22][23]
Bildaro
[redakti | redakti fonton]Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Plant variety database European Commission.
- ↑ «Características de las variedades ensayadas Variedad: Cebada Ciclo Largo». 2010. Arkivita el la originalo la 22an de aŭgusto 2016. Konsultita la 20an de aŭgusto 2016.
- ↑ Lasa Dolhagaray, José Manuel; Romagosa, Ignacio (1988). «Mejora de cebadas para secanos españoles en la Estación Experimental de Aula Dei». An. Estac. Exp. Aula Dei, v. 19 (1988), n. 1/2: 265-268. Konsultita la 20an de aŭgusto 2016.
- ↑ «Mejora INIFAP variedad de cebada malteada tolerante a la roya y con mayor rendimiento». SAGARPA. 2014. Arkivita el la originalo la 22an de septembro 2016. Konsultita la 20an de aŭgusto 2016.
- ↑ Federico Moreyra; Fernando José Giménez (12a de majo 2014). «Red Nacional de Cebada Cervecera / Campaña 2013». INTA. Konsultita la 20an de aŭgusto 2016.
- ↑ «Hordeum vulgare L.». EMPRESA DE SEMILLAS FORRAJERAS SEFO-SAM, BOLIVIA. Arkivita el originalo la 6an de aprilo 2017. Konsultita la 20an de aŭgusto 2016.
- ↑ Wiebe, G. A.; Reid, D. A. (1961). Classification of Barley Varieties Grown in the United States and Canada in 1958. U.S. Department of Agriculture. p. 210.
- ↑ Roland von Bothmer. Diversity in Barley (Hordeum vulgare) (en angla). Elsevier, 2003. pp. 43, 280. ISBN 9780080530475.
- ↑ Lababidi, S.; Mejlhede, N.; Rasmussen, S. K.; Backes, G.; Al-Said, W.; Baum, M.; Jahoor, A. (2009). «Identification of barley mutants in the cultivar 'Lux' at the Dhn loci through TILLING». Plant Breeding 128 (4): 332-336. doi:10.1111/j.1439-0523.2009.01640.x.
- ↑ «Barley Pedigree Catalogue». Konsultita la 6an de oktobro 2014.
- ↑ Nyegaard Kristiansen, Klaus (1984). «Biosynthesis of proanthocyanidins in barley: Genetic control of the conversion of dihydroquercetin to catechin and procyanidins». Carlsberg Research Communications 49 (5): 503-524. doi:10.1007/BF02907552.
- ↑ «Hordeum vulgare». Tropicos.org. Missouri Botanical Garden. Konsultita la 27an de aŭgusto 2014.
- ↑ Watson, L., Dallwitz, M. J. (2008). «The grass genera of the world: descriptions, illustrations, identification, and information retrieval; including synonyms, morphology, anatomy, physiology, phytochemistry, cytology, classification, pathogens, world and local distribution, and references». The Grass Genera of the World. Arkivita el la originalo la 3an de marto 2016. Konsultita la 1an de februaro 2010.
- ↑ Hordeum vulgare en PlantList konsultita la 18an de majo 2011
- ↑ Steven Mithen. (2004) After the ice, A global human history (angle). ISBN 9780674019997.
- ↑ 16,0 16,1 16,2 16,3 16,4 EL CULTIVO DE LA CEBADA (2ª parte) en infoagro, alirita la 30an de decembro 2014.
- ↑ Mahamadou Sangaré (2008). Optimisation de la culture d'anthères chez l'orge de printemps à six rangs (Hordeum vulgare) (france). Universitato Laval. Arkivita el la originalo je 2014-06-07. Alirita 2012-12-27 .
- ↑ Klára Kosová, Ilja Tom Prášil, Pavla Prášilová, Pavel Vítámvás kaj Jana Chrpová: The development of frost tolerance and DHN5 protein accumulation in barley (Hordeum vulgare) doubled haploid lines derived from Atlas 68×Igri cross during cold acclimation. Journal of plant physiology 2010 doi:10.1016/j.jplph.2009.09.020
- ↑ Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo Statistiko de FAO 2008, vidita la 13-an de februaro 2010 Arkivigite je 2012-06-19 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ Barley. Alirita 14a de Januaro 2024 .
- ↑ Hayes, Patrick M.; Castro, Ariel; Marquez-Cedillo, Luis; Corey, Ann; Henson, Cynthia; et al. (2003). "Genetic diversity for quantitatively inherited agronomic and malting quality traits". En Roland von Bothmer; Theo van Hintum; Helmut Knüpffer; Kazuhiro Sato (eld.). Diversity in Barley (Hordeum vulgare). Amsterdam, Boston: Elsevier. pp. 201–226. doi:10.1016/S0168-7972(03)80012-9. ISBN 978-0-444-50585-9. OCLC 162130976.
- ↑ (2003) “Resistance genes in barley (Hordeum vulgare L.) and their identification with molecular marker”, Journal of Applied Genetics 44 (3), p. 291–309.
- ↑ (2012) “Marker-Assisted Selection for Disease Resistance in Wheat and Barley Breeding”, Phytopathology 102 (6), p. 560–566. doi:10.1094/PHYTO-05-11-0157.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Cendrero, Orestes (1938). Nociones de historia natural (7.ª edición). París.
- Forero, Daniel Gonzalo (2000). Almacenamiento de Granos. Bogotá: UNAD, Facultad de Ciencias Agrarias.
- Kent, Norman Leslie (1983). Technology of cereals: An introduction for students of food science and agriculture. Oxford: Pergamon Press.
- Ruiz Camacho, Rubén (1981). Cultivo del Trigo y la Cebada. Bogotá: Temas de Orientación Agropecuaria.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Tela botanica Hordeum vulgare[rompita ligilo] france
- Sciindaĵoj pri hordeo germane
- Deutsches Wörterbuch, Jacob Grimm kaj Wilhelm Grimm, 1854[rompita ligilo] germane
- Ilustritaj informoj pri manĝebla hordeo germane
- Céréales 1980 Camille Moule ISBN 2-7066-0118-3 france
- PIV 2005 paĝo 450 esperante
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Hordeum vulgare en la hispana Vikipedio.