Saltu al enhavo

Orienta pluvio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Orienta pluvio
En Timoro
En Timoro
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Ĥaradriedoj Charadriidae
Genro: Anarinko Anarhynchus
Specio: Orienta pluvio A. veredus
Gould, 1848
Anarhynchus veredus
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Orienta pluvio (Anarhynchus veredus) estas eta kaj vigla pluvio, tio estas vadbirdo de la familio de ĥaradriedoj kaj genro Anarhynchus kiu enhavas multajn aliajn speciojn. Ĝi estas mezgranda pluvio tre rilata al la Kaspia pluvio. Ĝi reproduktiĝas en partoj de Mongolio kaj Ĉinio, migras suden ĉiujare por pasigi sian nereproduktan sezonon en Indonezio, Nov-Gvineo kaj norda Aŭstralio.

Plenkreska masklo en reprodukta plumaro: blankaj vizaĝo, gorĝo kaj antaŭkrono; grizbrunaj malantaŭa krono, malantaŭa kolo kaj dorso; ventro blanka, demarkita per mallarĝa nigra bendo kaj poste larĝa kaŝtanbrusta bendo kunfandiĝanta en blankan gorĝon. Ino, junulo kaj nereprodukta masklo: ĝenerale grizbrunaj supraj partoj kaj blanka ventro; pala vizaĝo kun blanka strio super okulo. Mezuroj: longo 21–25 cm; flugildistanco 46–53 cm; pezo 95 g. Inter la ruĝbrustaj pluvioj iam en Charadrius, tiu birdo estas relative granda, longkrura kaj longflugila.

Distribuado kaj habitato

[redakti | redakti fonton]

Ĝi reproduktiĝas en Mongolio, orienta Rusio kaj Manĉurio; migras tra orienta Ĉinio kaj Sudorienta Azio ĝis Indonezio kaj norda Aŭstralio. Rara en Nov-Gvineo; pli rara vaganto en Nov-Zelando kaj Eŭropo kvarfoje (Finnlando, Norvegio, Svedio kaj Nederlando). La orienta pluvio reproduktiĝas en sekaj stepoj, dezertoj, aridaj herbejoj kaj sallagoj. Ties nereprodukta habitato estas herbejoj, salankvaj kampoj kaj marbordaj areoj.[1]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. BirdLife International (2016). "Charadrius veredus". IUCN Red List of Threatened Species. 2016: e.T22693872A93428298. doi:10.2305/IUCN.UK.2016-3.RLTS.T22693872A93428298.en. Alirita la 12an de Novembro 2021.
  • Marchant, S.; Higgins, P.J.; & Davies, J.N. (eds). (1994). Handbook of Australian, New Zealand and Antarctic Birds. Volume 2: Raptors to Lapwings. Oxford University Press: Melbourne. (ISBN 0-19-553069-1)
  • National Photographic Index of Australian Wildlife. (1987). The Shorebirds of Australia. Angus & Robertson: Sydney. (ISBN 0-207-15348-5)