Anarinko
![]() | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Akrabeka pluvio, Anarhynchus frontalis,
fotita en Novzelando | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Anarinkoj aŭ Anarinĥoj, Anarhynchus, estas genro de pluvioj konsistanta el 24 specioj.[1]
Multaj specioj de Anarhynchus estas karakterizataj per partaj kolumoj, anstataŭ la kompletaj bendoj aŭ kolumoj kiuj estas karakterizaj de la genro Charadrius.
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]La francaj natursciencistoj Jean René Constant Quoy kaj Joseph Paul Gaimard priskribis tiun genron por hejmo de la Kurbabeka pluvio.[2][3] La genronomo devenas el la Antikva greka ana- (ἀνα-, kun la signifo "malantaŭe") kaj rinĥos (ῥυγχος, kun la signifo "beko").[4]:46
Anarhynchus estis provizore konsiderata monotipa, konsistanta nur el la Kurbabeka pluvio. Studoj en 2015 kaj 2022 konfirmis, ke Charadrius estas polifiletika, kaj kelkaj specioj estas pli proksime rilataj al la Akrabeka pluvio ol al la Granda pluvio. En IOC 14.1, 23 specioj estis transigitaj en tiun ĉi genron.[1] Anarhynchus nuntempe enhavas la jenajn speciojn:[1]
- Kaspia pluvio, Anarhynchus asiaticus (Pallas, 1773)
- Orienta pluvio, Anarhynchus veredus (Gould, 1848)
- Nigrafrunta pluvio, Anarhynchus atrifrons (Wagler, 1829)
- Mongola pluvio, Anarhynchus mongolus (Pallas, 1776)
- Dezertpluvio, Anarhynchus leschenaultii (Lesson, RP, 1826)
- Duzona pluvio, Anarhynchus bicinctus (Jardine & Selby, 1827)
- Kurbabeka pluvio, Anarhynchus frontalis Quoy & Gaimard, 1832
- Novzelanda pluvio, Anarhynchus obscurus (Gmelin, JF, 1789)
- Vilsona pluvio, Anarhynchus wilsonia (Ord, 1814)
- Koluma pluvio, Anarhynchus collaris (Vieillot, 1818)
- Montopluvio, Anarhynchus montanus (Townsend, JK, 1837)
- Punaa pluvio, Anarhynchus alticola (Berlepsch & Stolzmann, 1902)
- Dubenda pluvio, Anarhynchus falklandicus (Latham, 1790)
- Madagaskara pluvio, Anarhynchus thoracicus (Richmond, 1896)
- Herbopluvio, Anarhynchus pecuarius (Temminck, 1823)
- Sanktahelena pluvio, Anarhynchus sanctaehelenae (Harting, 1873)
- Ruĝkrona pluvio, Anarhynchus ruficapillus (Temminck, 1821)
- Neĝopluvio, Anarhynchus nivosus (Cassin, 1858)
- Brunbenda pluvio, Anarhynchus pallidus (Strickland, 1853)
- Malajzia pluvio, Anarhynchus peronii (Schlegel, 1865)
- Blankafrunta pluvio, Anarhynchus marginatus (Vieillot, 1818)
- Java pluvio, Anarhynchus javanicus (Chasen, 1938)
- Marborda pluvio, Anarhynchus alexandrinus (Linnaeus, 1758)
- Blankvizaĝa pluvio, Anarhynchus dealbatus (Swinhoe, 1870)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 1,2 International Ornithologists' Union. Gill, Frank; Donsker, David; Rasmussen, Pamela (eld.). "IOC World Bird List 14.1" (xlsx). Alirita en 2023-12-20.
- ↑ Dumont d'Urville, Jules-Sébastien-César. (1830) Voyage de la corvette l'Astrolabe : exécuté par ordre du roi, pendant les années 1826-1827-1828-1829 (france). Paris: J. Tastu.
- ↑ Quoy, Jean René. (1824) Voyage autour du Monde: Zoologie (france). Paris: Pillet Ainé, p. 658–671.
- ↑ Jobling, James A.. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names (angle). London: Christopher Helm. ISBN 978-1-4081-2501-4.
- Hayman, Marchant kaj Prater Shorebirds (ISBN 0-395-60237-8)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|