Ossip Zadkine
Ossip Zadkine | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Иосель Аронович Цадкин |
Naskiĝo | 4-an de julio 1888 en Vicebsko |
Morto | 25-an de novembro 1967 (79-jaraĝa) en Parizo |
Tombo | Tombejo de Montparnasse, 8 |
Lingvoj | franca |
Loĝloko | Les Arques |
Ŝtataneco | Francio (1921–) Rusia Imperio |
Alma mater | Nacia Altlernejo de Belartoj Chelsea College of Art and Design (en) Universitato de Westminster |
Subskribo | |
Familio | |
Edz(in)o | Valentine Prax (en) (1920–) |
Okupo | |
Okupo | skulptisto universitata instruisto ilustristo gravuristo pentristo instruisto |
Verkoj | François Mauriac La Force atomique Le Poète |
Ossip ZADKINE (naskiĝis la 14-an de julio 1890 en Smolensk, mortis la 25-an de novembro 1967 en Parizo) estis artisto pri plastikoj.
Zadkine naskiĝis en Smolensk, Belorusio kaj havis judan devenon. Li tre famiĝis kiel skulptisto, sed ankaŭ faris pentraĵojn kaj litografaĵojn.
Post studado en Londono li ekloĝis ĉirkaŭ 1910 en Parizo. Tie li estis ano de la nova kubista movado (1914-1925). Poste li evoluigis sian propran stilon, tre influita de la primitiva arto.
Dum la unua mondmilito li servis kiel brankardisto kaj vundiĝis dum la milita agado. La periodon de la dua mondmilito li trapasigis en Usono.
La plej konata verko de li estas La Detruita Urbo, kiu referencas al la bombardado de Roterdamo en majo 1940. La statuo situas en Leuvehaven, apud la Mara Muzeo. Populare la nomo de la statuo ankaŭ estas 'Jan Gat' (Johano Truo) kaj la nomo de la kreinto ofte estas fuŝita al 'Zadkini'. Kelkfoje oni nomas la statuon ankaŭ tiel. Regule oni aŭdigis sin por doni al la statuo pli eminentan lokon en la urbo. Laŭdire li inspiriĝis por la statuo kiam li veturis de sia hejmo en Parizo al sia amiko Hendrik Wiegersma en Deurne Nederlando. Li veturis tra Roterdamo kaj vidis la ruinigitan urbon.
Ossip Zadkine mortis je la 25-a de novembro 1967 en Parizo kaj enteriĝis je la Cimetière Montparnasse. En Parizo ankaŭ estas la Zadkine-Muzeo.
En la franca Les Arques (departemento Lot) troviĝas muzeo kie estas ekspoziciitaj verkoj de Zadkine. Krom tio estas en la kirketo fronte de la muzeo "Pieta" (Madono kun Jesuo surgenue) de Zadkine. En la vilaĝo mem, kiu cetere estas belege restaŭrita, troviĝas artista centro.
Galerio
[redakti | redakti fonton]-
La detruita urbo
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Ossip Zadkine Research Center angle
- Zadkine-muzeo en Parizo[rompita ligilo] angle
- Zadkine-muzeo en Les Arques[rompita ligilo] france