Saltu al enhavo

Oswald Schmiedeberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Oswald Schmiedeberg
(1838-1921)
Bildo de Oswald Schmiedeberg
Bildo de Oswald Schmiedeberg
Persona informo
Naskiĝo 11-an de oktobro 1838
en "Gut Laidsen" apud Talsen, Kuronio, nuna Latvio
Morto 12-an de julio 1921
en Baden-Baden, Germanio
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Strasburgo
Universitato de Gießen
Universitato de Tartu
Profesio
Okupo kemiisto
profesoro
farmakologo
apotekisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Farmakologio Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Oswald Schmiedeberg estis germana farmakologo kaj unu el la plej elstaraj figuroj de la 19-a jarcento. Lia naskiĝloko, kalkulinte gravan germanan popolon apartenis al Rusio tiuepoke.[1]

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Oswald Schmiedeberg estis filo de arbargardisto kaj pasigis sian infanaĝon en Tartu, nun en Estonio kaj tiam pli konata sub ĝia germana nomo Dorpart. Li studis medicinon en la Universitato de Tartu, kie unu el siaj profesoroj kaj referenco estis Rudolf Buchheim (1820-1879), kiu fondis la unuan instituton pri eksperimenta farmakologio en Eŭropo tie kaj kun kiu li poste laborus flanko ĉe flanko.

Schmiedeberg doktoriĝis en 1866 kaj poste laboris en tiu ĉi universitato mem. Liaj aliaj instruistoj estis Carl Schmidt (1822-1894), la fiziologo kaj anatomiisto Friedrich Heinrich Bidder (1810-1894) kaj Karl Wilhelm von Kupffer (1829-1902), laŭ kiu la Ĉeloj Kupffer-Sternzelle de la hepato estis nomitaj.

Arkivo pri eksperimenta Patologio kaj Farmakologio

En 1866, la kuracisto Bernhard Naunyn (1839-1925) moviĝis de Berlino al Tartu, kiu fine iĝis granda amiko de Oswald.

Poste li ankaŭ studis eksperimentan fiziologion en Lepsiko sub Carl Friedrich Wilhelm Ludwig (1816-1895). Tie li renkontis ankaŭ la farmakologon Rudolf Boehm (1844–1926) kaj la biokemiiston Friedrich Miescher (1844–1895), kun kiuj li establis fruktodonan kaj longan amikecon.

En 1872, post la Franco-Prusia Milito, li akceptis postenon kiel profesoro pri farmakologio ĉe la Universitato de Strasburgo, kie li fine kreis farmakologian instituton kiu iĝis monda referenco kaj altiris esploristojn de la tuta mondo. Tra liaj klasĉambroj trairis farmakologoj, dekoj da kiuj poste okupos katedrojn en multaj eŭropaj universitatoj, kiel estis la kazo de la hispana Teófilo Hernando (1881-1976) aŭ la franco-germana Albert Schweitzer (1875–1965).

Kuracistoj de la staturo de Heinrich Wilhelm Waldeyer (1836-1921), Friedrich Goltz (1834-1902), la patologiisto Friedrich Daniel von Recklinghausen (1833-1910), Felix Hoppe-Seyler (1825-1895), unu el la fondintoj de Biokemio kaj eldonisto de la Revuo pri Fiziologia Kemio, estis altiritaj al tiu Strasburga institucio kiun Schmiedeberg estris. En 1888 Bernhard Naunyn translokiĝis tien ekde Königsberg, kun kiu li laboris ĝis 1904.

Schmiedeberg restis aktiva en Strasburgo dum 46 longaj jaroj, ĝis la fino de la unua mondmilito. En 1918 li estis la sola el ĉiuj esploristoj alvokitaj de la universitato, kiuj restis laborantaj en la urbo. Tiutempe, 80-jara, li devis forlasi la urbon, kiel ĉiuj germanoj alvenintaj en Alzacon post 1870, kaj ĉiuj liaj havaĵoj estis konfiskitaj de la franca registaro. Post tio li estis bonvenigita en Baden-Baden, ĝis la fino de sia vivo, fare de lia amiko Bernhard Naunyn, kiu vivis tie tiutempe.

Oswald Schmiedeberg akiris puran digitoksinon en 1875.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]
  • Friedrich Bidder (1810-1894) germana fiziologo
  • Carl Friedrich Wilhelm Ludwig (1816-1895) germana anatomo kaj fiziologo
  • Rudolf Buchheim (1820-1879) germana farmakologo
  • Felix Hoppe-Seyler (1825-1895) germana fiziologo kaj kemiisto
  • Paul Uhle (1827-1861) germana patologo
  • Heinrich Limpricht (1827-1909) germana kemiisto
  • Ernst Leberecht Wagner (1829-1888) germana kuracisto kaj patologo
  • Karl Wilhelm von Kupffer (1829-1902) germana anatomo
  • Friedrich Daniel von Recklinghausen (1833-1910) germana patologo
  • Friedrich Goltz (1834-1902) germana fiziologo
  • Edwin Klebs (1834-1913) germana patologo kaj mikrobiologo
  • Heinrich Wilhelm Waldeyer (1836-1921) germana anatomo
  • Bernard Naunyn (1839-1925) germana patologo
  • Max Jaffé (1841-1911) germana kuracisto kaj farmakologo
  • Rudolf Boehm (1844-1926) germana kuracisto kaj farmakologo
  • Friedrich Miescher (1844-1895) germana fiziologo
  • Otto Warth (1845-1918) germana arkitekto kaj universitata profesoro
  • Paul Flechsig (1847-1929) germana psikiatro kaj neŭroanatomo
  • Franz Hofmeister (1850-1922) germana kuracisto kaj fiziologo
  • Louis Lewin (1850-1929) germana kuracisto, farmakologo kaj toksikologo
  • Erich Harnack (1852-1915) germana farmakologo kaj kemiisto Universitato de Halle
  • Erich Harnack (1852-1915) germana farmakologo kaj fiziologo
  • Max Sänger (1853-1903) germana ginekologo kaj obstretikisto
  • Hans Horst Meyer (1853-1939) germana kuracisto kaj farmakologo
  • Rudolf Kobert (1854-1918) germana farmakologo kaj historiisto pri medicino
  • John Jacob Abel (1857-1938) usona kuracisto, farmakologo kaj biokemiisto
  • Carl Jacobj (1857-1944) germana kuracisto kaj farmakologo
  • John Jacob Abel (1857-1938) usona kuracisto, biokemiisto kaj farmakologo
  • Oskar Minkowski (1858-1931) ruso-germana kuracisto
  • Arthur Heffter (1859-1925) germana farmakologo kaj kemiisto
  • Arthur Heffter (1859-1925) germana farmakologo kaj kemiisto
  • Heinrich Dreser (1860-1924) germana kuracisto kaj farmakologo
  • Julius Pohl (1861-1942) germano-aŭstra farmakologo kaj biokemiisto
  • Albert Fraenkel (1864-1938) germana kuracisto
  • Hermann Minkowski (1864-1909) ruso-germana fizikisto kaj matematikisto
  • Rudolf Gottlieb (1864-1924) germana kuracisto kaj farmakologo
  • Alfred Jaquet (1865-1937) svisa farmakologo
  • Arthur Robertson Cushny (1866-1926) germana fiziologo kaj farmakologo
  • Otto von Fürth (1867-1938) aŭstra kuracisto kaj kemiisto
  • Sigmund Fraenkel (1868-1939) aŭstra kemiisto kaj farmakologo
  • Alexander Ellinger (1870-1923) germana farmakologo
  • Hermann Fühner (1871-1944) germana farmakologo, kuracisto kaj universitata profesoro
  • Albrecht Bethe (1872-1954) germana fiziologo
  • Otto Loewi (1873-1961) aŭstro-germana farmakologo
  • Albert Schweitzer (1875-1965)
  • Wolfgang Heubner (1877-1957) germana farmakologo
  • Hermann Wieland (1885-1929) germana farmakologo kaj universitata profesoro
  • Rudolph Minkowski (1895-1976) germano-usona astrofizikisto
  • Hans Adolf Krebs (1900-1981) germana kuracisto kaj biokemiisto

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Ĉi tiu artikolo estis verkita surbaze de la hispana Vikipedia samnoma dokumento.