Saltu al enhavo

Rudolf Buchheim

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rudolf Buchheim
(1820-1879)
Bildo de Rudolf Buchheim.
Bildo de Rudolf Buchheim.
Persona informo
Rudolf Buchheim
Naskiĝo 1-an de marto 1820
en Budissin, Germanio
Morto 25-an de decembro 1879
en Germanio
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater "Imperia Universitato de Dorpat"
Universitato de Tartu
Profesio
Okupo farmakologo
kuracisto
universitata instruisto
apotekisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Medicino kaj farmakologio Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Tartu vd
Doktoreca konsilisto Ernst Heinrich Weber vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Rudolf Buchheim estis germana farmakologo kaj profesoro pri farmakologio de la Universitato de Giessen. Dufoje, dum periodo de tri jaroj, li estis rektoro de la Fakultato pri Medicino de Dorpat. Dorpat, nuna Tartu, estis parto de la rusa imperio, sed la universitato estis germanlingve. Liaepoke floris Carl Ernst Heinrich Schmidt (1822-1894) kiu malkovris la kloridan acidon en la gastra suko kaj la anatomo kaj fiziologo Friedrich Bidder, la farmakologo Georg Dragendorff (1836-1898) kaj la anatomo Karl Wilhelm von Kupffer (1829-1902) kiu donis sian nomon al la hepataj ĉeloj de Kupffer. Buchheim estas memorita kiel pioniro en farmakologia eksperimentado, lanĉante bioanalizojn kaj igante farmakologion vera scienco. Li estis la fondinto de la unua farmakologia instituto ĉe la Universitato de Dorpat, Estonio.

La 7-an de januaro 1845 Buchheim doktoriĝis ĉe la Universitato de Lepsiko kaj la 28-an de februaro 1847 li akceptis postenon kiel lektoro pri farmakologio, dietetiko, historio de la medicino kaj medicina literaturo ĉe la Universitato de Tartu. Li konvertis parton de sia propra hejmo en la unuan farmakologian laboratorion, financante la esploradon mem kaj trejnante siajn studentojn tie. En 1849 li estis elektita kiel plena profesoro pri farmakologio. Antaŭ 1856 li establis la unuan farmakologian instituton ĉe Dorpat, moviĝante en la laboratoriospacon eĉ antaŭ ol ĝi estis finita. En 1866 Buchheim ricevis oferton kiel profesoro de la Universitato de Giessen, kie li restis ĝis sia morto.

Buchheim estas memorigita pro sia pionira laboro en eksperimenta farmakologio. Li estis instrumenta en turnado de farmakologio el empiria studo de medicino en sendependan medicinan disciplinon. Buchheim lanĉis du principojn kiuj helpis establi sciencan fundamenton por la terapeŭtiko, kiun li vidis kiel "nova epoko por la farmakologio". Unue estis la klasifiko de drogoj en naturan sistemon" surbaze de agadmaniero, per scienca eksperimento, statistika analizo kaj la kompreno de drogefikoj. Due, per la fondo de farmakologiaj laboratorioj kaj trejnado de aliaj, li sisteme esploris eksperimentan farmakologian kaj kreis metodologios por determini la kvantajn kaj medicinajn aspektojn de kemiaj substancoj. Tiamaniere ke li establis farmakologion kiel sendependan sciencon per propraj filozofio kaj metodoj.

"Se ni tradukas niajn ofte obskurajn ideojn pri drog-agoj en precizan fiziologian lingvon: ĉi tio sendube devus esti konsiderinda atingo. Tamen, scienca ekkono de la ago de antaŭfiksita drogo implicus nian kapablon dedukti ĉiun el ĝiaj agoj ekde ĝia kemia formulo."

Dum en Lepsiko, Buchheim tradukis la lernolibron "La Elementoj de la Medicina Materia" de Jonathan Pereira (1804-1853) el la angla en la germanan. Buchheim ankaŭ redaktis la libron, eliminante malnoviĝintajn kaj neefikajn medikamentojn kaj praktikojn, aldonante ĝisdatigitajn informojn, inkluzive de ĉapitro propra nomita "Art der Wirkung ("La Ago-Modo"). Li ankaŭ estis la verkinto de bon-ricevita lernolibro pri farmakologio, titolita "Lehrbuch der Arzneimittellehre" ("Lernolibro pri farmakologio") (1856).

La Instituto pri Farmakologio Rudolf Buchheim situas ĉe la Universitato de Giessen.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]
  • François Magendie (1783-1855) franca anatomo, kuracisto kaj fiziologo
  • Ernst Heinrich Weber (1795-1878) germana kuracisto
  • Jonathan Pereira (1804-1853) brita farmakologo
  • Carl Gotthelf Lehmann (1812-1863) germana kemiisto kaj fiziologo
  • Claude Bernard (1813-1878)
  • Valerian Podwyssotzky|Valerian Osipovič Podvysockij (06.01.1822-10.07.1892) farmakologo
  • Theodor Billroth (1829-1894) germana kirurgo kaj amatora muzikisto
  • Georg Friedrich Krich (31.08.1830-20.03.1910) estonia kuracisto
  • Hermann Adolf Alexander Schmidt (1831-1894) germano-balta fiziologo
  • Georg Dragendorff (1836-1898) germana farmakologo kaj historiisto pri farmakologio
  • Ernst von Bergmann (1836-1907) germana kirurgo
  • Ludwig Thomas (1838-1907) germana farmakologo
  • Oswald Schmiedeberg 1839-1921)
  • Rudolf Böhm (1844-1926)
  • Stanislaw Czirwinsky|Stanislav Iosifovič Čirvinskij (30.10.1849-07.11.1922) pola farmakologo kaj kuracisto
  • Hans Horst Meyer (1853-1939) germana kuracisto kaj farmakologo
  • Rudolf Kobert (1854-1918) germana farmakologo kaj toksikologo
  • Herman Haupt (29.06.1854-29.09.1935) germana bibliotekisto kaj historiisto pri la eklezio
  • Emil Kraepelin (1856-1926) germana psikiatro
  • David Lavrov (1865-1929) germana farmakologo
  • Paul Trendelenburg (1884-1931) germana farmakologo kaj toksikologo
  • Siegfried Walter Loewe (1884-1963) germana farmakologo
  • Georg Barkan (1889-1945) belarusa farmakologo

Referencoj

[redakti | redakti fonton]