Saltu al enhavo

Paul Trendelenburg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paul Trendelenburg
(1884-1931)
Bildo de Paul Trendelenburg
Bildo de Paul Trendelenburg
Persona informo
Paul Trendelenburg
Naskiĝo 24-an de marto 1884
en Bonn, Germanio
Morto 4-an de februaro 1931
en Alpa Universitato de Grenoblo
Universitato Alberto Ludoviko de Frajburgo
Universitato de Lepsiko
Universitato de Tartu
Universitato de Rostock[1]
Humboldt-Universitato en Berlino
Tombo Evangelischer Kirchhof Nikolassee (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Alpa Universitato de Grenoblo
Universitato de Lepsiko
Universitato Alberto Ludoviko de Frajburgo Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patro Friedrich Trendelenburg (mul) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo farmakologo
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en RostockFreiburgBerlino vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Paul Trendelenburg estis germana kuracisto[2], farmakologo, farmacia sciencisto, universitata profesoro kaj toksikologo, filo de eks-profesoro el Rostock kaj kirurgo el la Universitato de Lepsiko Friedrich Trendelenburg (1844-1924)

Li studis medicinon en la universitatoj de Grenoblo, Lepsiko kaj Frajburgo, kie inter 1909 kaj 1918, li laboris kiel asistanto en la farmakologia instituto kaj en la kirurgia kliniko. En 1912 li ricevis sian habilitiĝon pri farmakologio kaj toksologio, kaj ekde 1916 estis profesoro. En 1919 li iĝis plena profesoro ĉe la Universitato de Rostock kaj poste, li funkciis kiel profesoro pri farmakologio en la universitatoj de Freiburg (de 1923) kaj Berlino (de 1927).

Li estas konata pro sia esplorado de adrenalino, por la evoluo de biologiaj mezurproceduroj por la normigado de hormonpreparaĵoj kaj por siaj esploroj koncerne la rolon de la hipotalamaj hormonoj vazopresino kaj oksitocino. Lia nomo estas rilatita al la tielnomita "Trendelenburg-preparaĵo", substanco uzata por determini la agojn de farmakologiaj agentoj sur peristalto.

Li estis filo de la kirurgo Friedrich Trendelenburg (1844-1924) kaj frato de la fiziologo Wilhelm Trendelenburg (1877-1946). Lia filo, Ullrich Georg Trendelenburg (1922-2006), ankaŭ estis farmakologo.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]
  • Friedrich Adolph Trendelenburg (1802-1872) germana filozofo
  • Rudolf Buchheim (1820-1879)
  • Friedrich Trendelenburg (1844-1924) germana kirurgo
  • Wilhelm Trendelenburg (1877-1946) germana fiziologo
  • Ullrich Georg Trendelenburg (1922-2006) germana farmakologo

Referencoj

[redakti | redakti fonton]