Otto Günther (eldonisto)
Otto GÜNTHER (naskiĝinta la 20-an de aprilo 1895 en Vieno, mortinta la 17-an de junio 1963 samloke) estis aŭstra eldonisto gazeta.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Post studoj de ekonomiko en Vieno li deĵoris de 1925 kiel gazeteldonisto, ekz. de "Christliche Frauenzeitung", "Bürgermeisterzeitung", "Das moderne Hotel" kaj "Donauländerzeitung". Günther aniĝis ĉe la monarkiema etpartio Kaisertreue Volkspartei de Gustav Wolff kiun li vice estis en 1933 kaj ĉe kies partiorgano li ĉefredaktoris. Poste li iĝis membro de Kristan-Sociala Partio de Aŭstrujo (CSP) por kiu li sensukcese kandidatis por la Nacia Konsilio kaj la urba konsilio de Vieno.
Edzigis lin la librovendistino Grete Schlesinger (1902–1954)[1] kies patro posedantis la renomitan librovendejon Kuppitsch. Ankaŭ iliaj du filinoj fariĝis librokomercistoj.[2][3]
Estante judo li post Anschluss estis arestito kaj tuj deportita al koncentrejo Dachau. En septembro 1938 li venis en la koncentrejo de Buchenwald; li estis liberigita en la 20.4.1939 kun konkretaj kondiĉoj. La familio elmigis al Svisujo kaj de tie al Francujo: en Nico li eldonis ekz. la revuojn "La femme provençale" kaj "La Française chrétienne". En 1941 sukcesis fuĝo al Portugalujo kaj plu al Usono.
Novjorke li troviĝis inter la konsilisto de Otto von Habsburg kaj kuneldonis la kontraŭkomunisma monatgazeto "Austria", en la propra eldonejo Gunther Publications (ĝi ekzistis ĝis junio 1963). En 1950 Günther reiris Vienon; tie la familianoj regajnis la Kuppitsch-domojn kaj -eldonejrajtojn. Viene li eldonis la fakgazeto "Das moderne Hotel".
Skribaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Streiflichter auf die österreichischen Eisenbahnen: die Wechselbeziehungen zwischen Verkehrswesen und Volkswirtschaft. Enkonduko de Eduard Heinl. Wien: Hölder-Pichler-Tempsky, 1925
- Christlichsoziale programmatische Gedanken. Wien: Kuppitsch, 1932
- Unser Kaiser kehrt heim. Legitimische Arbeit in Österreich. Wien: Günther, 1933
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- "Günther, Otto", ĉe: Werner Röder, Herbert A. Strauss (eld.): Biographisches Handbuch der deutschsprachigen Emigration nach 1933. Bd. 1: Politik, Wirtschaft, Öffentliches Leben. München: Saur 1980, p. 253
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Günther, Otto, DÖW
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ "Günther, Grete", ĉe: Ernst Fischer: Verleger, Buchhändler & Antiquare aus Deutschland und Österreich in der Emigration nach 1933: Ein biographisches Handbuch. Elbingen: Verband Deutscher Antiquare, 2011, p. 110-111
- ↑ "Seidl, Zita", ĉe: Ernst Fischer: Verleger, Buchhändler & Antiquare aŭs Deutschland und Österreich in der Emigration nach 1933: Ein biographisches Handbuch. Dua eldono, Berlino 2020, p. 481
- ↑ "Beer, Monika", - ĉe: Fischer (2020), p. 27