Pál Esterházy (palatino)
Grafo Pál ESTERHÁZY de Galántha [esterha:zi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Esterházy Pál estis hungara palatino, oficiro, poeto, komponisto. Lia nobela antaŭnomo estis galánthai (de Galántha). Lia patro estis Miklós Esterházy, liaj filoj estis Mihály Esterházy kaj Miklós Antal Esterházy.
Pál Esterházy [1] naskiĝis la 8-an de septembro 1635 en Hungara reĝlando en Kismarton (nuntempa Eisenstadt en Aŭstrio). Li mortis la 26-an de marto 1713 en Kismarton.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Pál Esterházy frekventis lernejojn en Graz kaj Nagyszombat. En 1652 li iĝis departementestro, post 3 jaroj li edziĝis baldaŭe havanta 18 gefilojn. En 1657 li atingis la postenon kortega konsilisto. Ekde 1663 li heroe batalis kontraŭ la turkoj. Li restis ĉiam fidelulo de Habsburgoj, kie li strebis por la hungaraj interesoj. En 1681 li estis elektita palatino. Li ricevis Ordenon de la Ora Lanfloko: Pro vidviĝo li denove edziĝis en 1682, la nova edzino naskis 7 gefilojn. En la sekva jaro li apartenis al defendantoj de Vieno kontraŭ la turkoj, poste li partoprenis en reokupo de Buda. Spite la aventuran vivon li okupiĝis ankaŭ pri muziko kaj poezio.
Elektitaj publikaĵoj
[redakti | redakti fonton]- ’’Az egész világon levő csudalatos Boldogsagos Szüz Kepeinek rövideden föl tett eredeti...’’ (1690, 1994)
- ’’Via Lactea ad Coelum ducens, variis praecantionibus, meditationibus...’’ (1691, 1762)
- ’’Litaniae omnium sanctorum...’’ (1700)
- ’’Harmoniae Caelestis seu moelodiae musicae...’’ (1711)