Saltu al enhavo

Pál Kardos (literaturhistoriisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pál Kardos (literaturhistoriisto)
Persona informo
Naskiĝo 24-an de februaro 1900 (1900-02-24)
en Debrecen
Morto 2-an de julio 1971 (1971-07-02) (71-jaraĝa)
en Debrecen
Tombo Debreceni köztemető (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj germanafrancahungara
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato de Parizo (1924–)
Universitato de Debrecen (1919–1922)
Universitato Eötvös Loránd (1918–1919)
Marxizmus–Leninizmus Esti Egyetem (en) Traduki (–1956) Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro Albert Kardos Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo Literatura tradukisto
instruisto
literaturhistoriisto
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Pál Kardos [kardoŝ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Kardos Pál estis hungara literaturhistoriisto, mezlerneja kaj altlerneja instruisto, tradukisto. Lia patro estis Albert Kardos, lia frato estis László Kardos.

Pál Kardos[1][2] naskiĝis la  24-an de februaro 1900 (nun 1900-02-24) en Debrecen, li mortis la 2-an de julio 1971 en Debrecen.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Pál Kardos devenis el juda familio. Li maturiĝis en kalvinana gimnazio en sia naskiĝurbo en 1917, poste li studis en Scienca Universitato de Budapeŝto, inter 1919–1922 en Scienca Universitato István Tisza, en 1924 en Sorbonne, fine li akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1926. Post la diplomo li instruis en juda gimnazio en Debrecen ĝis la nazia erao, tiam en 1944 li estis trudlaboristo, poste li instruis 2 jarojn en gimnazioj en Debrecen, pli poste en Scienca Universitato Lajos Kossuth (kiel docento (1952–1962), poste profesoro ĝis la emeritiĝo en 1965). Intertempe li kandidatiĝis (CSc) en 1957 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Lia ĉeftemo estis verkistoj de Nyugat. Li edziĝis pro vidviĝo dufoje, la unua edzino naskis filon en 1932. Li ricevis solan premion en 1965.

Elektitaj kontribuoj

[redakti | redakti fonton]
  • Révai Miklós nyelvészeti munkásságának tudományos értéke. (studo, 1923)
  • Az új irodalom története francia nyelven. (kunaŭtoro, 1930)
  • Arany János izenete. (1942)
  • A debreceni Ady Társaság húszéves története. 1927–1947. (1947)
  • Tóth Árpád négy ismeretlen verse. (1953)
  • Nagy Lajos élete és művei. (monografio kaj disertaĵo, 1958)
  • Fagyejev. (monografieto, 1963)
  • Babits Mihály. (monografio, 1972)
  • Gulyás Pál. (1987)

Liaj tradukaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • Klausner, Jószéf: A modern héber irodalom története 1782-től napjainkig. (kuntradukisto, 1943)
  • Megillat Ruth. – Ruth Könyve. (1944)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]