Saltu al enhavo

Póvoa de Lanhoso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Póvoa de Lanhoso
municipo de Portugalio • urbo de Portugalo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 4830
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 21 886  (2011) [+]
Loĝdenso 163 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 34′ N, 8° 16′ U (mapo)41.566666666667-8.2666666666667 [+]
Areo 134,65 km² (13 465 ha) [+]
Póvoa de Lanhoso (Portugalio)
Póvoa de Lanhoso (Portugalio)
DEC
Situo de Póvoa de Lanhoso

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Póvoa de Lanhoso [+]
vdr

Póvoa de Lanhoso estas portugala urbeto en la subregiono Ave, apartenanta al la Norda regiono en la centro de la Distrikto Braga, kun ĉirkaŭ 5 623 loĝantoj (2021).

Ĝi estas sidejo de la municipo Póvoa de Lanhoso kun 134,65 km² kaj 21 787 loĝantoj (2021), subdividita en 22 fregezioj. La municipo limas norde kun Amares, oriente kun Vieira do Minho, sude kun Fafe kaj kun Guimarães kaj okcidente kun Braga.

La punkto plej alta de la municipo estas en la Alto São Mamede, je 743 metroj de altitudo, en la fregezio Frades.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kastelo de Lanhoso.

Arkeologiaj restaĵoj pri la origino de la loĝado de tiu tero kondukas al Neolitiko, al Bronzepoko kaj al Ferepoko. Menhiroj, mamoas, rokgravuraĵoj, neolitikaj nekropoloj, romiaj setlejoj, kastrumoj, krom tre diversaj iloj el koto, fero kaj aliaj metaloj, estas atestiloj de la homa loĝado en la regiono. Ankaŭ la Romia Imperio lasis restaĵojn.

Ĉe la alirejo al enorma granita rokego, dur kiu estas la kastelo de Lanhoso, estas kastrumo, kiu poste estis okupita de romianoj, sed kiu datiĝas el la Kuprepoko. Suevoj, islamanoj kaj aliaj historiaj popolmigroj okazis kaj ŝanĝis la homan aspekton de la areo, eĉ ĝis la moderna epoko, en la komenco de la 19-a jarcento, okaze de la francaj invadoj.

La kastelo de Lanhoso havas altan historian valoron, kaj la loko kie laŭlegende D. Afonso Henriques kaptis sian patrinon, Dona Teresa. La reĝo D. Denizo la 1-a aprobis foruon por Terras de Lanhoso la 25an de Setembro 1292, kaj la foruon renovigis la reĝo D. Manuelo la 1-a en la 4a de Januaro 1514.

Tiuloke printempe 1846 startis popola revolucio nomita de Maria da Fonte, el malakcepto de nova leĝo kiu malpermesis pro santialoj enterigon de mortintoj ene de preĝejoj, kaj ankaŭ malakcepto de rekrutado; la ribelo etendiĝis al aliaj lokoj de la lando, kaj rezultis en ŝanĝoj de registaroj, ĉiam ene de la sektoroj de liberaloj.

Laŭlonge de la 20-a jarcento la loĝantaro malrapide kreskis el 17 000 en la jarcentkomenco ĝis nunaj 21 000.

Fregezioj[redakti | redakti fonton]

La municipo Póvoa de Lanhoso havas la jenajn fregeziojn:

  • Águas Santas e Moure
  • Calvos e Frades
  • Campos e Louredo
  • Covelas
  • Esperança e Brunhais
  • Ferreiros
  • Fonte Arcada e Oliveira
  • Galegos
  • Garfe
  • Geraz do Minho
  • Lanhoso
  • Monsul
  • Póvoa de Lanhoso
  • Rendufinho
  • Santo Emilião
  • São João de Rei
  • Serzedelo
  • Sobradelo da Goma
  • Taíde
  • Travassos
  • Verim, Friande e Ajude
  • Vilela

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Kastelo de Lanhoso
  • Ponto de Mem Gutierres
  • Monaĥejo de Fonte Arcada
  • Muzeo de Oro
  • Villa Beatriz, kun "brazilana" domego kaj ĝardenoj
  • Domego Casa da Botica
  • Preĝejo de Fontarcada
  • Roka Sanktejo de Garfe
  • Pilorioj de Monsul kaj Lanhoso
  • Preĝejo de São João de Rei

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Póvoa de Lanhoso en la portugala Vikipedio.