Saltu al enhavo

Amares

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Amares
municipo de Portugalio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 4720
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 18 889  (2011) [+]
Loĝdenso 230 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 38′ N, 8° 21′ U (mapo)41.633333333333-8.35 [+]
Alto 269 m [+]
Areo 81,95 km² (8 195 ha) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Amares (Portugalio)
Amares (Portugalio)
DEC
Situo de Amares

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Amares [+]
vdr

Amares estas portugala urbeto en la subregiono Cávado, apartenanta al la Norda regiono en la nordo de la Distrikto Braga, kun ĉirkaŭ 1 550 loĝantoj (2011).

Ĝi estas sidejo de la municipo Amares kun 81,95 km² kaj 18 591 loĝantoj (2021), subdividita en 16 fregezioj. La municipo limas norde kaj nordoriente kun la municipo Terras de Bouro, sudoriente kun Vieira do Minho kaj Póvoa de Lanhoso, sude kun Braga kaj nordokcidente kun Vila Verde.

La punkto plej alta de la municipo estas en la Alto de Santa Isabel, kun 901 metroj de altitudo, en fregezio Santa Marta do Bouro.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ponto de Porto.

Arkeologiaj restaĵoj pri la origino de la loĝado de tiu tero kondukas al Neolitiko, al Bronzepoko kaj al Ferepoko. Dum la prahistorio, la homa okupado en la areo de la nuntempa municipo estas pli evidenta en la norda zono, pli montara, en kiu oni trovis gravuraĵojn, funebrajn monumentojn kaj kelkajn kastrumojn.

Ne estas multaj restaĵoj de romianoj, sed ja kelkaj restaĵoj de romia vojo kaj pontoj, poste rekonstruitaj en Mezepoko.

Je la alveno de Marteno de Dume, kaj la reorganizado de la diocezo de Braga arianismo kaj priscilianismo, ankoraŭ fortaj en la regiono, malaperis favore al katolikismo.

La unua mezepoka divido administracia organizita en la loka teritorio okazis en tempo de la reĝo Garcia la 2-a de Portugalio kaj Galegio, kiu dividis la Condado en malgrandaj entoj post la ribelo kaj morto de la Grafo de Portugalio Nuno Mendes en la batalo de Pedroso en 1071.

Gravuloj[redakti | redakti fonton]

  • Tie naskiĝis la Superulo de la ordeno de Templanoj, nome Dom Gualdim Pais, fondinto de la urboj Tomar kaj Pombal.
  • Tie estis la nobeldomo de Machados, posteuloj de hidalgo D. Mendo Moniz, kiu per frapoj de machado (hakilo) rompis la pordegojn de Santarém la 8an de Majo 1147, pro kio D. Afonso Henriques donis al li la senjorlandon de Gondar kaj rajtigis lin uzi la familinomon Machado.
  • La turo de Vasconcelos estis blazondomo de familio Vasconcelos, krom la Solar dos Castros de Vila Nova de Cerveira (Solar de Castro).
  • Tie loĝis kaj mortis Francisco de Sá de Miranda.[1]
  • Ekzistis la titolo de Grafo de Amares el 1640 ĝis 1731.

Moderna epoko[redakti | redakti fonton]

Tiuloke printempe 1846 startis popola revolucio nomita de Maria da Fonte, el malakcepto de nova leĝo kiu malpermesis pro santialoj enterigon de mortintoj ene de preĝejoj, kaj ankaŭ malakcepto de rekrutado; la ribelo etendiĝis al aliaj lokoj de la lando, kaj rezultis en ŝanĝoj de registaroj, ĉiam ene de la sektoroj de liberaloj.

Laŭlonge de la 20-a jarcento la loĝantaro malrapide kreskis el 12 000 en la jarcentkomenco ĝis nunaj 18 000.

Fregezioj[redakti | redakti fonton]

La municipo Amares havas la jenajn fregeziojn:

  • Amares e Figueiredo (sidejo)
  • Barreiros
  • Bico
  • Caires
  • Caldelas, Sequeiros e Paranhos
  • Carrazedo
  • Dornelas
  • Ferreiros, Prozelo e Besteiros (urba)
  • Fiscal
  • Goães
  • Lago
  • Rendufe
  • Santa Maria do Bouro
  • Santa Marta do Bouro
  • Torre e Portela
  • Vilela, Seramil e Paredes Secas

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Monaĥejo de Santo André de Rendufe.
  • Pontoj de Porto kaj de Rodas
  • Monaĥejo de Santo André de Rendufe
  • Sanktejo de Nossa Senhora da Abadia (tabelfoto)
  • Pousada de Santa Maria do Bouro
  • Solar de Vasconcelos (ruinoj)
  • Turo de Dornelas
  • Solar de Castro
  • Casa da Tapada.
  • Romia vojo XVIII aŭ Geira

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Pinho Leal 1873, p. 191.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Pinho Leal, Augusto Soares d’Azevedo Barbosa de (1873). Portugal Antigo e Moderno - Diccionario. [S.l.]: Livraria Editora de Mattos Moreira & Companhia. p. 191

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Amares en la portugala Vikipedio.