Saltu al enhavo

Vila Verde

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vila Verde
municipo de Portugalio • urbo de Portugalo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 4730
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 47 888  (2011) [+]
Loĝdenso 209 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 39′ N, 8° 26′ U (mapo)41.6483699857-8.4366849437868 [+]
Areo 228,67 km² (22 867 ha) [+]
Vila Verde (Portugalio)
Vila Verde (Portugalio)
DEC
Situo de Vila Verde

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Vila Verde [+]
vdr

Vila Verde estas portugala urbeto en la subregiono Cávado, apartenanta al la Norda regiono en la nordo de la Distrikto Braga, kun ĉirkaŭ 4 647 loĝantoj (2011).

Ĝi estas sidejo de la municipo Vila Verde kun 228,67 km² kaj 46 444 loĝantoj (2021), subdividita en 33 fregezioj. La municipo limas norde kun Ponte da Barca, oriente kun Terras de Bouro, sudoriente kun Amares, sude kun Braga, okcidente kun Barcelos kaj nordokcidente kun Ponte de Lima.

La punkto plej alta de la municipo estas en la Alto do Galinheiro, je 808 metroj de altitudo, en la fregezio Valdreu. Elstaras ankaŭ aliaj altaĵoj en la municipo, kiel Serra do Oural (722 m), Monto Barrete (741 m) kaj Kastelo de Aboim (771 m).

Historio[redakti | redakti fonton]

Iama ormino de romianoj.

Arkeologiaj restaĵoj pri la origino de la loĝado de tiu tero kondukas al Neolitiko, al Bronzepoko kaj al Ferepoko. Dum la prahistorio, la homa okupado en la areo de la nuntempa municipo Vila Verde estas pli evidenta en la norda zono, pli montara, en kiu oni trovis gravuraĵojn, funebrajn monumentojn (mamoas, menhiroj), aparte la aro de mamoas en montoj de Borrelho kaj de Moinho Velho (Megalita Nekropolo de Bustelo), citânia de São Julião, en Ponte São Vicente, kaj la kastrumon de Barbudo, en monto de Castelo.

Ne estas multaj restaĵoj de romianoj, sed ja kelkaj trezoroj trovitaj en Barbudo kaj Gondiães, restaĵoj de ŝtonminejoj kaj minoj de oro krom restaĵoj de la romia vojo XIX kiu ligis Braga kun Lugo, trapasante la municipon, ĉe Vila de Prado (4a mejlo) ĝis Rio Mau (15,4 km).

Fregezioj kun nomo de sueva deveno.

Ankaŭ ne estas multaj restaĵoj de la periodo de Suevoj, almenaŭ ĉe materiaj restaĵoj, sed estas tre grava la fakto, ke en la municipo Vila Verde, preskaŭ la duono, nome 26 de 58 iamaj fregezioj havas nomon de sueva deveno (ne kalkulante la sennonbraj lokoj kun same nomoj de ĝermana deveno).[1]

Je la alveno de Marteno de Dume, kaj la reorganizado de la diocezo de Braga arianismo kaj priscilianismo, ankoraŭ fortaj en la regiono, malaperis favore al katolikismo. Unu de kies kernoj estis la prakristana preĝejo de Santo Adriano. Post la fino de la sueva regno (585) ĝis la alveno de islaamnoj (716, norde), ne estas restaĵoj, sed ŝajne ankaŭ ne okazis grandaj transformoj, ĉar Visigotoj lasis la terposedadon al la suevaj senjoroj. Ankaŭ la mallonga restado de islamanoj ne multe ŝanĝis la areon, kvankam ĵusaj studoj pri genetiko montris altan kvanton de stirpoj de nordafrika deveno en la aktuala loĝantaro de la Nordo de Portugalio (9%), (eble pro sklaveco de maŭroj kaptitaj sude). Ĉiuokaze la konstanta militetoso rezultis en alia tipo de okupado de la teritorio baze sur setlejoj ĉirkaŭ kasteloj konstruitaj sur elstaraĵo ja forte fortikitaj (el kiuj multaj ankoraŭ videblas).

La unua mezepoka divido administracia organizita en la loka teritorio okazis en tempo de la reĝo Garcia la 2-a de Portugalio kaj Galegio, kiu dividis la Condado en malgrandaj entoj post la ribelo kaj morto de la Grafo de Portugalio Nuno Mendes en la batalo de Pedroso en 1071, pro kio la estonta municipo Vila Verde estis de la Senjoro de Penegate, kaj de la teroj de Cávado ĝis Neiva.[2]

Antaŭ 1146, en Aboim da Nóbrega, estis fondita la unua sidejo de militordeno de Portugalio, nome "comenda" de Aboim de la Ordeno de Hospitalanoj, kaj iom poste, en 1187, estis oficialigita de la Papo la unu sidejo de la estonta Ordeno de Aviso, nome "comenda" de Oriz.

Tiuloke printempe 1846 startis popola revolucio nomita de Maria da Fonte, el malakcepto de nova leĝo kiu malpermesis pro santialoj enterigon de mortintoj ene de preĝejoj, kaj ankaŭ malakcepto de rekrutado; la ribelo etendiĝis al aliaj lokoj de la lando, kaj rezultis en ŝanĝoj de registaroj, ĉiam ene de la sektoroj de liberaloj. La 28an de junio revolucia "miguelista" absolutisma junto enpoviĝis en Vila de Chã kies juĝisto iĝis Rodrigo Lobo de Sousa Machado e Couros, Morgado de Santão. En aŭgusto Aboim estis la centro de la ribelo. Poste okazis enlanda milito, nome Patuleia kun batalo en Braga, kie venkis vila-verdano José de Barros Abreu Sousa e Alvim, en la 20a de decembro 1846 kontraŭ absolutistaj "miguelistas" estritaj de la generalo Reginald MacDonell.

Laŭlonge de la 20-a jarcento la loĝantaro malrapide kreskis el 32 000 en la jarcentkomenco ĝis nunaj 46 000.

Fregezioj[redakti | redakti fonton]

Kun loĝdenseco.

La municipo Vila Verde havas la jenajn fregeziojn:

  • Aboim da Nóbrega e Gondomar
  • Atiães
  • Cabanelas
  • Carreiras (São Miguel) e Carreiras (Santiago)
  • Cervães
  • Coucieiro
  • Dossãos
  • Escariz (São Mamede) e Escariz (São Martinho)
  • Esqueiros, Nevogilde e Travassós
  • Freiriz
  • Gême
  • Lage
  • Lanhas
  • Loureira
  • Marrancos e Arcozelo
  • Moure
  • Oleiros
  • Oriz (Santa Marinha) e Oriz (São Miguel)
  • Parada de Gatim
  • Pico (São Cristóvão)
  • Pico de Regalados, Gondiães e Mós
  • Ponte (São Vicente)
  • Sabariz
  • Sande, Vilarinho, Barros e Gomide
  • São Miguel do Prado
  • Soutelo
  • Turiz
  • Ribeira do Neiva
  • Vade
  • Valbom (São Pedro), Passô e Valbom (São Martinho)
  • Valdreu
  • Vila de Prado
  • Vila Verde e Barbudo

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Ponto de Rodas en Ponte (São Vicente)
  • Ponto de Prado
  • Citânia de São Julião en Ponte (São Vicente)
  • Turo de Penegate en Carreiras (São Miguel)
  • Turo kaj Domo de Gomariz en Cervães
  • Romanika preĝejo de Pedregais
  • Mamoas kaj menhiroj de montoj de Borrelho kaj de Moinho Velho en Gondiães, Pico de Regalados, Mós, Codeceda, Carreiras, Duas Igrejas, Godinhaços, Pedregais, Portela das Cabras kaj Dossãos (Megalita Nekropolo de Bustelo).
  • Lupkaptejo en Gondomar
  • Grenstokejo de São Martinho de Valbom

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Almeida Fernandes. Paróquias suevas e dioceses visigóticas, Arouca 1997 p. 152 (Aboim, Arcozelo, Ataẽs, Atiães, Azões, Cabanelas, Cervães, Escariz – São Mamede, Escariz - S. Martinho, Freiriz, Gême, Goães, Gondiães, Gomide, Godinhaços, Gondomar, Moure, Nevogilde. Oriz – Santa Marinha, Oriz - São Miguel, Parada de Gatim, Sabariz, Sande, Turiz, Valdreu, Valões)
  2. Serra Nevada, en Terra de Regalados Pergaminhos Históricos, Doc. Medievais II p. 22, Câmara de Vila Verde 2003

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Vila Verde en la portugala Vikipedio.