Pacifika alciono
Pacifika alciono | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Pacifika alciono, masklo el Fiĝioj
La pealei subspecio en Usona Samoo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Todiramphus sacer (Gmelin, 1788) | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Pacifika alciono aŭ Pacifika arbalciono (Todiramphus sacer, el kio sankta todiramfo) estas mezgranda alcedo kiu apartenas al la subfamilio Halcionenoj (Halcyoninae), nome veraj alcedoj aŭ Halcionedoj. Ĝi havas ampleksan teritorion tra la insuloj de Suda Pacifiko. Ĝi estis iam konsiderata subspecio de la koluma arbalciono (Todirhamphus chloris).
Priskribo
[redakti | redakti fonton]Ĝi havas varion de birdokantoj kiuj varias geografie. La plej tipa alvoko estas laŭta, akra kaj metala kaj estas ripetita kelkajn fojojn.
Distribuado kaj habitato
[redakti | redakti fonton]Ĝi troviĝas ĉefe en marbordaj areoj, aparte en mangrovaj marĉoj. Ĝi loĝas ankaŭ ĉe farmoj, malferma arbaro, herbejoj kaj ĝardenoj. Ĝi estas kutime vidita pli interne ol la Blankakola arbalciono, kun kiu ĝi estisiam konsiderata samspecia, kun teritorioj en arbaraj aŭ en montaraj areoj. Birdoj ofte ripozas rimarkinde sur kabloj, rokoj aŭ nudaj branĉoj.
En la insuloj de Pacifiko ĝi estas kutime ofta en vario de marbordaj kaj internaj habitatoj kun variaj subspecioj en Salomonoj, Vanuatu, Fiĝioj, Tonga, kaj Usona Samoo.
Listo de subspecioj
[redakti | redakti fonton]Estas nombraj subspecioj.
- Salomonoj
- T. s. pavuvu (Mayr, 1935) – Pavuvu
- T. s. mala (Mayr, 1935) – Malaita
- T. s. solomonis (E. P. Ramsay, 1882) – Makira kaj apudaj insuloj
- T. s. sororum (I. C. J. Galbraith & E. H. Galbraith, 1962) – Malaupaina kaj Malaulalo
- T. s. amoenus (Mayr, 1931) – Rennell kaj Bellona
- T. s. ornatus (Mayr, 1931) – Nendo kaj Tinakula
- T. s. brachyurus (Mayr, 1931) – Reef
- T. s. vicina (Mayr, 1931) – Duff
- T. s. utupuae (Mayr, 1931) – Utupua
- T. s. melanodera (Mayr, 1931) – Vanikoro
- Vanuatu
- T. s. torresianus (Mayr, 1931) – Hiw kaj Lo
- T. s. santoensis (Mayr, 1931) – Banks-insularo suden al Espiritu Santo kaj Malo
- T. s. juliae (Heine, 1860) – Aoba kaj Maewo suden ĝis Efate
- T. s. erromangae (Mayr, 1938) – Erromango kaj Anatom
- T. s. tannensis (Sharpe, 1892) – Tanna
- Fiĝioj
- T. s. vitiensis (Peale, 1848) – Vanua Levu, Taveuni, Viti Levu, Koro, Ovalau kaj Gau
- T. s. marinus (Mayr, 1941) – Lau Insularo
- T. s. eximius (Mayr, 1941) – Kadavu
Polinezio
[redakti | redakti fonton]- T. s. regina (Mayr, 1941) – Futuno
- T. s. pealei (Finsch & Hartlaub, 1867) – Tutuila
- T. s. manuae (Mayr, 1941) – Ofu-Olosega kaj Tau
- T. s. sacer (J. F. Gmelin, 1788) – centra kaj suda Tonga. Gmelin origine nomis ĝin Alcedo sacra. Ĝi estis supozite adorata de lokanoj, kiel sankta arbalciono.[1][2]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Gray, Jeannie. (2013) Australian Bird Names: A Complete Guide. Csiro Publishing. ISBN 978-0-643-10471-6.
- ↑ (1999) Higgins, P.J: Handbook of Australian Birds. Melbourne: OUP, p. 1178.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Heinrich L. Bregulla (1992) Birds of Vanuatu, Anthony Nelson, Oswestry, England.
- C Hilary Fry, Kathie Fry & Alan Harris (1992) Kingfishers, Bee-eaters & Rollers, Christopher Helm (Publishers) Ltd., London.
- Craig Robson (2002) A Field Guide to the Birds of South-East Asia, New Holland Publishers (UK) Ltd.
- (2015) “Rapid diversification and secondary sympatry in Australo-Pacific kingfishers (Aves: Alcedinidae: Todiramphus)”, Royal Society Open Science 2 (140375). doi:10.1098/rsos.140375.
|