Saltu al enhavo

Koluma arbalciono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Koluma arbalciono
Todiramphus chloris humii en Laem Phak Bia, Phetchaburi, Tajio
Todiramphus chloris humii en Laem Phak Bia, Phetchaburi, Tajio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Koracioformaj Coraciiformes
Familio: Alcededoj Alcedinidae
Subfamilio: Arbalcionoj Halcyoninae
Genro: Todiramphus
Specio: Koluma arbalciono, T. chloris
Todiramphus chloris
(Boddaert, 1783)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga[1]
Sinonimoj
  • Halcyon chloris
  • Todirhamphus chloris
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Koluma arbalciono (Todiramphus chloris) estas mezgranda birdo el familio de alcionoj kaj subfamilio arbalcionoj. Ĝi havas relative tre grandan arealon, de Ruĝa maro tra tuta Suda Azio ĝis Polinezio. Kiel naturas por tiom vaste distribuita specio, ĝi havas signifan kvanton de subspecioj. Kelkaj el ĝiaj iamaj subspecioj nun estas konsiderataj apartaj specioj, nome Pacifika arbalciono, insuleta arbalciono, malpura arbalciono, Mariana arbalciono, kaj Melanezia arbalciono.

Taksonomio

[redakti | redakti fonton]

Koluman arbalcionon unue priskribis franca plurfakulo Georges-Louis Leclerc, Comte de Buffon en sia verko Histoire Naturelle des Oiseaux (1780).[2] En la aldonaĵo de la verko nomita Planches Enluminées D'Histoire Naturelle la birdo estis ankaŭ reprezentita per gravuraĵo far François-Nicolas Martinet, kreita sub gvido de Edme-Louis Daubenton, por ilustri la tekston de Buffon.[3] Nek la teksto, nek la gravuraĵo enhavis la sciencan nomon por la specio, sed en 1783 nederlanda naturalisto Pieter Boddaert proponis por ĝi dunomon Alcedo chloris en sia katalogo de la Planches Enluminées.[4] La tipa lokalo por la specio estas insulo Buru en Indonezio.[5] La genro Todiramphus, al kiu la birdo apartenas laŭ aktuala sistematiko, estas enkondukita far franca kuracisto kaj naturalisto René Lesson en 1827.[6] La specia epiteto chloris estas moderna latina vorto por "verda" aŭ "verdeca".[7]

Subspecioj

[redakti | redakti fonton]

Koluma arbalciono estas unu el la plej variaj alcionaj specioj. Eĉ post agnosko de kelkaj ĝiaj iamaj subspecioj apartaj specioj, multaj subspecioj ankoraŭ restas. Laŭ nuna sistematiko oni rekonas la sekvajn subspeciojn laŭ regionoj: [8][9]

Marbordoj de Ruĝa maro kaj Mezoriento

[redakti | redakti fonton]

Bharato kaj Hinda Oceano

[redakti | redakti fonton]

Sud-Eosta Azio

[redakti | redakti fonton]

Micronezio

[redakti | redakti fonton]
  • T. c. teraokai (Nagamichi Kuroda, 1915)Palau

Priskribo

[redakti | redakti fonton]
Junulo de T. c. humii en Nacia Parko Sundarbans, Okcidenta Bengalio, Bharato

Koluma arbalciono estas averaĝe 23–25 cm longa. Iĉoj pezas 51–90 g, kaj inoj estas iom pli grandaj kaj pezas 54–100 g.[10] La kolorigo de plumaro iom varias de subspecio al subspecio, la supraj partoj inter brile bluaj kaj verdecaj kaj la malsupraj inter neĝe blankaj kaj sablokoloraj. Helkolora strio de gorĝo ĉe ĉiuj subspecioj ĉirkaŭas la kolon formante siaspecan "kolumon", kiu donis al la specio ĝian kutiman nomon. Iuj subspecioj havas nur helan makulon inter beko kaj okulo, dum ĉe aliaj ĝi ekstendiĝas je "brovo" apud la okulo.[10] Ĉe multaj subspecioj estas ankaŭ nigra strio tra la okulo. Beko estas granda kaj plejparte nigra, kun pale flava bazo de malsupra makzelo.

Seksa duformismo estas ne tre drasta, sed inoj estas iom pli grandaj ol iĉoj kaj emas esti pli verdecaj. Junuloj similas al plenkreskuloj sed estas iom pli palkoloraj kaj ofte havas malhelajn skvam-similajn makulojn sur kolo kaj brusto.

Voĉo de koluma arbalciono estas diversa kaj varias de regiono al regiono. La plej kutima signalo estas laŭta, raspa kaj metaleca frazo "ki-ki-ki" ripetata kelkfoje.[10]

Skeleto de koluma arbalciono

Distribuo kaj habitato

[redakti | redakti fonton]

Kolumaj arbalcionoj preferas ĉemarajn areojn, aparte mangrovojn, sed ĝi ankaŭ volonte habitatas en arbaroj, herbejoj kaj kulturaj kampoj kaj ĝardenoj. En certaj partoj de sia arealo, aparte sur insuloj, ili renkonteblas sufiĉe malproksime de la maro, en arbaroj kaj montoj. Tie la birdoj estas bone rimarkeblaj, ofte malferme sidante sur elektrolineoj, branĉoj, rokoj ktp.

T. c. humii en Nacia Parko Sunderbans, Orienta Bengalio

La plej uesta subspecio estas T. c. abyssinica, kiu renkonteblas en nord-eosta Afriko. Ĝia bazo estas en mangrovoj de Eritreo, sed ĝi ankaŭ estas observita en Sudano kaj Somalio. Pli eosten en Arabio estas tre rara subspecio T. c. kalbaensis. De ĝi estas ne pli ol 55 reproduktantaj paroj, preskaŭ ĉiuj en regiono de urbo Kalba en Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, kvankam antaŭnelonge ili ankaŭ estas renkontitaj apud urbo Ŝinas en norda Omano. Estas lokaj subspecioj en Bharato kaj Bangladeŝo, Andamanoj kaj Nikobaroj. La specio estas tre kutima kaj havas multajn subspeciojn en Sud-Eosta Azio kaj Indonezio, ofte troveblaj tre for de la maro.

Speciano apud rivero Zuari, Goao, Bharato

Preferata manĝaĵo de kolumaj arbalcionoj en ĉemaraj regionoj estas malgrandaj kraboj kaj salikokoj, sed ili ĉasas grandan varion de aliaj animaloj, interalie insektojn (skarabojn, cikadojn, fantominsektojn, lokustojn, papiliojn kaj noktopapiliojn), araneojn, tervermojn, limakojn, ranojn, lacertojn, malgrandajn serpentojn, fiŝojn, ronĝulojn, kaj iam eĉ aliajn pli malgrandajn birdojn.[11][10] Dum embuskado la birdo kapablas sidi sur roko aŭ branĉo preskaŭ tute senmove dum longa tempo. Vidinte predon, la alciono plonĝas al ĝi kun granda rapido kaj precizo, kaptas ĝin per sia beko kaj rapide flugas reen. Se la predo estas tro granda kaj aktiva por tuj engluti, la birdo batas ĝin kontraŭ branĉo aŭ roko por mortigi kaj poste disbekas.[10] Nediĝesteblajn partojn de la predo ĝi elvomas.

Reproduktiĝo

[redakti | redakti fonton]

Kolumaj arbalcionoj nestas en truoj. Ili okupas naturajn arbotruojn aŭ truojn faritajn far pegoj, aŭ mem fosas ternestojn en putranta ligno, arbara termitejo aŭ tera krutaĵo.[10] Kutima ovaro havas inter 2 kaj 5 rondecaj blankaj ovoj, kiujn la ino metas rekte sur planko de la nestejo, ne kovrinte ĝin per iu nesta materialo. En kovado de la ovoj kaj nutrado de la idoj partoprenas ambaŭ gepatroj. Junuloj elnestiĝas averaĝe 44 tagojn post eloviĝo.[10] Ofte kolumaj arbalcionoj havas tempon por reproduktiĝi du fojojn en unu jaro.

Konserva statuso

[redakti | redakti fonton]

Koluma arbalciono havas tre vastan arealon kaj estas konsiderata kutima en ĝia plejparto.[10] Pro tio ĉi IUCN listas la specion malplej zorgiga.[1] Apartaj subspecioj povas esti konsiderataj minacataj loke, sed ĵus nun neniu estas en evidenta danĝero.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 BirdLife International (2019). “Todiramphus chloris”, IUCN Red List of Threatened Species 2019, p. e.T22683399A155541475. doi:10.2305/IUCN.UK.2016-3.RLTS.T22683399A155541475.en. Alirita 19 November 2021.. 
  2. Buffon, Georges-Louis Leclerc de. (1780) “Le Martin-Pêcheur à tête vert”, Histoire Naturelle des Oiseaux 13 (france). De L'Imprimerie Royale, p. 279–280.
  3. Buffon, Georges-Louis Leclerc de. (1765–1783) “Martin-pêcheur à tête vert du Cap de Bonne-Espèrance”, Planches Enluminées D'Histoire Naturelle 8. De L'Imprimerie Royale.
  4. Boddaert, Pieter. (1783) Table des planches enluminéez d'histoire naturelle de M. D'Aubenton : avec les denominations de M.M. de Buffon, Brisson, Edwards, Linnaeus et Latham, precedé d'une notice des principaux ouvrages zoologiques enluminés (france).
  5. (1945) Check-list of Birds of the World 5. Harvard University Press.
  6. (1827) “Description d'un nouveau genre d'oiseau. Todirhamphe, Todiramphus”, Bulletin des sciences naturelles et de géologie (fr) 12, p. 268–271 [269]. 
  7. Jobling, James A.. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London: Christopher Helm. ISBN 978-1-4081-2501-4.
  8. Collared Kingfisher (Todiramphus chloris). Internet Bird Collection (HBW 6, p.219). Lynx Editions. Alirita 2012-06-03.
  9. IOC World Bird List (v 10.1) (2020). Alirita 2020-07-06.
  10. 10,00 10,01 10,02 10,03 10,04 10,05 10,06 10,07 10,08 10,09 10,10 10,11 10,12 10,13 10,14 10,15 10,16 10,17 Woodall, P. F. (2020). "Collared Kingfisher (Todiramphus chloris), version 1.0." In Birds of the World (S. M. Billerman, B. K. Keeney, P. G. Rodewald, and T. S. Schulenberg, Editors). Cornell Lab of Ornithology, Ithaca, NY, USA. COI:10.2173/bow.colkin1.01
  11. https://www.flickr.com/photos/puglumixshots/13257484874/