Saltu al enhavo

Todiramphus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Todiramphus
Sankta arbalciono (Todiramphus sanctus)
Sankta arbalciono (Todiramphus sanctus)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Koracioformaj Coraciiformes
Familio: Alcededoj Alcedinidae
Subfamilio: Arbalcionoj Halcyoninae
Genro: Todiramphus
Lesson, 1827
Specioj

vidu tekston

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Todiramphus estas genro de alcionoj el subfamilio Halcyoninae, endemia en Filipinoj, Novgvineo, Aŭstralio, Aotearoo kaj multaj insuloj de Suda Pacifiko.

Priskribo

[redakti | redakti fonton]

Anoj de genro Todiramphus estas mezgrandaj alcionoj kun iom platecaj bekoj. Iliaj plumaroj estas kutime bluaj-verdaj supre kaj palaj aŭ blankaj malsupre. Ofte ili ankaŭ havas palkoloran kolumon kaŭ strion super okuloj. Plimulto el ili loĝas iom malproksime de la akvo kaj ĉasas plejparte terajn animalojn, kiel insektoj kaj lacertoj. Ili nestumas en diversspecaj tuneloj, ofte en arbotruoj.

La arealo de la genro kovras la areon de Filipinoj ĝis Franca Polinezio, sed plimulto de la diverseco estas en Aŭstralazio.

Taksonomio

[redakti | redakti fonton]

La genron enkondukis franca ĥirurgo kaj naturalisto René Lesson en jaro 1827.[1] Iam oni skribas la nomon kiel Todirhamphus, kun rh, sed la originala propono de Lesson estis Todiramphus. La nomo laŭvorte signifas "tod-bekulo".[2] Todoj estas malproksime parenca al alcionoj grupo de birdoj kun longaj maldikaj bekoj, kaj ῥάµϕος estas vorto por beko en la klasika greka.[3]

En 1945 James Peters en sia verko Check-list of Birds of the World apartenigis la speciojn nun en Todiramphus al granda genro Halcyon.[4] Same faris Hilary Fry en 1992, sed en 2001 Peter Woodall en la Handbook of the Birds of the World decidis meti ĉiujn Pacifikajn alcionojn kun platecaj bekoj en rekreitan genron Todiramphus.[5] Tiu ĉi decido estis subtenita far molekulfilogenetika esploro de jaro 2006, kiu montris, ke la pligrandigita Halcyon ne estas monofiletika.[6]

Laŭ nuna sistematiko, Todiramphus havas ĉirkaŭ 30 vivantajn speciojn, sed originale rekreita genro havis na mapli.[7] Plia molekula esploro de 2015 montris, ke certaj specioj, antaŭe konsiderataj plurtipaj, estis fakte parafiletikaj. Por krei monofiletikajn grupojn, oni devis agnoski kelkajn iamajn subspeciojn apartaj specioj. Unu el la plej ekstremaj ekzemploj estis la koluma arbalciono, kiu estas dispartigita je ses specioj: la koluma arbalciono mem, la Pacifika arbalciono, la insuleta arbalciono, la malpura arbalciono, la Mariana arbalciono, kaj la melanezia arbalciono.[7][8]

Laŭ la nuna sistematiko, la genro enhavas 30 speciojn:[7]


Bildo Scienca nomo Kutima nomo Distribuo
Todiramphus nigrocyaneus Blunigra arbalciono Novgvineo kaj apudaj insuloj
Todiramphus winchelli Ruĝbrida arbalciono Filipinoj
Todiramphus diops Blublanka arbalciono Nordaj Malukoj (Indonezio)
Todiramphus lazuli Lazura arbalciono insuloj Seram, Ambon kaj Haruku (Indonezio)
Todiramphus macleayii Arbara arbalciono Indonezio, Novgvineo, oceanbordoj de Norda Aŭstralio
Todiramphus albonotatus Nigrokula arbalciono Novbritio (Papuo-Novgvineo)
Todiramphus leucopygius Blankpuga arbalciono Bugenvil-insulo (Papuo-Novgvineo)
Todiramphus farquhari Brunventra arbalciono insuloj Espiritu Santo, Malo, kaj Malekula (Vanuatuo)
Todiramphus funebris Funebra arbalciono insulo Halmahera (Indonezio)
Todiramphus chloris Koluma arbalciono Suda Azio eosten de Ruĝa maro kaj Polinezio
Todiramphus sordidus Malpura arbalciono suda Novgvineo kaj norda Aŭstralio
Todiramphus colonus Insuleta arbalciono Ludovik-Insularo (Papuo-Novgvineo)
Todiramphus albicilla Mariana arbalciono nordaj Marianoj
Todiramphus tristrami Melanezia arbalciono Bismarkoj (Papuo-Novgvineo), kaj nordaj Salomonoj
Todiramphus sacer Pacifika arbalciono multaj Pacifikaj insuloj
Todiramphus enigma Indonezia arbalciono Talaud-insuloj (Indonezio)
Todiramphus cinnamominus Cinamakresta arbalciono originale Guamo, nun formortinta en naturo
Todiramphus pelewensis Rustĉapa arbalciono Palaŭo
Todiramphus reichenbachii Ponapea arbalciono Ponapeo (Mikronezio)
Todiramphus saurophaga Lacertovora arbalciono Indonezio, Papuo-Novgvineo, kaj Salomonoj
Todiramphus sanctus Sankta arbalciono Aŭstralio, Aotearoo kaj aliaj partoj de uesta Pacifiko
Todiramphus recurvirostris Platbeka arbalciono insuloj Upolu kaj Savai'i (Samoo)
Todiramphus australasia Cinamastria arbalciono Malgrandaj Sundoj (Indonezio kaj Orienta Timoro)
Todiramphus tutus Blukrona arbalciono Kukinsuloj, kaj Societa Insularo (Franca Polinezio)
Todiramphus ruficollaris Kukinsula arbalciono insulo Mangaia (Kukinsuloj)
Todiramphus veneratus Tahitia arbalciono Societa Insularo (Franca Polinezio)
Todiramphus gambieri Tuamotua arbalciono insulo Niau (Tuamotuo, Franca Polinezio)
Todiramphus gertrudae Niaua arbalciono insulo Niau (Tuamotuo, Franca Polinezio)
Todiramphus godeffroyi Markizinsula arbalciono Markizinsuloj
Todiramphus pyrrhopygia Ruĝpuga arbalciono plejparto de Aŭstralio

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. (1827) “Description d'un nouveau genre d'oiseau. Todirhamphe, Todiramphus”, Bulletin des sciences naturelles et de géologie (fr) 12, p. 268–271 [269]. 
  2. Gray, Jeannie. (2013) Australian Bird Names: A Complete Guide. Csiro Publishing. ISBN 978-0-643-10471-6.
  3. "rhamphoid". Oxford English Dictionary, reta versio. Oxford University Press. (Mallibera fonto)
  4. (1945) Check-list of Birds of the World 5. Harvard University Press.
  5. Fry, C. Hilary. (1992) Kingfishers, Bee-eaters, and Rollers. London: Christopher Helm. ISBN 978-0-7136-8028-7.
  6. (2006) “A molecular phylogeny of kingfishers (Alcedinidae) with insights into early biogeographic history”, Auk 123 (2), p. 487–499. doi:[[doi:10.1642%2F0004-8038%282006%29123%5B487%3AAMPOKA%5D2.0.CO%3B2|10.1642/0004-8038(2006)123[487:AMPOKA]2.0.CO;2]]. 84824051. 
  7. 7,0 7,1 7,2 Rollers, ground rollers & kingfishers. World Bird List Version 12.2. International Ornithologists' Union (August 2022). Alirita 1 January 2023.
  8. (2015) “Rapid diversification and secondary sympatry in Australo-Pacific kingfishers (Aves: Alcedinidae: Todiramphus)”, Royal Society Open Science 2 (140375). doi:10.1098/rsos.140375. Bibkodo:2015RSOS....240375A.