Saltu al enhavo

Arbalcionoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Halcyoninae)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Arbalcionoj
Senegala arbalciono (Halcyon senegalensis)
Senegala arbalciono (Halcyon senegalensis)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Koracioformaj Coraciiformes
Familio: Alcededoj Alcedinidae
Subfamilio: Arbalcionoj Halcyoninae
Vigors, 1825
Genroj
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Arbalcionoj (Halcyoninae) estas la plej multnombra el la tri subfamilioj de birdoj de la familio Alcededoj. Estas inter 56 kaj 61 specioj de arbalcionoj en ĉirkaŭ 12 genroj. La alcionoj estas tre konataj: la malcerto de la kalkuloj respegulas kontraŭdirojn en la taksonomio de tiu subfamilio pli ol vera nekono de informoj pri la birdoj mem; la nuntempa ordigo de genroj ŝajnas garantiita de molekulaj analizoj, kvankam la rilato de multaj genroj unu kun aliaj estas ankoraŭ nesolvita (Moyle, 2006) [1]

La subfamilio ŝajne aperis en Hindoĉinio kaj la Malaja Insularo kaj poste disvastiĝis al multaj areoj tutmonde. La arbalcionoj estas disvastigitaj tra Azio kaj Aŭstralazio, sed ankaŭ loĝas en Afriko kaj la insuloj de la Pacifiko kaj Hinda Oceano.

Taksonomio

[redakti | redakti fonton]
Filogenio de Halcyoninae
Halcyoninae


Lacedo




Pelargopsis



Halcyon







Cittura



Tanysiptera







Melidora



Dacelo




Actenoides





Syma



Todiramphus






Kladogramo de genroj de arbalcionoj surbaze de molekulfilogenetika esploro far Andersen k. al., publikigita en 2017.[2]

Sinonima nomo por arbalciona subfamilio estas Daceloninae, laŭ la genro Dacelo (kukabaraoj). Tiun ĉi nomon proponis Charles Lucien Bonaparte en 1841, send la nomo Halcyoninae, enkondukita far Nicholas Aylward Vigors en 1825, estas pli frua kaj havas prioritaton.[3]

Laŭ nune plej akceptata sistematiko, Halcyoninae estas unu el tri subfamilioj de familio Alcedinidae (alcionoj). La aliaj du estas Alcedininae kaj Cerylinae.[4] La subfamilio mem enhavas 70 speciojn en 12 genroj.[4] Molekulfilogenetika esploro el jaro 2017 montris, ke laŭ nuna sistematiko genroj Dacelo kaj Actenoides estas parafiletika. Rezulte oni movis larĝbekan kukabaraon al monotipa genro Clytoceyx kaj stripugan arbalcionn al monotipa genro Caridonax.[2]

Nune rekonataj specioj de arbalcionoj[4]
Genro Kutima nomo Scienca nomo
Actenoides Verddorsa arbalciono Actenoides monachus
Skvama arbalciono Actenoides princeps
Liphara arbalciono Actenoides bougainvillei [5]
Punktita arbalciono Actenoides lindsayi
Blukapa arbalciono Actenoides hombroni
Ruĝkola arbalciono Actenoides concretus
Melidora Hokbeka arbalciono Melidora macrorrhina
Lacedo Stria arbalciono Lacedo pulchella
Tanysiptera
(Paradizalcionoj)
Komuna paradizalciono Tanysiptera galatea
Kofiaua paradizalciono Tanysiptera ellioti
Biaka paradizalciono Tanysiptera riedelii
Numfora paradizalciono Tanysiptera carolinae
Malgranda paradizalciono Tanysiptera hydrocharis
Avelbrusta paradizalciono Tanysiptera sylvia
Nigrakapa paradizalciono Tanysiptera nigriceps
Ruĝbrusta paradizalciono Tanysiptera nympha
Brunkapa paradizalciono Tanysiptera danae
Cittura
(Lilarbalcionoj)
Sulavesa lilarbalciono Cittura cyanotis
Sangihea lilarbalciono Cittura sanghirensis
Dacelo
(Kukabaraoj)
Ridema kukabarao Dacelo novaeguineae
Bluflugila kukabarao Dacelo leachii
Punktita kukabarao Dacelo tyro
Ruĝventra kukabarao Dacelo gaudichaud
Clytoceyx Larĝbeka kukabarao Clytoceyx rex
Caridonax Stripuga arbalciono Caridonax fulgidus
Pelargopsis Cikonibeka arbalciono Pelargopsis capensis
Nigrabeka arbalciono Pelargopsis melanorhyncha
Brunflugila arbalciono Pelargopsis amauroptera
Halcyon Ruĝa arbalciono Halcyon coromanda
Blankgorĝa arbalciono Halcyon smyrnensis
Brunbrusta arbalciono Halcyon gularis
Bluventra arbalciono Halcyon cyanoventris
Brundorsa arbalciono Halcyon badia
Nigrakapa arbalciono Halcyon pileata
Grizkapa arbalciono Halcyon leucocephala
Brunkapuĉa arbalciono Halcyon albiventris
Okulstria arbalciono Halcyon chelicuti
Nigraŝultra arbalciono Halcyon malimbica
Senegala arbalciono Halcyon senegalensis
Mangrova arbalciono Halcyon senegaloides
Todiramphus Blunigra arbalciono Todiramphus nigrocyaneus
Ruĝbrida arbalciono Todiramphus winchelli
Blublanka arbalciono Todiramphus diops
Lazura arbalciono Todiramphus lazuli
Arbara arbalciono Todiramphus macleayii
Nigrokula arbalciono Todiramphus albonotatus
Blankpuga arbalciono Todiramphus leucopygius
Brunventra arbalciono Todiramphus farquhari
Funebra arbalciono Todiramphus funebris
Koluma arbalciono Todiramphus chloris
Malpura arbalciono Todiramphus sordidus
Insuleta arbalciono, Todiramphus colonus
Mariana arbalciono Todiramphus albicilla
Melanezia arbalciono Todiramphus tristrami
Pacifika arbalciono Todiramphus sacer
Indonezia arbalciono Todiramphus enigma
Cinamakresta arbalciono Todiramphus cinnamominus
Rustĉapa arbalciono Todiramphus pelewensis
Ponapea arbalciono, Todiramphus reichenbachii
Lacertovora arbalciono Todiramphus saurophaga
Sankta arbalciono Todiramphus sanctus
Platbeka arbalciono Todiramphus recurvirostris
Cinamastria arbalciono Todiramphus australasia
Blukrona arbalciono Todiramphus tuta
Kukinsula arbalciono Todiramphus ruficollaris
Tahitia arbalciono Todiramphus veneratus
Tuamotua arbalciono Todiramphus gambieri
Niaua arbalciono Todiramphus gertrudae
Markizinsula arbalciono Todiramphus godeffroyi
Ruĝpuga arbalciono Todiramphus pyrrhopygia
Syma Flavbeka arbalcionoTorotoro Syma torotoro
Montara arbalciono Syma megarhyncha

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Moyle, Robert G. (2006): A Molecular Phylogeny of Kingfishers (Alcedinidae) With Insights into Early Biogeographic History. Auk 123(2): 487–499. HTML plena teksto (sen bildoj)
  2. 2,0 2,1 (2017) “A phylogeny of kingfishers reveals an Indomalayan origin and elevated rates of diversification on oceanic islands”, Journal of Biogeography 45 (2), p. 1–13. doi:10.1111/jbi.13139. 
  3. Bock, Walter J.. (1994) History and Nomenclature of Avian Family-Group Names, Bulletin of the American Museum of Natural History Number 222. American Museum of Natural History.
  4. 4,0 4,1 4,2 Rollers, ground rollers & kingfishers. World Bird List Version 7.2. International Ornithologists' Union (2017). Alirita 28 May 2017.
  5. angle Field Journal: Finding Ghosts

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]