Saltu al enhavo

Skvama arbalciono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Skvama arbalciono
Ino
Ino
Iĉo
Iĉo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Koracioformaj Coraciiformes
Familio: Alcededoj Alcedinidae
Subfamilio: Arbalcionoj Halcyoninae
Genro: Actenoides
Specio: Actenoides princeps
Actenoides princeps
(Reichenbach, 1851)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga[1]
Subspecioj
  • A. p. princeps (Reichenbach, 1851)
  • A. p. erythrorhamphus (Stresemann, 1931)
  • A. p. regalis (Stresemann, 1932)
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Skvama arbalciono (Actenoides princeps), ankaŭ iam nomata princa arbalciono, estas specio de alcionoj el subfamilio arbalcionoj, endemia en centraj kaj sud-uestaj partoj de Sulaveso (Indonezio). Ĝia natura habitato estas tropikaj pluvarbaroj kaj montanaj arbaroj.

Priskribo

[redakti | redakti fonton]

Plenkraska skvama arbalciono estas ĉirkaŭ 24 cm longa. Ĝi havas bluan kapon, ruĝece brunan kolumon, malhele brunan dorson kun helaj makuloj, kaj malsuprajn partojn de plumaro el sablokoloraj plumoj kun brunaj marĝenoj, kiuj efektive aspektas kiel skvamoj, donante al la specio ĝian kutiman nomon. En koloro de plumaro estas ioma seksa duformismo: inoj estas iom pli malhelkoloraj ol iĉoj kaj havas sablokolorajn striojn sur frunto kaj super la okuloj, kiujn iĉoj ne havas. Oni agnoskas kelkajn subspeciojn, diferencajn je koloro de beko kaj detaloj de kolorigo de la plumaro.

En sia arealo skvama arbalciono estas malfacile konfuzebla kun iu alia birdo; la sola alia alciono sur Sulaveso estas la verddorsa arbalciono (Actenoides monachus), sed ĝi havas draste malsaman kolorigon: ĝia dorso estas malhele verda, kaj la ventro solidkolore rufece bruna.[2]

Distribuo kaj habitato

[redakti | redakti fonton]

Skvama arbalciono estas endemia en insulo Sulaveso de Indonezio. Du el la subspecioj preferas malsekajn montanajn arbarojn: A. p. princeps en la nordeosto de la insulo, kaj A. p. erythrorhamphus en ĝiaj nordeostaj kaj centraj partoj. En la sudeostaj partoj troveblas A. p. regalis, kiun iuj esploristoj konsideras aparta specio soliddorsa arbalciono (Actenoides regalis).[3] La noma subspecio A. p. princeps centriĝas en Minahasa duoninsulo en nordo de Sulaveso en naturrezervejo Gunung Ambang sur altecoj de 1050–1550 m super marnivelo.[4] Ĝi preferas vivi en la malsupra etaĝo de densaj netuŝitaj praarbaroj.[2]

Voĉo de skvama arbalciono estas serio de malgaje sonataj fajfoj. Plej ofte oni povas aŭdi ĝin dum la sunleviĝo, kiam la birdoj vekiĝas. Plejparton de la tago la birdo sidas surbranĉe embuskante predon, aŭ flugas mallongajn distancojn kun aŭdebla zumo. Ĝi ĉasas plejparte skarabojn kaj aliajn malgrandajn senvertebrulojn, kiujn ĝi aŭ kaptas en flugo aŭ prenas de branĉoj aŭ grundo.[2] Ekzistas observoj ke iam ili ankaŭ kaptas kaj manĝas vertebrulojn, ekzemple lacertojn.[4]

Skvamaj arbalcionoj nestas en ternestoj en teraj deklinaĵoj de riverbordoj.[2]

Arealo de skvama arbalciono estas limigita al insulo Sulaveso de Indonezio, kaj ekzistas evidentaĵoj ke ĝia populacio malkreskas pro habitatdetruo. IUCN, tamen, por nun konsideras la specion malplej zorgiga.[1]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 BirdLife International. (2023). “Actenoides princeps”, IUCN Red List of Threatened Species 2023, p. e.T22683556A235352192. doi:10.2305/IUCN.UK.2023-1.RLTS.T22683556A235352192.en. Alirita 9 July 2024.. 
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 Fry, C. Hilary. (2010) Kingfishers, Bee-eaters and Rollers. AC Black, p. 107–108. ISBN 9781408134573.
  3. Scaly Kingfisher (Actenoides princeps) (Reichenbach, 1851). AviBase. Alirita 2014-07-18.
  4. 4,0 4,1 (2001) “The birds of Gunung Ambang Nature Reserve, North Sulawesi, Indonesia”, Forktail 17, p. 57–66.