Saltu al enhavo

Actenoides

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Actenoides
Verddorsa arbalciono (Actenoides monachus)
Verddorsa arbalciono (Actenoides monachus)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Koracioformaj Coraciiformes
Familio: Alcededoj Alcedinidae
Subfamilio: Arbalcionoj Halcyoninae
Genro: Actenoides
Bonaparte, 1850
Specioj

vidu tekston

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Filogenetiko
Actenoides


Stripuga arbalciono
(Caridonax fulgidus)




Skvama arbalciono



Verddorsa arbalciono






Punktita arbalciono





Blukapa arbalciono



Ruĝkola arbalciono




Liphara arbalciono





Kladogramo pri sistematiko de genro Actenoides laŭ molekulfilogenetika esploro far Andersen k. al. de jaro 2017.[1]

Actenoides estas genro de alcionoj el subfamilio Halcyoninae.

Taksonomio

[redakti | redakti fonton]

Genron Actenoides enkondukis franca ornitologo Charles Lucien Bonaparte en jaro 1850. La tipa specio estas deklarita blukapa arbalciono (Actenoides hombroni).[2] La nomo estas kunmetaĵo de klasikaj grekaj vortoj aktis, aktinos ("radio", "brilo") kaj -oidēs ("simila").[3] Molekulfilogenetika esploro de jaro 2017 montris, ke la genro Actenoides en nuna stato estas parafiletika. La stripuga arbalciono, kiun oni konsideras aparta monotipa genro Caridonax, estas parto unu el du kladoj de Actenoides.[1]

Laŭ la nuna sistematiko la genro enhavas sekvajn speciojn:[4]

Bildo Scienca nomo Kutima nomo Distribuo
Actenoides monachus Verddorsa arbalciono norda kaj centra Sulaveso
Actenoides princeps Skvama arbalciono Sulaveso
Actenoides bougainvillei Liphara arbalciono Bugenvil-insulo (Papuo-Novgvineo)
Actenoides lindsayi Punktita arbalciono insuloj Luzono, Catanduanes, Marinduque, Negroso kaj Panajo (Filipinoj)
Actenoides hombroni Blukapa arbalciono Mindanao (Filipinoj)
Actenoides concretus Ruĝkola arbalciono Brunejo, Indonezio, Malajzio, Birmo kaj Tajio

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 (2017) “A phylogeny of kingfishers reveals an Indomalayan origin and elevated rates of diversification on oceanic islands”, Journal of Biogeography 45 (2), p. 1–13. doi:10.1111/jbi.13139. 
  2. Bonaparte, Charles Lucien. (1850) Conspectus generum avium 1 (latine). E.J. Brill.
  3. Jobling, James A.. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London: Christopher Helm. ISBN 978-1-4081-2501-4.
  4. Rollers, ground rollers & kingfishers. World Bird List Version 7.2. International Ornithologists' Union (2017). Alirita 17 May 2017.