„ Jen libro tute neordinara. Kiel ĉiuj eldonaĵoj de Thieme, ĝi estas lukse eldonita. La traduko estas flua kaj ĝenerale bona, kaj enhavas kelkajn esprimojn tre lerte elektitajn. Tamen
detaloj estas kritikeblaj: ekz., la misloko de nur, la misuzo de flos (ŝveb, flot); per
anst. de aŭ ĉe; demandis (petis); depost (de); kaj frazoj kiaj li ĝuis de la vespero, li ŝarĝis la virinojn en la ĉaron, la iĝinta malsato rigardigis lin la rozajn mamojn. Kaj la versoj, kiel versoj, ne sukcesas.
Oni ne serĉu en la libro historion. Efektive, ekster edziĝo kaj apero de trinaskitoj, ĝi apenaŭ havas historion, kaj oni povas ĝin komenci kaj fini ie ajn. Ĝi rakontas la ĉiutagan vivon de Pallieter kaj Charlot. Longe oni demandas al si, ĉu ili estas geinfanoj, aŭ plenaĝaj gefratoj, aŭ mastro kaj servantino. Aperas iu Bruur, kiun oni trovas esti Pallieter sub alia nomo.
La verko enhavas multajn belajn priskribojn de naturo verkitaj kun amo kaj kompreno. Sed pro sia deziro prezenti la krudan viv- kaj pensmanieron vilaĝanan, la aŭtoro permesis al si esprimojn kaj detalojn eble realismajn, tamen certe preter la limoj de bona gusto.
La heroo estas dividita inter sia amo al la naturo kaj al sia ventro. Ĉiumomente li manĝas, preparas manĝon, apetitas al manĝo, kaj mienas verda de malsato. Jen li plenigas sian ventron per trideko da belaj flavaj terpomoj, jen li aŭdas la butergustan lakton plaŭdeti en sia kara stomako. Por li la vespero estas trankvila kiel oliva oleo ; la suno ruĝa kiel forna fajro, kaj la nuboj laktoblankaj. Vizitonte la amatinon, li diras : Ni iros al Marinjo, sed antaŭe ni ankoraŭ iom manĝos. Ŝin prikantante, li ŝin nomas kandeto, miel', buter de l anim’. Preĝante, li diras: Mi dankas vin, Dio, kiu malfermis miajn okulojn por nova plezuro por mia buŝo. Kaj por la Festo de la Sankta Spirito oni aranĝas porkecan kaj ĝisvoman orgion da manĝegado ! Lia dio estas ja la ventro.
Se tamen oni amas la naturon, kaj ne emas ŝokiĝi de kelkaj maldelikataj esprimoj, oni trovos la verkon tre leginda kaj eĉ unika. ” |