Parlamenta baloto en Grekio la 17-an de junio 2012

La 17-an de junio 2012 okazis plia baloto pri la grekia parlamento, post kiam la antaŭa baloto de la 6-a de majo ne rezultigis klaran kaj regopovan parlamentan plimulton. La rezultoj sume bildiĝas en la skemo dekstre:
Laŭ la ciferoj klaras ke la konservativa partio Nea Dimokratia gvide partoprenas en nova registaro. Teorie eblas koalicio kun aŭ la ekskomunisma Koalicio de la Radikala Maldekstro aŭ la socialdemokratia Tutgrekia Socialista Movado aŭ ambaŭ. Jam vespere de la 17-a de junio, la socialdemokratia partiestro Evangelos Venizelos klarigis ke li en nova registaro postulos partoprenon de la Koalicio de la Radikala Maldekstro, kiu en majo kaj junio tre agitis kontraŭ la politiko de ŝtata ŝparado, por teni apartenon de Grekio en la Eŭrozono: kaj la konservativuloj kaj la socialdemokratoj timus regi la landon kontraŭ ribelema ekskomunisma movado, kiu havus la kapablon agite movigi civitanan amason kontraŭ registaro pri kies agoj ĝi mem ne respondecus.
Post raportado de ĉiuj balotaj distriktoj, la ministro pri internaj aferoj de Grekio[1] la 18-an de junio publikigis la rezultojn pli detale:
partio | gvidanto(j) | voĉoj | procentaĵoj | seĝoj | ŝanĝiĝo al majo 2012 |
---|---|---|---|---|---|
Antonis Samaras | 1 825 609 | 29,66 | 129 | plus 21 seĝoj | |
Aleksis Tsipras | 1 655 053 | 26,89 | 71 | plus 19 seĝoj | |
Evangelos Venizelos | 755 832 | 12,28 | 33 | minus 8 seĝoj | |
Panos Kamenos | 462 456 | 7,51 | 20 | minus 13 seĝoj | |
Mikolaos Miĥaloliakos | 425 980 | 6,92 | 18 | minus 3 seĝoj | |
Fotis Kuvelis | 385 079 | 6,25 | 17 | minus 2 seĝoj | |
Aleka Papariga | 277 179 | 4,50 | 12 | minus 14 seĝoj | |
Georgios Karatsaferis | 97 099 | 1,58 | 0 | neniu ŝanĝiĝo | |
6-membra komitato | 54 421 | 0,88 | 0 | neniu ŝanĝiĝo | |
Vasilis Papadopulos | 23 734 | 0,39 | 0 | neniu ŝanĝiĝo | |
21-membra komitato | 20 389 | 0,33 | 0 | neniu ŝanĝiĝo | |
Miĥail Iliadis | 17 771 | 0,29 | 0 | neniu ŝanĝiĝo | |
Vasilis Leventis | 17 191 | 0,28 | 0 | neniu ŝanĝiĝo | |
I. Panagopulos | 14 169 | 0,23 | 0 | neniu ŝanĝiĝo | |
Jiorgos Betsikas | 12 439 | 0,20 | 0 | neniu ŝanĝiĝo | |
4-membra komitato | 7 648 | 0,12 | 0 | neniu ŝanĝiĝo | |
Jiorgios Papadopulos | 4 303 | 0,07 | 0 | neniu ŝanĝiĝo | |
Manolis Kaligianis | 615 | 0,01 | 0 | neniu ŝanĝiĝo | |
416 | 0,01 | 0 | neniu ŝanĝiĝo | ||
Ipokratis Savuras | 80 | 0,001 | 0 | neniu ŝanĝiĝo |
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ informoj de la ministro pri internaj aferoj de Grekio pri la balotaj rezultoj greke Arkivigite je 2012-06-19 per la retarkivo Wayback Machine kaj angle Arkivigite je 2012-06-18 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ origine kreata el anoj de la Tutatenana Sporta Klubo, unuavice nepolitika organizaĵo