Patrick Wiggins (astronomo)
Patrick WIGGINS estas usona amatora astronomo naskiĝinta en 1949 en Ogden, Utaho, Usono.
Iama meĥanikisto ĉe la Usona Aerarmeo, li forlasis la aeronaŭtikon por laboris kiel scienca popularigisto ĉe la Planetario Hansen de Sallaga Urbo, poste ĉe la departemento pri fiziko kaj astronomio de la Universitato de Utaho,[1] volontulo por la NASA de 2001,[2] kaj unu el la fondintoj de la Observatorio de Stansbury Park en Utaho.
Li malkovris aŭ kunmalkovris, laŭ Minor Planet Center, 5 asteroidojn[3] inter 1999 kaj 2008, el kiuj 2 en kunlaboro kun Holly Phaneuf. Krome, li malkovris 6 supernovaojn.
La asteroido 4099 Wiggins estas nomita en lia honoro[4].
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Patrick Wiggins, Asociata Instruisto, el la paĝaro de The University of Utah (angle)
- ↑ Patrick Wiggins : Ambasadoro de la Sunsistemo ; el la paĝaro de la NASA[rompita ligilo] (angle)
- ↑ MPC alfabeta listo de asteroidaj malkovrintoj(angle)
- ↑ JPL Small-Body Database Browser : 78392 Wiggins (1988 AB5) (angle)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- angle Patrick Wiggins malkovras supernovaon en la galaksio de la Artfajraĵo, el la paĝaro de The University of Utah.
- angle La amo de Patrick Wiggins por la steloj estas elster tiu mondo, el Deseret News ; 8-a de julio 2010 Arkivigite je 2019-07-02 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Renkonto kun la Utaha "Sro Supernovao", amatora astronomo Patrick Wiggins, el KUTV ; 20-a de julio 2017
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Patrick Wiggins (astronomo) en la itala Vikipedio.