Saltu al enhavo

Paul Ehrlich

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Paul EHRLICH)
Paul Ehrlich
Nobel-premiito
Persona informo
Paul Ehrlich
Naskiĝo 14-an de marto 1854 (1854-03-14)
en Strzelin,  Reĝlando Prusio
Morto 20-an de aŭgusto 1915 (1915-08-20) (61-jaraĝa)
en Bad Homburg,  Germana Imperiestra Regno
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Apopleksio Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Old Jewish Cemetery (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Reĝlando Prusio
Germana Imperiestra Regno Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Maria-Magdalenen-Gymnasium
Universitato de Vroclavo
Universitato de Strasburgo
Universitato de Lepsiko
Universitato Rostock
Universitato Alberto Ludoviko de Frajburgo Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Paul Ehrlich
Memorigilo Paul Ehrlich
Familio
Edz(in)o Hedwig Pinkus (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo biologo
universitata instruisto
kemiisto
kuracisto
imunologo
inventisto
farmakologo Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Imunologio, bakteriologio, kemio kaj kemiterapio Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en FreiburgBerlinoGöttingenFrankfurto ĉe Majno vd
Doktoreca konsilisto Karl Weigert • Robert Koch vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Paul EHRLICH [paŭl eliĥ] (naskiĝis la 14-an de marto 1854 en Strehlen; mortis la 20-an de aŭgusto 1915 en Bad Homburg) estis germana kemiisto, medicinisto kaj serumologo.

Paul Ehrlich studis medicinon en Breslau, Strasburgo, Freiburg kaj Lepsiko, kie li en la jaro 1878 doktoriĝis. En 1887 li habilitiĝis en Berlino. Ekde 1891 li kune kun Robert Koch laboris en nov-fondita instituto pri infektaj malsanoj kaj en 1896 li fariĝis direktoro de instituto pri seruma esplorado en Steglitz apud Berlino. Tri jarojn poste la instituto translokiĝis al Frankfurto ĉe Majno. Paul Ehrlich tie koncentriĝis al la esploroj pri kancero kaj kemioterapio. En 1904 li fariĝis profesoro en Göttingen.

En la jaro 1908 li kune kun la rusa bakterilogo Ilja Meĉnikov gajnis la Premion Nobel de Fiziologio aŭ Medicino[1]. Kune kun sia asistanto HATA Sahachiro li en 1909 evoluigis la Salvarsanon: t.e. kemioterapiaĵo, kiu efikis kontraŭ sifiliso kaj aliaj danĝeraj malsanoj. Ekde 1914 li okupis profesoran postenon en Frankfurto.

En la jaro 1940 la vivo de Paul Ehrlich fariĝis temo de la usona filmo Dr. Ehrlich's Magic Bullet (reĝisoro: William Dieterle, titolrolo: Edward G. Robinson).

Gimnazio Sankta Maria Magdalena en Vroclavo, kie li studis.