El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ralph Marvin STEINMAN (naskiĝis la 14-an de januaro 1943 en Montrealo , Kebekio , mortis la 30-an de septembro 2011 en Novjorko ) estis kanada biologo . La 3-an de oktobro 2011 li estis honorigita per duono de la Nobel-premio pri fiziologio aŭ medicino [ 1] pro sia esplorado de la dendritaj ĉeloj kaj siaj korpaj funkcioj, dum la sciencaj kolegoj Bruce Beutler kaj Jules Hoffmann ricevis la alian duonon pro sia esplorado de la Toll-similaj ricevantoj . La nomon "dendrita ĉelo" li mem instigis en 1973 estante juna ĵus doktoriĝinta esploristo en la Rockfeller-Universitato de Novjorko , kie li plulaboris dum la tuta posta profesia kariero.
La komitato de la Nobel-premio la 3-an de oktobro 2011 anoncis ke li ricevas duonon de la tiu-jara Nobel-premio pri fiziologio aŭ medicino . Tamen, ĝis tiam la komitato ne konsciis ke li mortis tri tagojn antaŭe. Principe laŭ la reguloj ne eblus atribui la premion postmorte, sed ĉar la morto antaŭe ne estis konata al la komitato ĝi tamen lasis la atribuon.
Premiitoj de la Nobel-premio pri fiziologio aŭ medicino 1901–1925
1926–1950
1951–1975
1976–2000
2001–nun
2001 Leland H. Hartwell / Tim Hunt / Paul Nurse
2002 Sydney Brenner / H. Robert Horvitz / John E. Sulston
2003 Paul Lauterbur / Peter Mansfield
2004 Richard Axel / Linda B. Buck
2005 Barry Marshall / Robin Warren
2006 Andrew Fire / Craig Mello
2007 Mario Capecchi / Martin Evans / Oliver Smithies
2008 Harald zur Hausen / Luc Montagnier / Françoise Barré-Sinoussi
2009 Elizabeth Blackburn / Carol W. Greider / Jack W. Szostak
2010 Robert G. Edwards
2011 Bruce Beutler / Jules A. Hoffmann / Ralph M. Steinman (postmorte )
2012 John B. Gurdon / Shinya Yamanaka
2013 James Rothman / Randy Schekman / Thomas C. Südhof
2014 John O'Keefe / May-Britt Moser / Edvard Moser
2015 William C. Campbell / Satoshi Ōmura / Tu Youyou
2016 Yoshinori Ohsumi
2017 Jeffrey C. Hall , Michael Rosbash , Michael W. Young
2018 James P. Allison , Tasuku Honjo
2019 Gregg L. Semenza , Peter Ratcliffe , William Kaelin Jr.
2020 Harvey J. Alter , Michael Houghton , Charles M. Rice
2021 David Julius , Ardem Patapoutian
2022 Svante Pääbo
2023 Katalin Karikó , Drew Weissman
2024 Gary Ruvkun , Victor Ambros