Paul Nyssens [nisens], estis belga esperantisto, verkisto kaj eldonisto de sciencaj kaj popularsciencaj libroj, kiu naskiĝis la 8-an de novembro 1870 en Antverpeno kaj mortis la 29-an de oktobro 1954 en Bruselo. Li fondis en 1906 Instituton (por homa kulturo) imitante Usonajn Institutojn. Li tradukis al la franca 9 usonajn librojn kaj verkis mem 14 francajn librojn; unu el ili li esperantigis: ,Bonhumoro', 1933. Pluraj liaj verkoj estis tradukitaj al aliaj lingvoj.
Paul Nyssens, Bonhumoro (Esperantigita de la aŭtoro mem laŭ la originala franclingva verko). Imprimerie A-J. Witteryck, Steenbrugge. 1933.
„ Kiel vojon al la bonhumoro la aŭtoro vidigis la kombinon de konfido, espero kaj homamo kun la ĝusta meza stato inter submetiĝo kaj animsendependeco. Li konsilas memtrenadon laŭ 31 reguloj (p. 97-116) kaj konstatas, ke la efikoj de bonhumoro estas fizika kaj morala sano. Post klarigo de la Ĉefaj higienaj ordonoj rilate nutradon, spiradon ktp. nia apostolo priparolas la sintenadon de ĉiusence sana homo kaj fine priskribas la gajnakiraĵon per sia sistemo: veran ĝojon.
La verkinto certe estas ano de memsugestado kaj profunde konas la verkojn de la anglo-amerika novspirita skolo, kies citemon li plenamplekse imitas. Sed kiel liaj antaŭuloj li ne vidas, ke melankoliulo ofte eĉ ne deziras interrilaton kun aliaj kaj ke serĉante konsolon, li bezonas patrinan animon, kiu, komprenante liajn ĉagrenojn, neniel bagateligas ilin. Ankaŭ tion li nepre ne atentas, ke por profunde sentanta homo ne nur liaj propraj suferoj estas fontoj de malĝojo, sed kelkfoje eĉ pli tiuj de liaj kunhomoj, kies feliĉigo aliflanke povas donaci al ni pli grandan ĝojon el la plej delikata spirita ĝuo. La vorto „amo“ ja troviĝas en la verko de Nyssens, la pli supera „kompato“ mankas, ĉar ĝi ŝajnas al li tro sentimentala.
Lingve precipe okulfrapas kelkaj francismoj, parte ankaŭ anglismoj: anstataŭo de „k“ per „c"-formoj. Stranga estas la uzo de neŭtra pronomo post vorto laŭsignife duseksa (homo ktp.), kie vivantaj iingvoj samkiel mortintaj uzas la maskulinan formon. Krome mi konstatis intermiksadon de „vanta“ (morala kvalito) kun „vana“ (senefika), da la transitiva „bezoni“ kun la netransitiva „necesi“. La ofte en la verko uzata „diligenti“ (sich befleißen, klopodi) same „jepensi“ estas iom nekutimaj. Anst. „mema“ oni skribu „propra“. Malsano estas „akuta“ sed ne „akra“. „Drohne“ estas „virabelo“ aŭ „fuko“ (ne „vespego“).
Al p. 168 mi aldonu al la piednoto: „entuziasmo“ laŭ greka etimologio egalas al „diozeco“. Iom da atento ankaŭ rilate la refleksivon, akuzativon kaj la uzadon de -ig kaj -iĝ! Bonaj esperantigoj estas: p. 20 posttempa (ankaŭ „nelaŭtempa“, eĉ pli bone, ĉar „post-tempa“ krome havas gramatikan sencon), p. 48 konsenti krediton (laŭ franca esprimmaniero; germane „zugestehen , p. 89 sendevigi (g. „der Pflicht überheben“) ; p. 91 iu ŝuldigas nin (wir stehen in jem-s Schuld); p. 103 homoegaleco (Ausgeglichenheit); p. 113 senbridigi (entfesseln, ĉikaze eble tro forta esprimo); p. 120 antaŭmalhelpo (Vorbeugung)! p. 140 konvenigi (anpassen); p. 165 senmalice (harmlos, sed Arglosigkeit p. 156 pli bone estas „nesuspektemo“). Pli mallonga ol „malŝanĝebligi“ (p 147) estus „stabilizi”. ”
„ F-ino Yvonne Thooris jam en la lasta kongreso parolis al la membroj de «Belga Ligo Esperantista» pri tiu ĉi tre interesa libro kiun ĉiu ne nur devus legi sed posedi, ĉar relego je iaj momentoj estas dezirinda.
La aŭtoro mem neatendas rekompencon el sia libro. Li mem diras en mallonga antaŭparolo, ke li jam sufiĉe estis repagita por sia laboro, pro la pli serena
mensa sintenado kiun li akiris redaktante la paĝojn, je l' intenco de la leganto. Ni povas reciproki kaj diri al la legantoj de la revuo Belga esperantisto ke ni same ĝuis grandan kontentecon lasante nin influi de la pensoj, kiujn ni
legis en tiu ĉi libro. Tiu ĉi legado helpis nin dissemi ĝojon ĉirkaŭ ni kaj tiel plibonigi la humoron de tiuj kiuj nin regule ĉirkaŭas. Ne ekzistas dubo, ke bonhumoro devas esti kulturata. Same certe estas ke tiu kiu tion faras, samtempe zorgas por sia propra avantaĝo, dum li ankaŭ utilas al sia najbaro. Kaj tiel ni povas diri ke S-ro Nyssens vere faris servon al la Esperantistaro publikigante je sia risko libron, kiu meritas rapidan vendadon kai represon. ”
„ "Se vi serĉas feliĉon vi nepre devas posedi bonhumoron", asertas la verkinto de ĉi tiu interesa libro. "Bonhumoro havas bonfaran influon en korpo kiel en cerbo; ĝi plivastigas spiradon, reguligas sango-rondiradon, faciligas digeston, plibonigas nutradon.”
Kiel akiri ĉi tiun bonhumoron ? ... Legu la libron! ... kaj post tio (laŭ la pretendo de la verkinto) “via vivo fluos pli dolĉe, via spegulo montros al vi fizionomion pli gajan, pli serenan, pli junan, kaj via vivo transformiĝos ĝis la fundo.”
La lingvo de la libro estas, ĝenerale, bona kaj facile legebla, sed foje oni renkontas neelegantan frazon, ekz., “por ke vi estu kapablonta malebligi ĉagrenigan okazaĵon . . . sin realigi”
(p. 47). Cetere, mi ne ŝatas tujtuj (p. 33), iompostiomete (p. 36) kaj unuunue (p. 172). ”