Peau d'Âne (filmo)
Peau d'Âne | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Peau d'âne |
Originala lingvo | franca lingvo |
Kina aperdato | 1970 |
Ĝenro | fantasta filmo, muzika filmo, muzikalo |
Kameraado | Ghislain Cloquet |
Reĝisoro(j) | Jacques Demy |
Produktisto(j) | Mag Bodard |
Scenaro | Jacques Demy |
Filmita en | Kastelo de Chambord |
Loko de rakonto | Eŭropo |
Muziko de | Michel Legrand |
Rolantoj | Catherine Deneuve • Jean Marais • Jacques Perrin • Delphine Seyrig • Micheline Presle • Fernand Ledoux • Sacha Pitoëff • Jean Servais • Patrick Préjean • Andrée Tainsy • Anne Germain • Annie Savarin • Bernard Musson • Christiane Legrand • Christine Aurel • Coluche • Dorothée Blanck • Gabriel Jabbour • Geneviève Thénier • Georges Adet • Henri Crémieux • Jacques Revaux • Jean Degrave • Jean-Marie Bon • Louise Chevalier • Paul Bonifas • Pierre Repp • Romain Bouteille • Yves Pignot |
IMDb | |
Peau d'Âne (Felo de Azeno) estas franca filmo de Jacques Demy aperinta en 1970.
Rakonto
[redakti | redakti fonton]La rakonto de la filmo sekvas tiun de la fabelo de Charles Perrault: "Peau d'Âne" [1].
Reĝo, riĉa dank'al sia azeno bankisto, enamiĝas al sia filino ĉar li promesis al sia mortanta edzino, ke li edziĝos nur al pli bela virino ol ŝi... Ŝi rezistas dank'al la ideoj kaj maĥinacioj de sia bapto-patrino Feino de la Lilakoj postulante eksterordinarajn robojn kaj poste kaŝiĝante sub felo de azeno. Fine, ŝi edziniĝos al Princo.
Komentario
[redakti | redakti fonton]Same kiel en la fabelo de Charles Perrault, la ĉefa temo de la filmo estas incesto. Perrault estis la unua, kiu mildigis la rakonton, kiu antaŭ li transmisiiĝis parole, multe pli malmilde. La verko de Jacques Demy sekvas la rakonton de Perrault, kaj la reĝisoro envolvas la rakonton en kiĉa etoso, sen dua grado.
Roloj de plenaĝuloj restas trivialaj laŭlonge de la filmo:
- La patro de Felo de Azeno, ludata de Jean Marais, komence forĵetas sian filinon, ĉar tiu ĉi tro memorigas al li ties patrinon, antaŭ nelonge mortintan. Kiam lia ministro prezentas al li portreton de la princino kelkajn jarojn poste, la reĝo unue ne rekonas ŝin kaj enamiĝas je ŝi. Eksciante ke temas pri sia propra filino, tio ne vekas en li senton de kulpeco kaj li daŭre volas edziĝi al ŝi...
- La konsilisto de la reĝo, prezentante sin sub la trajtoj de maljuna saĝulo, ne provas delogi la reĝon. Ĉu por ne malplaĉi al la suvereno aŭ ĉu li prezentas al li propran senton? Ĉiuokaze li konfirmas tion al la reĝo malkaŝante, ke se li mem havus filinon, li edziĝus al ŝi. Kaj li pravigas tion per konstato: kiam oni demandas junan knabinon, kun kiu ŝi deziras edziniĝi poste, ŝi senmanke respondas: Paĉjo...
- La feino de Lilakoj estas la bapto-patrino de Felo de Azeno. Ŝi protektas kaj konsilas ŝin: "Mia infano, mi jam diris al vi, ke vi konfuzas amojn". Sed la spektanto rapide konscias ke ŝia demarŝo ne estas tute indiferenta. Ŝi provas, per tiu afero, saldi malnovan konton kun la reĝo, je kiu ŝi havas pretendojn...
Same kiel en ĉiu respektinda fe-rakonto, nur amo de la Ĉarma Princo sukcesos eltiri Felon de Azeno el tiu mispaŝo.
Teĥnikaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Titolo: Peau d'Âne
- Reĝisoro: Jacques Demy
- Scenaro: Jacques Demy laŭ fabelo de Charles Perrault (1694)
- Muziko: Michel Legrand, tekstoj de Jacques Demy
- Bildo: Ghislain Cloquet
- Aperdato: 1970. Restaŭrita versio aperis en 2003.
- Franca filmo
- Formato: Kolora filmo - stereofonia sono
- Ĝenro: muzika filmo
- Daŭro: 90 minutoj
- Filmado: komencita la 1-an de junio 1970 kaj okazonta en pluraj scenejoj: Château de Chambord (ruĝa kastelo), Château du Plessis-Bourré (blua kastelo) kaj Gambais.
- Ĉies publika filmo
Rolularo
[redakti | redakti fonton]- Catherine Deneuve: Blua Reĝino, Felo de Azeno
- Jacques Perrin: Ĉarma Princo
- Jean Marais: Blua Reĝo
- Delphine Seyrig: Bapto-patrino feino de Lilakoj
- Micheline Presle: Ruĝa Reĝino
- Fernand Ledoux: Ruĝa Reĝo
- Pierre Repp: Thibaud, intendanto
- Sacha Pitoëff: 1-a ministro
- Henri Crémieux: Ĉefo de kuracistoj
- Jean Servais: Voĉo de deklamanto
- Gabriel Jabbour: Ĉef-tajloro
- Sylvain Corthay: Godefroy
- Patrick Préjean: Allard
- Louise Chevalier: Farmistino-sorĉistino
- Georges Adet: Savanto
- Christine Aurel: Junulino en la tenejo
- Annick Berger: F-ino Nicolette
- Dorothée Blanck: Junulino en la dormoĉambro
- Jean-Marie Bon: Koĉero
- Paul Bonifas: Kuracisto
- Romain Bouteille: Ĉarlatano
- Laurence Carile: F-ino Tristounette (= malgajeta)
- Gabriel Cinque: Mesaĝisto
- Jean Daniel: Kuracisto
- Guy Davout: Ministro
- Jean Degrave: Lakeo
- Michel Delahaye: Ministro
- Lucien Frégis: Kuracisto
- Catherine Géniat: Kuireja knabino
- Simone Guisin: Dukino Antoinette du Vigier de La Garde
- Martine Leclerc: F-ino Gauthier
- Marion Loran: Junulino en tenejo
- Sophie Maire: Princino de Monthion
- Michel Mardore: Ministro
- Vanina Michel: Junulino en tenejo
- Bernard Musson: Pordisto
- Valérie Quincy: Dukino Girard de Saint-Armand
- Maud Rayer: Kuireja knabino
- Sonia Reff: F-ino Ripincelle (samsonas kiel: riz, pain, sel = Riz'pan'sal' - ĉu hazarde?)
- Domergue Regor: Ministro
- Pierre Risch: Kuracisto
- Annie Savarin: Princino Pioche de La Vergne
- Andrée Tainsy: Patrino
- Geneviève Thénier: Junulino en apuda tenejo
- Jean Valière: Kavaliro
- Yves Pignot: Kamparano (ne kreditita)
- Coluche: Insultema kamparano (ne kreditita)
- Bestoj de Coucy-lès-Eppes.
Eble ankaŭ rolas:
- Rufus: Citita en libro "Jacques Demy" de Jean-Pierre Berthomé, sed malfacile rekonebla.
- Myriam Boyer: Citita en pluraj skribaj fontoj, sed ankaŭ malfacile rekonebla.
- Voĉaj dublantoj
- Anne Germain: Felo de Azeno
- Jacques Revaux: Princo
- Christiane Legrand: Feino de Lilakoj
- Michel Legrand
- Jacques Demy
Pri la filmo
[redakti | redakti fonton]- Catherine Deneuve ne kantas en la filmo. Same kiel en Les Demoiselles de Rochefort en 1967, la aktorino estas dublita de Anne Germain, kiu estos interpretanto de la enkonduka kanto de la elsendo L'Île aux enfants en 1974 kaj Les Visiteurs du Mercredi en 1975. Dume, Jacques Perrin estas dublita de Jacques Revaux.
- Jim Morrison, kiu vivis en Francio en 1970, alvenis dum la filmado en Chambord por vidi sian amikinon Agnès Varda, edzino de Jacques Demy.
- Dum la provado de la ringo en la fino de la filmo, Thibaud anoncas "La Markizino de Rabutin-Chantal", kiu fakte estas Madame de Sévigné; ankaŭ la grafino Pioche de la Vergne, kiu fakte estas Madame de La Fayette.
- Jacques Demy ne forgesis okulumi al aliaj fabeloj de Perrault. La barbo de la reĝo, patro de Ĉarma Princo, havas bluajn nuancojn (La Blua-Barbo); farmistino kiu akceptas Felon de Azeno dum ties travagado sputas bufojn (kiel la pliaĝa fratino en "La Feinoj")...
Vikipediaj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Felo de Azeno[rompita ligilo]