Pedro de Portugalio, 1-a Duko de Koimbro

Pedro de Portugalio, 1-a Duko de Koimbro estis portugala infanto (princo) de la Dinastio Avizo, filo de reĝo Dom Johano la 1-a de Portugalio kaj lia edzino, Filippa de Lancaster, filino de Johano de Gaunt. En Portugalio, li estas konata kiel Infanto Dom Pedro das Sete Partidas [do Mundo], "de la Sep Partoj [de la Mondo]" pro siaj vojaĝoj. Eventuale la princo kiu plej vojaĝis de sia tempo, li estis reganto inter 1439-a kaj 1448-a. Li ankaŭ estis unua Sinjoro de Montemor-o-Velho, Aveiro, en:Tentúgal, pt:Cernache, Pereira, Condeixa kaj Lousã.
Frua vivo
[redakti | redakti fonton]De kiam li naskiĝis, Petro estis unu el la plej ŝatataj filoj de Johano la 1-a. Kune kun siaj gefratoj, li ricevis esceptan edukon malofte viditan en tiuj tempoj por la infanoj de reĝeco. Proksime al liaj fratoj Duarte la 1-a, la estonta reĝo de Portugalio, kaj Johano, Sinjoro de Reguengos de Monsaraz, Petro kreskis en trankvila medio libera de intrigoj.
La 14an de aŭgusto 1415-a, li akompanis sian patron kaj fratojn Duarte kaj Henriko por la Batalo de Ceŭto en Maroko. Lia patrino mortis la antaŭan monaton, donante al ĉiu el siaj filoj sur sia mortolito armilan glavon kiun ŝi ordonis forĝi por ili. Petro rifuzis esti nobeligita antaŭ montrado de braveco en batalo, kaj li estis nobeligita kune kun siaj fratoj la sekvan tagon; li ankaŭ estis kreita Duko de Koimbro. Lia pli juna frato Henriko fariĝis Duko de Vizeŭ. Tiuj estis la unuaj duklandoj kreitaj en Portugalio.

Dum finado de traduko de "De Beneficiis" de Seneko en 1418-a, li iniciatis ampleksajn vojaĝojn ĉie en Eŭropo, kiu konservus lin for de Portugalio dum la venontaj dek jaroj. Post renkontado kun Johano la 2-a de Kastilio en Valadolido, li daŭrigis al Hungario, kie li renkontiĝis kun Sigismondo, la Sankta Imperiestro de la Romia Imperio, kaj eniris al lia servo. Li batalis kun la imperiaj armeoj kontraŭ la turkoj kaj en la Husanaj Militoj en Bohemio kaj estis premiita per la marŝo de Trevizo en Norda Italio en 1422-a.
En 1424-a li forlasis la Sanktan Romian Imperion, renkontante unue kun Murad la 2-a, Sultano de la Otomana Regno, sur la insulo Patmos, kaj poste daŭrigante al Konstantinopolo, ĉefurbo de la bizanca imperio; la senespera pozicio de la urbo kontraŭ la otomana atako nepre imponis al li. El Konstantinopolo li vojaĝis al la Sankta Lando per Aleksandrio kaj Kairo.
Eŭropaj vojaĝoj
[redakti | redakti fonton]En 1425-a, Petro vojaĝis al Francio kaj Anglio kaj vizitis la universitatojn de Parizo kaj Oksfordo antaŭ ol alveni al Flandrio en 1426-a, kie li pasigis la venontajn du jarojn ĉe la burgonja kortego. Post la morto de la dua edzino de Filipo la Bona de Burgonjo en 1425-a, Petro rekomendis sian fratinon Izabela al li kiel edzinon. Filipo sendis delegacion al Portugalio en 1428-29 kiu inkludis Jan van Eyck, kiu pentris du portretojn de la infantino. Filipo kaj Izabela poste geedziĝis la 7an de januaro 1430-a, kaj unu el iliaj filoj iĝis Duko Karlo la Aŭdaca de Burgonjo.
En 1427-a, Petro skribis faman leteron al sia pli maljuna frato, estonta reĝo Duarte, pri "la bonorda administrado de la regnoj", el Bruĝo. Poste tiun jaron, reĝo Henriko la 6-a (lia kuzo siatempe eltronigita) igis lin Kavaliro de la Ĝartelo (tiel kiel jam estis lia patro kaj lia pli maljuna frato Duarte).
En 1428-a, Petro vizitis sian markizlandon de Trevizo kaj la proksiman Respublikon de Venecio, kie li ricevis donace kopion de la libro de Marko Polo fare de la doĝo. Li poste donis tiun libron, same kiel mapojn de la veneciaj komercvojoj en la Oriento, al sia pli juna frato princo Henriko la Naviganto. Unu el la mapoj estis kreita de la fama venecia kartografo Albertinus de Virga en 1411-a kaj eble montras Nordamerikon antaŭ ol ĝi estis oficiale malkovrita.
Tiu mapo estis trovita en la Monaĥejo de Alcobaça kie estis la ĉefbiblioteko de la portugala reĝa familio. El Venecio li vojaĝis al Romo, kie li estis akceptita fare de papo Marteno la 5-a, kaj el tie li daŭrigis al Barcelono, kie li negocis la edziĝon de sia frato Duarte kun Eleonora de Aragono (1402-1445) same kiel sian propran estontan edziĝon kun Izabela de Urgell, antaŭ ol finfine revenis al Portugalio.
En 1433-a, li kompletigis sian faman ses-voluman verkon, la "Tratado da Virtuosa Benfeitoria".[1] Verdire, tiu libro estis verkita de lia konfesprenanto Frei João Verba.
Reganto
[redakti | redakti fonton]Kiam mortis la reĝo Duarte la 1-a de Portugalio, frato de Petro, en 1438-a, la nevo de Petro Afonso la 5-a supreniris la tronon kiel bebo. Komence, la elekto por reganto estis la reĝinpatrino Eleanor de Aragono. Tiu elekto ne estis populara inter multaj portugaloj, ĉar Eleanor estis aragonino. Inter la portugala aristokrataro, aliflanke, precipe inter nobeloj ĉirkaŭ la duonfrato de Petro Afonso, Grafo de Barcelos, Eleonora de Aragono estis preferita. Estis ankaŭ duboj pri la politika kapablo de Petro. Ĉe renkontiĝo de la Portugala Kortego alvokita fare de la frato de Petro Johano, Sinjoro de Reguengos de Monsaraz, Petro estis nomumita reganto, elekto kiu plezurigis kaj la homojn kaj la rapide kreskantan burĝaron.
En 1443-a, per gesto de repaciĝo, Petro igis sian duonfraton Afonso Duko de Bragança, kaj rilatoj inter la du ŝajne revenis al normaleco. Sed, en 1445-a, la nova duko de Bragança ofendiĝis ĉar Izabela de Koimbro, la filino de Petro estis la elektitino kiel edzino de Afonso la 5-a, kaj ne unu el liaj nepoj. Indiferenta al la intrigoj, Petro daŭrigis sian reĝecon kaj la lando prosperis sub lia influo. Estis dum tiu periodo ke la unuaj subvencioj por la esplorado de Atlantiko estis efektivigitaj sub la aŭspicioj de la frato de Petro Henriko la Naviganto.
Supozata Ribelo
[redakti | redakti fonton]La 9-an de junio 1448-a, Petro redonis la kontrolon de la lando al la reĝo. Influita fare de Afonso, la Duko de Bragança, Afonso la 5-a nuligis ĉiujn ediktojn de Petro, inkluzive de tiuj kiuj koncentris potencon en la figuro de la reĝo.
La sekvan jaron, sub akuzoj kiuj jarojn poste pruvus malveraj, Afonso la 5-a deklaris Petro'n ribelanton. La situacio iĝis neeltenebla kaj civila milito komenciĝis. Ĝi ne daŭris longe, ĉar Petro mortis la 20an de majo 1449 dum la Batalo de Alfarrobeira, proksime de Alverca. La precizaj kondiĉoj de lia morto estas diskuteblaj: kelkaj diras ke ĝi estis en batalo, dum aliaj diras ke li estis asasinita fare de unu el siaj propraj soldatoj.
Kun la morto de Petro, Portugalio falis sub la kontrolon de Afonso, Duko de Bragança, kun kreskanta influo en la sorto de la lando. Tamen, la vicregistaro de Petro neniam estus forgesita, kaj Petro estis citita multajn fojojn fare de lia nepo reĝo Johano la 2-a kiel sia ĉefa influo. La kruela persekuto de la Braganças fare de Johano la 2-a eble estis la respondo al la konspiroj kiuj kaŭzis la falon de unu el la plej gravaj princoj de la Ilustra Generacio.
Edziĝo kaj idaro
[redakti | redakti fonton]En 1428-a Petro edziĝis kun Izabela de Urgell, filino de Jakobo la 2-a, Grafo de Urgell, kaj kandidato por la trono de la Krono de Aragono laŭ la Kompromiso de Kaspo. La paro havis la sekvajn infanojn:
- Infanto Petro (1429–1466), Konestablo de Portugalio, grafo de Barcelono kaj pridisputata reĝo de Aragono.
- Infanto Johano (1431–1457), edziĝis al Charlotte de Lusignan, heredantino de Kipro, en 1456-a. Li estis kreita titulara Princo de Antioĥio, kaj estis eventuale venenita fare de lia bopatrino.
- Infantino Izabela (1432–1455), Reĝino de Portugalio per edziĝo kun Afonso la 5-a de Portugalio. Patrino de Johano la 2-a de Portugalio.
- Infanto Jakobo (1433–1459), Kardinalo kaj Ĉefepiskopo de Lisbono, loĝis en Italio; Lia tombo estas en la monaĥeja preĝejo de San Miniato al Monte, en Florenco.
- Infantino Beatrica (1435–1462), edziĝinta al Adolfo de Kleves, Sinjoro de Ravenstein.
- Infantino Philippa (1437–1493), monaĥino en la Monaĥejo de Odivelas.
- Katarina (ĉ. 1448 - inter 1462 kaj 1466)[2]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Instituto Camões
- ↑ Ĉi-artikolo estis tradukita el la Angla Vikipedio.