Pembroke Pines
Pembroke Pines | |||
---|---|---|---|
urbo de Usono urbego vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 33023–33084 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 171 178 (2020) [+] | ||
Loĝdenso | 1 890 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 26° 1′ N, 80° 19′ U (mapo)26.0125-80.313611111111Koordinatoj: 26° 1′ N, 80° 19′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 2 m [+] | ||
Areo | 90,57259 km² (90 57. 259 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Pembroke Pines, Florida [+] | |||
Pembroke Pines estas grandurbo, universitata urbo en Usono, en subŝtato Florido, en distrikto Broward. En la loknomo "Pines" signifas: pinoj, ĉar en la areo multe da pinoj troviĝas.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Koordinatoj: 26° 01′ N 80° 19′ U / 26.017 °N, 80.317 °U (mapo)
- Areo: 89 km²
- Loĝantaro: 154 750 (en 2010)
- Supermara alteco: 2 m
- Horzono: UTC-5h (en somero UTC-4h)
- Poŝtkodo: 33026
- Telefonkodo: 754, 954
Geografio
[redakti | redakti fonton]Pembroke Pines situas sur la marborda ebenaĵo de Atlantiko en la sudorienta parto de Usono, same de Florido. Ĝi najbaras kun Miamo kaj Hialeah.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unuaj loĝantoj estis indianoj antaŭ 4000 jaroj. Vilaĝo Pembroke Pines estis fondita en 1956. Tiutempe oni okupiĝis pri laktoproduktado. En 1959 Pembroke Pines ricevis la rangon urbeto, en la sekva jaro aperis la urbaj servoj, jam en la urbo. En 1980 ĝi ricevis najbarajn areojn. En 1992 uragano Andreo, en 1999 uragano Irene trafis la urbon, sed okazis aliaj malpli famaj uragano-detruoj.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]La loĝantaro profitas la proksiman flughavenon de Miamo. Estas bonaj kontaktoj voje al la najbaraj komunumoj.
Klimato
[redakti | redakti fonton]Pembroke Pines havas subtropikan klimaton. La averaĝa temperaturo varias inter 20-29 °C. La varmo kulminas inter julio-aŭgusto, la malvarmo kulminas en januaro. Jare pluvas po 666 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed plej ofte en junio, plej malofte januare.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Képes Világatlasz ISBN 963 8475 38 2
- Angla Vikipedio