Saltu al enhavo

Peniko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Brosoj por diversaj uzoj
Ĉinaj skribaj penikoj
Uzante penikon por pentrado, pentraĵo de 1556.
Variaj pentropenikoj.

Peniko estas densa tufo da haroj kunligitaj ĉe ekstremo de bastoneto, uzata por ŝmiri per farbo, gluokuracilo. La peniko konsistas el tri partoj: tenilo, metala ladujo kaj fibro.

La tenilo, kiu kutime estas el plastoligno (antaŭe ankaŭ eburo), estas uzata por teni la penikon. La metalo povas ligi la tenilon al la brosaj fibroj, kaj tenas la fibrojn en loko. La funkcio de la fibroj estas sorbi substancon kiel farbo kaj ŝirmi ĝin sur la kanvaso.

La fibroj estas faritaj el malsamaj materialoj, kaj ilia elekto estas farita laŭ iliaj strukturoj, ecoj kaj funkcio. Plej multaj fibroj hodiaŭ estas sintezaj, sed profesiaj penikoj enhavas fibrojn el ĉevalvostaj haroj, sciurfeloj, kolonokovulpoj.

Laŭ Francisko Azorín peniko estas Ilo konsistanta el aro da haroj kunligitaj ĉe la ekstremo de bastoneto, uzata de pentristoj por ŝmiri farbojn.[1] Li indikas etimologion el la la latina penicillus, el penis (vosto).[2]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]
  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 161.
  2. Azorín, samloke.