Pentti
Aspekto
Pentti estas finna vira nomo, formo de la latina nomo Benedictus, do Benedikto. La populareco de la nomo Pentti komencis en Finnlando rapide kreski proksimume samtempe kiam Finnlando sendependiĝis. En 1930-aj jaroj ĝi estis en Finnlando la plej populara vira unua antaŭnomo. En 1924–1953 ĝin ricevis en ĉiu jaro pli ol 1000 infanoj en Finnlando.
Konataj portantoj
- Pentti Arajärvi (n. 1948), finna verkisto de nefikcio, edzo de prezidanto Tarja Halonen
- Pentti Haanpää (1905–1955), finna verkisto
- Pentti Holappa (1927–2017), finna verkisto kaj poeto
- Pentti Karvonen (n. 1931), finna kuristo
- Pentti Linkola (1932–2020), finna medikonservadisto, eseisto, disidento kaj ornitologo
- Pentti Rasinkangas, muzikisto
- Pentti Saarikoski (1937–1983), finna poeto, verkisto kaj tradukisto
- Pentti Saaritsa (n. 1941), finna poeto kaj tradukisto
- Pentti Siimes (1929–2016), finna aktoro
- Pentti Väänänen (1945–2020), finna politikisto.