Saltu al enhavo

Personal Computer Games

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Personal Computer Games
revuo

Lando  Britio
Urbo Londono
Establodato 1983
Ĉesigita publikado 1985

vdr

Personal Computer GamesPCG estis multformata brita komputila kaj videoluda magazino de la fruaj kaj mezaj 1980-aj jaroj publikigita de VNU.

Personal Computer Games estis lanĉita en julio 1983.[1] La magazino estis parto de VNU kaj havis sian ĉefsidejon en Londono.[2] La dua numero estis publikigita la 28-an de oktobro 1983[3], kaj la magazino fariĝis ĉiumonata ekde februaro 1984.[4]

Tiutempe la pritraktado de komputiloj fare de la magazino ĉefe konsistis el la ZX Spectrum, C64 kaj BBC Micro, kvankam la publikaĵo ankaŭ temis pri novaĵoj rilate al 8-bitaj Atari-komputiloj, Acorn Electron, VIC-20 kaj la freŝdate aperinta Amstrad CPC.

La numero de februaro 1985 estis la lasta de la magazino.[2] Chris Anderson kaj Bob Wade poste lanĉis la magazinon Zzap!64, ekskluzive dediĉitan al la Commodore 64.[5]

Unu el la sekcioj de la magazino estis la tiel nomata « Screen Test », kie la nove aperintaj ludoj estis recenzitaj. La PCG-teamo, kiu esprimis siajn opiniojn pri la ludrecenzoj, konsistis el la stabo de la magazino sed ankaŭ kontribuantaj legantoj. La recenzo estis aranĝita kun klarigo de la luda mekaniko, kaj estis donitaj la opinioj de tri malsamaj recenzantoj en apartaj blokoj ĉe la fino. PCG taksis la kvaliton de la ludo el 10 poentoj. Apartaj poentoj rilatis al grafiko, sono, originaleco kaj vivdaŭro.

Aldonaj diskoj

[redakti | redakti fonton]

En februaro 1984, PCG donacis kovrilan diskon enhavantan videoludajn datumojn, kiuj estis transigeblaj al kasedoj. Ĉi tiuj inkluzivis senpagajn programojn por la komputiloj VIC-20, ZX Spectrum, BBC Micro kaj Dragon 32/64.[6]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. "Slays Inferiors – Personal Computer Games advert". Personal Computer News. VNU. 27 July 1983. p. 68. Retrieved 8 December 2021.
  2. 2,0 2,1 "List of all general computer magazines", BBC Micro. Kontrolita 27 December 2016. Arkivigite je 2012-04-05 per la retarkivo Wayback Machine
  3. "Coming Soon – Personal Computer Games advert". Personal Computer News. No. 83. VNU. 9 Nov 1983. p. 83. Retrieved 8 December 2021.
  4. "First The Good News – Then The Good News". Personal Computer Games. No. 1. VNU. February 1984. p. 1. Retrieved 8 December 2021.
  5. out-of-print archive • Retro Future. Out of print archive. Alirita 20 December 2016.
  6. Personal Computer Games issue 03. World of Spectrum. Alirita 20 December 2016.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]