Saltu al enhavo

Petrus Apianus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Petro Apiano)
Petro Apiano
(1495-1552)
Germana matematikisto, astronomo geografo kaj kartografo.
Germana matematikisto, astronomo
geografo kaj kartografo.
Persona informo
Petrus Apianus
Peter Apian
Naskonomo Peter Bienewitz
Naskiĝo 16-a de aprilo 1495
en Leisnig,  Germanio
Morto 21-a de aprilo 1552
en Ingolstadt,  Germanio
Lingvoj latinagermana vd
Ŝtataneco Elektoprinclando Saksio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Vieno
Universitato de Lepsiko
Universitato de Ingolstadt
Familio
Dinastio Q618574 vd
Gefratoj Georg Apian (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Philipp Apian (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo matematikisto
eldonisto
geografo
presisto
cosmographer (en) Traduki
kartografo
universitata instruisto
astronomo
redaktisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Matematiko, geometrio, trigonometrio, kosmologio, astronomio, steloobservatorio, kartografio, geografio kaj eldonado Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Ingolstadt vd
Verkado
Verkoj Cosmographicus liber ❦
Astronomicum Caesareum ❦
Q3391461 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Peter Bienewitz (1495-1552) estis germana humanisto, filologo, matematikisto, astronomo, geografo kaj kartografo. Li estis nomumita matematikisto de Karlo la 5-a (1500-1558) al kiu li dediĉis unu el siaj verkoj plej famaj, nome, "Astronomicum Caesareum"[1]. Li komencis studi la latinan en la Lernejo de Rochlitz kaj baldaŭ sin donis al la studo pri matematiko. Inter 1516 kaj 1519 li studis en la Universitato de Lepsiko, kie li latinigis sian nomon, kaj ekde tiam li adoptis la nomon Petrus Apianus por kiu li estos konata.

En 1519, li enmatrikuliĝis en la Universitato de Vieno[2], unu el la universitataj centroj, kiuj tiam ĝuis plej grandan famon en la studoj pri matematiko, tiamaniere ke li pliampleksigis siajn studojn al astronomio kaj kosmografio. En 1521, la pesto lin devigis forlasi la urbon, kaj li transloĝigas unue al Ratisbono kaj pli malfrue al Landshut[3], kie, en 1524, li publikigis la verkon kiu donis al li pli da famo, nome, "Liber cosmographicus", kaj ankaŭ konata kiel "Kosmografio de Petro Apiano". Ĝi estis plurfoje presita kaj tradukita en 14 idiomojn antaŭ la fino de tiu jarcento. Tie li ankaŭ edziĝis al filino de urba konsilisto, Katharina Mosner, kun kiu li havis14 infanojn. En 1527 li estis nomumita profesoro pri matematiko en la Universitato de Ingolstadt, kie li ankaŭ sin dediĉis al la taskoj kiel presisto. Hans Holbein la Juna (1497-1543) dediĉis ekzempleron de unu el liaj verkoj en lia renoma pentraĵo: La Ambasadoroj. Karlo la 5-a donis al li imperian privilegion, kaj, en 1544, ebligis al li la uzon de blazono[4].

Selektita verkaro

[redakti | redakti fonton]
Folium populi, 1533
La uso de la abako en la komerco, 1544
Omaĝo de Hans Holbein la Juna al Petro Apiano en sia verko: La Ambasadoroj.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]