Pintaj 100 Britaj filmoj
Aspekto
En 1999, la British Film Institute sondis mil gravulojn el la etoso de la britaj kino kaj televido por produkti liston de la plej grandaj britaj filmoj de la 20-a jarcento. Oni petis al la voĉdonantoj elekti ĝis 100 filmoj kiuj estu "kulture britaj".[1]
Informoj
[redakti | redakti fonton]- La 1960-aj jaroj estas pintaj en la listo kun 26 elektitaj filmoj en tiu jardeko.
- La plej reprezentitaj jaroj, kun po kvar filmoj, estas 1949, 1963, kaj 1996.
- La plej frua filmo elektita estis The 39 Steps (1935), kaj nur aliaj du filmoj de la 1930-aj jaroj eniris en la liston.
- David Lean estas la plej multe reprezentita reĝisoro en la listo, kun sep filmoj, tri inter la kvin pintaj kaj The Bridge on the River Kwai en la dekunua rango.
- Michael Powell sekvas kun kvin elektitaj filmoj, kunreĝisorante kvar el ili kun Emeric Pressburger kiel parto de la kinfara partnereco Powell and Pressburger ("The Archers").
- Ankaŭ John Schlesinger reĝisoris kvar.
- Alexander Mackendrick kaj Tony Richardson reĝisoris po tri filmojn.
- La studioj Ealing produktis sep filmojn de la listo, ĉiuj inter 1949 kaj 1955.
- Alec Guinness estas la plej multe reprezentita aktoro, kun naŭ filmoj- el kiuj ses en ĉefroloj kaj tri en duarangaj roloj.
- Julie Christie estas la plej multe reprezentita aktorino, kun ses filmoj en la listo.
La 10 pintaj
[redakti | redakti fonton]Rango | Titolo | Jaro | Reĝisoro |
---|---|---|---|
1 | The Third Man | 1949 | Carol Reed |
2 | Brief Encounter | 1945 | David Lean |
3 | Lawrence of Arabia | 1962 | David Lean |
4 | The 39 Steps | 1935 | Alfred Hitchcock |
5 | Great Expectations | 1946 | David Lean |
6 | Kind Hearts and Coronets | 1949 | Robert Hamer |
7 | Kes | 1969 | Ken Loach |
8 | Don't Look Now | 1973 | Nicolas Roeg |
9 | The Red Shoes | 1948 | Powell and Pressburger |
10 | Trainspotting | 1996 | Danny Boyle |
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ BBC. 23a de Septembro 1999. Entertainment: Best 100 British films – full list. Alirita la 30an de Januaro 2014.