The Third Man
La Tria Viro | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | The Third Man |
Produktadlando | Britio |
Originala lingvo | angla lingvo |
Kina aperdato | 3-a de septembro 1949 |
Daŭro | 104 minutoj |
Ĝenro | filmo nigra |
Kameraado | Robert Krasker |
Reĝisoro(j) | Carol Reed |
Produktisto(j) | Alexander Korda David O. Selznick |
Scenaro | Graham Greene |
Filmita en | Britio Aŭstrio |
Loko de rakonto | Vieno • okupacio de Aŭstrio post la Dua Mondmilito |
Muziko de | Anton Karas |
Ĉefrolantoj | Orson Welles Joseph Cotten Alida Valli Trevor Howard Wilfrid Hyde-White Bernard Lee |
Produktinta firmao | London Film Productions |
Distribuo | British Lion Films |
Honorigoj | BAFTA Award for Best British Film • Akademia Premio por la Plej Bona Kinematografio, Nigrablanka • Cannes Film Festival Grand Prix |
IMDb | |
The Third Man (anglalingve por "La Tria Viro") estas 1949-a brita nigra filmo direktita de Carol Reed. La scenaro estis verkita de la romanisto Graham Greene, kiu ankaŭ verkis romaneton kun la sama nomo post la filmo en 1950. Ĝi estis produktita en la Studioj Shepperton.
Ĝi estis la unua plej alte rangita filmo inter la Pintaj 100 Britaj filmoj.[1]
Priskribo
[redakti | redakti fonton]La rakonto okazas en Vieno, ĵus post la Dua Mondmilito, kiam ĝi estis dividita inter Britio, Francio, Usono kaj Sovetio. La ĉefa rolulo estas verkisto de vaker-romanoj, kiu serĉas malnovan amikon. Kiam la amiko estas murdita, mistero disvolviĝas. Ne kutima scenarloko estis la Viena Kanalizado, kaj en la Esperanto-parko de Vieno ekzistas la ebleco viziti la kanalan reton kadre de „3-a Vira Ekskurso“.
Aperas en la filmo aktoroj Joseph Cotten, Alida Valli, Orson Welles, Trevor Howard, Wilfrid Hyde-White, Bernard Lee kaj aliaj.
The Third Man gajnis la Oran Palmon de la Festivalo de Cannes. Ĝi gajnis la BAFTA-Premion por la plej bona filmo en 1951. Ĝi estis elektita de la Brita Film-Instituto kiel la plej bona filmo de ĉiam en 1994.
Filmmuziko
[redakti | redakti fonton]La muziko por la filmo estis komponita de Anton Karas. Ĝi fariĝis legenda, kaj la centra temo (Harry-Lime-temo laŭ la ĉefa rolo) eble estas la mondvaste plej konata peco de citro-muziko.
3-a Vira Ekskurso
[redakti | redakti fonton]-
Bonvenŝildo en la Esperanto-parko Vieno
-
"3-a Vira Ekskurso" en Esperanto-parko Vieno
-
Malsupreneniro en la Vienan Kanalizadon
-
Sidlokoj kaj unu kanaltubo ĉe "3-a Vira Ekskurso"
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ BBC. 23a de Septembro 1999. Entertainment: Best 100 British films – full list. Alirita la 30an de Januaro 2014.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- The Third Man Arkivigite je 2007-12-09 per la retarkivo Wayback Machine ĉe Google Video
- The Third Man ĉe imdb.com
- Filmmuziko - Harry-Lime-temo, interrete aŭdebla