Piuro
Piuro | |
![]() | |
komunumo de Italio ![]() | |
---|---|
Ŝtato | ![]() |
Regiono | ![]() |
Provinco | SO Sondrio |
Geografia situo | 46° 20′ N, 9° 25′ O (mapo)46.3333333333339.4166666666667Koordinatoj: 46° 20′ N, 9° 25′ O (mapo) |
Alto super marnivelo | 382 m [+] |
Areo | 85 km² |
Loĝantaro | 1905 (2023) |
Loĝdenso | 23 loĝantoj/km² |
Najbaraj komunumoj | Campodolcino, Chiavenna, Madesimo, Novate Mezzola, Prata Camportaccio, San Giacomo Filippo, Villa di Chiavenna, Avers (Kantono Grizono, Svislando) kaj Ferrera (Kantono Grizono, Svislando) |
Patrono | Ĉielenpreno de Maria |
Festa tago | 15-a de aŭgusto |
Nomo de loĝantoj | piuresi |
Poŝtkodo | 23020 |
Imposta kodo | G718 |
Kodo laŭ ISTAT | 014050 |
Telefona prefikso | 0343 |
Estro | |
Retpaĝo | Oficiala retejo |
Piuro estas komunumo de Italio. Ĝi situas en la regiono Lombardio kaj la provinco Sondrio. Fine de 2023 en la komunumo vivis 1 905 loĝantoj. Najbaraj komunumoj estas Campodolcino, Chiavenna, Madesimo, Novate Mezzola, Prata Camportaccio, San Giacomo Filippo, Villa di Chiavenna, Avers (Kantono Grizono, Svislando) kaj Ferrera (Kantono Grizono, Svislando).
Geografio
[redakti | redakti fonton]Piru estas unu el la malmultaj italaj komunumoj, kies teritorio situas ambaŭflanke de la eŭropa akvodislimo inter Mediteraneo kaj Norda Maro.
La komunumo situas en la Valo de Bergaglio kaj konsistas el multnombraj malgrandaj vilaĝetoj. La kernvilaĝo situas ĉe la alfluo de rivero Valle Drana al Mera.
En nordo de Piuro situas norde de la eŭropa akvodislimo la baraĵlago Lago de Lei, kiun nutras kaj el kiu elfluas la Rejno de Lei, unu el la fontriveroj de Malantaŭa Rejno, kies fonto estas la Glaĉero de Lei sub la monto Cima da Lei. La baraĵo apartenas al Svislando kaj la teritorio ĉirkaŭ ĝi estis en la jaro 1962 koncedita de Italio al la sivsa komunumo Innerferrera, hodiaŭ Ferrera.
Historio
[redakti | redakti fonton]La 4-an de septembro 1618 (laŭ la julia kalendaro la 25-an de aŭgusto) okazis en Piuro giganta montofalo, kiu postulis laŭdire 900 viktimojn. En tiu epoko Piuro estis sub regado de Grizono.