Saltu al enhavo

Pli-ol-homeco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Homoj interagantaj kun floroj

Pli ol homa estas esprimo uzata en homaj kaj sociaj sciencoj por aserti la rolon de nehomaj bestoj, aliaj organismoj, kaj aĵoj en fakoj, kiuj antaŭe rigardis la homon kiel sian precipan esplorobjekton. Pli-ol-homaj esploroj elstarigas la celojn kaj kapablojn de nehomaj estaĵoj kaj kritikas homcentrismon. Ili evoluis en la komenco de la 21-a jarcento surbaze de posthomismo kaj la besta turno en sociaj sciencoj.

La esprimo pli ol homa estas ofte uzata sed diverse difinata. Laŭ kelkaj geografoj, pli-ol-homaj esploroj agnoskas "ke la mondo, en kiu ni loĝas, superas homan regadon kaj prezentadon."[1] Rilatoj inter homaj kaj nehomaj estaĵoj ofte estas emfazataj: "La termino pli-ol-homa proponas vitalajn kaj materiajn konektojn inter homoj kaj nehomoj. . . . Ĝi tiel helpas la malmuntadon de rigidaj dividoj inter kulturo kaj naturo kaj la remalkovrado de iliaj komunikaj vaskuloj."[2] Pli-ol-homeco foje estas vidata kiel alternativa nomo[3] aŭ aspekto de posthomismo - ekzemple, María Puig de la Bellacasa konsideras la terminon "pli ol homa" kiel unu el pluraj "manieroj nomi posthomajn koncernatarojn".[4] Jamie Lorimer kaj Timothy Hodgetts distingas inter sencoj de "posthoma", kiuj estas praktike sinonimoj de "pli-ol-homa", kaj aliaj, laŭ kiuj la mondo transiras de antaŭa epoko, en kiu la koncepto "homo" estis relative senproblema, en novan "posthoman" epokon. Kontraŭe al ĉi-lastaj uzoj de "posthoma", la etikedo "pli ol homa" insistas ke la realo neniam konformis al homcentrismaj ideoj.[5]

Veturantaj ŝipoj, rigardeblaj laŭ pli-ol-homa perspektivo kiel artefaktoj kiuj aktive rolas en la socio

Thom van Dooren, Eben Kirksey, kaj Ursula Münster rigardas "pli-ol-homan geografion" kiel unu aliron ene de pli vasta koncepto de "plurspeciaj studoj";[6] kontraŭe, Jenny Isaacs kaj Ariel Otruba argumentas ke pli-ol-homaj aliroj estas apartaj kaj pli radikalaj ol plurspeciaj studoj, ĉar ili malagnoskas taksonomiajn klasifikojn kiel "specio", inkludas senvivajn aĵojn, kaj havas pli da historia rilato kun defioj al malsimetrio inter homoj kaj aliaj estaĵoj. Alternative, "pli ol homa" povas esti uzata por priskribi estaĵojn, dum "plurspecia" estas uzata por esploroj pri la rilatoj de pli-ol-homaj estaĵoj.[7] En juro, César Rodríguez-Garavito uzas "pli-ol-homaj rajtoj" kiel alternativon al rajtoj de la naturo, kiu pli klare rezistas la duecon naturo-kulturo.

Kutime, la uzantoj de la esprimo "pli ol homa" intencas ĝin kiel agnoskon aŭ alvokon por egaleca interrilatado inter homoj kaj aliaj materiaj estaĵoj, kiujn la okcidenta tradicio klasifikas kiel naturon. Ili intence ekskludas diojn kaj aliajn supernaturajn, superhomajn estaĵojn. Mayanthi Fernando vokas por paroli serioze pri supozataj dioj kiel "pli-ol-naturaj" estaĵoj, analoge al pli-ol-homaj.[8] Aliaj pli-ol-homaj esploroj pri religio konservas la egalisman kaj materian fokuson, konceptante religiajn ritojn kiel manieron laŭ kiuj teraj estaĵoj rilatas unu kun la alia.[9]

Esploristoj pri pli-ol-homeco plejparte ne apogas la movadon por bestaj rajtoj, sed ankaŭ apogantoj de bestaj rajtoj ofte uzas la esprimon.[10] Steffen Hirth kaj Anna Wienhues favore komentas, ke la termino videbligas la estaĵojn ekskludatajn for de esplorado pro "metodologia speciismo".[11] Tamen, bestrajtistoj konsideras, ke legitimoj de ekspluatado al aliaj bestoj estas misuzoj de la esprimo "pli ol homa". Ili efektive elstarigas ne la "pli ol homajn" bestojn, sed homajn subjektecojn rilate al ili, dum solidara atento al la bestoj mem postulas veganismon.[12]

Praktikoj

[redakti | redakti fonton]

Pli-ol-homa geografio povas uzi kutimajn esplormetodojn, kiel intervjuojn kaj enketadon en dokumentaj registroj, aŭ nove elpensitajn por la celo: oni direktas la atenton laŭ la montroj de alispeciaj vivaĵoj, eksperimente elprovas metodojn dum la esploro anstataŭ anta­ŭfiksi ilin, aŭ traktas la esplorobjekton kiel kunaŭtoron.[13] Adriana Ressiore Campodonio evoluigas ĝeneralan etikon de "pli-ol-homa prizorgo".[14] En publika sano pli-ol-homaj teorioj ne estas aplikitaj en praktiko, sed povus pluevoluigi la kadron Unu Sano por ke ĝi esploru la interdependecojn de homoj kun aliaj estaĵoj kaj agnosku, ke multaj aspektoj de publika sano ne estas regeblaj de homoj.[15] Oni argumentas, ke pli-ol-homaj aliroj legitimas homan interagadon kun diversaj senvivaj rimedoj, interalie dependigaj drogoj kaj terapiaj babilrobotoj.[16] Ili asociiĝis kun perspektivo pri besthelpata terapio kiu ne principe kontraŭas ĝin, sed kritikas, ke ĝiaj aktualaj formoj tendencas prezenti terapiajn bestojn kiel ilojn por homa celo. Inter la ecoj, kiuj igas terapian interagon pli akceptebla laŭ pli-ol-homa perspektivo, estas: ke la kliento konas la individuan karakteron de la besto kaj modifas sian konduton laŭ ĝi; ke la besto ĉiam povas foriri de la interago, do ekzemple ne estas rajdata de la kliento; kaj ke la organizantoj pretas prioritati la bonfarton de la besto super la preferoj de klientoj.[17]

Bronza medaliono kun bildo de batalo inter gladiatoro kaj apro, pli-ol-homa interago analizita de Sarah Whatmore

Sophie Chao atribuas la originon de la esprimo "pli ol homa" (en la angla more than humanmore-than-human) al la sciencfikcia romano Pli ol homa de Theodore Sturgeon (1953).[18] Ĝi unue estis aplikita al rilatoj inter homaj kaj aliaj estaĵoj de la ekologia filozofo David Abram en 1996,[19] kaj ĝi estis popularigita inter fakuloj de la geografo Sarah Whatmore ekde sia verko Hibridaj geografioj, eldonita en 2002.[20] Ĝi apartenas al la koncepta kadro starigita de posthomismo kaj la besta turno en sociaj sciencoj.[21]

Whatmore komencis de la konstato ke la homoj ne estas la solaj intencaj agantoj en la mondo. Ŝi kritikis ankaŭ la monopolon de sciado fare de la homo kaj la distingon inter naturo kaj kulturo.[22]. Pli-ol-homa geografio agnoskis la agantecon de ĉiuj bestoj laŭ la difino de Vinciane Despret[23]. Tial ĝi rigardas ilin kiel sociajn agantojn, kiuj apartenas al la fakoj de socia scienco.[23]

Alia apliko kiun Whatmore faris de pli-ol-homa geografio estis en projekto de esploro kaj agado pri inunda risko. Ŝi pridemandis la rilaton inter demokratio kaj scienco kaj laikaj kaj fakulaj scioj, kaj eksperimentis pri novaj metodoj taksi la riskon de inundo pere de malgrandaskalaj kompetentogrupoj[24].

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Dowling, Robyn, k. al. 2017. "Qualitative methods II: ‘More-than-human’ methodologies and/in praxis". Progress in Human Geography 41(6). [1]
  2. Entre-Ríos. "Ensamblajes más-que-humanos". [2]
  3. Taylor, Affrica, k. al. 2012. "Children's Relations to the More-than-Human World." Contemporary Issues in Early Childhood 13(2): 81. [3]
  4. Puig de la Bellacasa, María. 2017. Matters of Care: Speculative Ethics in More than Human Worlds. Minneapolis: University of Minnesota Press. 1.
  5. Lorimer, Jamie, kaj Hodgetts, Timothy. 2024. More-than-Human. London: Routledge.
  6. van Dooren, Thom, k. al. 2016. "Multispecies Studies: Cultivating Arts of Attentiveness". Environmental Humanities 8(1): 1-23. [4]
  7. Visnic, Olivia, k. al. 2024. "Shifting more‐than‐human relationships amidst social–ecological disturbance". People and Nature 6(5) [5]
  8. Fernando, Mayanthi. 2022. "Uncanny Ecologies: More-than-Natural, More-than-Human, More-than-Secular". Comparative Studies of South Asia, Africa and the Middle East 42(3): 568–583. [6]
  9. Chamel, Jean, kaj Dansac, Yael. 2022. "Relating with More-than-Humans: Interbeing Rituality and Spiritual Practices in a Living World—An Introduction". En Chamel, J., Dansac, Y. (red.), Relating with More-than-Humans. Palgrave Macmillan. [7]
  10. ekzemple Gruen, Lori. 2009. "Attending to Nature: Empathetic Engagement with the More than Human World". Ethics & the Environment 14(2). [8]
  11. Hirth, Steffen, kaj Wienhues, Anna. 2017. "Overcoming ‘speciesism’: how to include other living beings". [9]
  12. Pedersen, Helena. 2019. "The Contested Space of Animals in Education: A Response to the 'Animal Turn' in Education for Sustainable Development". Education Sciences 9. [10]
  13. Dowling, Robyn, k. al. 2017. "Qualitative methods II: ‘More-than-human’ methodologies and/in praxis". Progress in Human Geography 41(6). [11]
  14. Ressiore Campodonio, Adriana. "What is more-than-human care? And what can it do?" [12]
  15. Kehr, Janina. 2020. "For a More-than-Human Public Health". BioSocieties 15, 650–663.
  16. Barnett, Anthony, k. al. 2020. "Enacting ‘more-than-human’ care: Clients’ and counsellors’ views on the multiple affordances of chatbots in alcohol and other drug counselling". International Journal on Drug Policy 94. [13]
  17. Clancy, Cara, k. al. 2024. "Learning With Donkeys – A 'More-Than-Human' Approach to Animal-Assisted Activities". Society & Animals 32(4): 341-361. [14]
  18. Price, Catherine, kaj Chao, Sophie. 2023. "Multispecies, More-Than-Human, Non-Human, Other-Than-Human: Reimagining idioms of animacy in an age of planetary unmaking". Exchanges 10(2): 180.
  19. Abram, David. 1996. The Spell of the Sensuous: Perception and Language in a More-than-Human World. Vintage Books / Random House.
  20. Whatmore, Sarah. 2002. Hybrid Geographies: Natures, Cultures, Spaces. London: Routledge.
  21. Clancy, Cara, k. al. 2024. "Learning With Donkeys – A 'More-Than-Human' Approach to Animal-Assisted Activities". Society & Animals 32(4): 343. [15]
  22. (2021) “Les hybrides, la géographie de la nature et de l’environnement”, Annales de géographie (737), p. 58–85. 
  23. 23,0 23,1 Estebanez, Jean. (2017) Qu'est-ce que la géographie humanimale?.
  24. (2021-01-01) “London's ‘Super Sewer’: A Case Study for the Interdisciplinary Possibilities of Anthropologists and Economists Investigating Infrastructure Together”, Infrastructure, Morality, Food and Clothing, and New Developments in Latin America. Emerald Publishing Limited. doi:10.1108/s0190-128120210000041001. ISBN 978-1-80117-434-3.