„ Szilágyi celis doni fidelan bildon de la hungara poezio. La rezulto de tiu tre malfacila laboro ne estas plene kontentiga; tamen ne mankis talento aŭ kono de nia lingvo kaj de ĝia versarto. Sed pli kaj pli vidiĝas ke krom tre maloftaj esceptoj estas klopodo vana, preskaŭ neebla traduki nacian poezion en Esperanto. Redoni la sencon de l' originalo, imiti ĝian ritmon, kaj samtempe obei la rigidajn regulojn de nia versfarado estas ia kvadratigo de l' cirklo. Samajn barojn oni ja renkontas tradukante poemojn de unu nacia lingvo al alia; poezio estas tro parenca al muziko, tro dependas de vortsonoj por elporti tian kripligon. Estus pli bone por konigi la temojn de fremda poezio, nur libere kaj proze redoni ĝian sencon. Oni decide devas rezigni pri ritmo, rimo, muziko. ”
„ Belega kolekto de 70 poezioj el la hungara beletristika ĝardeno. La libro donas plej bonan ideon pri la hungara poetaro. La tradukinto montras grandan talenton: lia laboro estas flua kaj agrable impresas la leganton. Kun la eldonantoj ni diras: Se vi deziras indan memoraĵon el Hungarujo, nepre aĉetu tiun ĉi libron. ”