Polukso (luno)
Aspekto
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Polukso. |
Polukso | |
Natura satelito de Saturno (XXXIV) | |
astronomia simbolo
| |
satelito de Saturno • regula satelito | |
---|---|
Oficiala nomo | Saturno XXXIV[1] |
Aliaj nomoj | S/2004 S 5 vd |
Astronomia simbolo | vd |
Nomita laŭ | Polideŭko vd |
Malkovro | |
Malkovrinto | Carolyn Porco[1] |
Dato de malkovro | 24-a de oktobro 2004[1] |
Loko de malkovro | Usono[1] |
Unua superflugo | Misio Cassini-Huygens (21-a de oktobro 2004) |
Orbitaj ecoj | |
Granda duonakso | 377 390 km |
Discentreco | 0,00182 |
Klinangulo | 0,1705° (rilate al la ekvatoro de Saturno) |
Periodo | 2,737 tagoj |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | ĉirkaŭ 3,5 km |
Maso - Denso - Surfaca falakcelo - Liberiga rapido |
? ? ? ? |
Rotacia periodo | ? |
Aksa kliniteco | ? |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Surfaca premo | 0 |
Surfaca temperaturo | ? |
Albedo | ? |
Observaj ecoj | |
Videbla magnitudo | ? |
Polukso (aŭ Polideŭko) estas unu el la naturaj satelitoj de Saturno. Ĝi estis trovita la 24-an de oktobro 2004 sur bildoj fotitaj de la kosmosondilo Cassini la 21-an de oktobro 2004.
Ĝi sekvas la saman orbiton kiel Diono kaj situas ĉe la punkto de Lagrange L5 de la sistemo Saturno - Diono. Ĝi fakte ne restas en ĉi tiu punkto, sed "orbitas" ĉirkaŭ ĝi kun periodo de 790,931 tagoj; ĝia angula distanco kun Diono varias inter 39° kaj 92°.
En la alia punkto de Lagrange, L4, situas la luno Heleno.
La nomo "Polukso" (aŭ Polideŭko) estis aprobita de la Internacia Astronomia Unio[2] la 21-an de januaro 2005. Ĝi estas tiu de unu el la du mitologiaj fratoj Kastoro kaj Polukso[3].
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- angle Kelkaj donitaĵoj pri Polukso Arkivigite je 2010-05-31 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Pri Saturno kaj ties lunoj Arkivigite je 2013-02-18 per la retarkivo Wayback Machine
- france La luno Polideŭko
- germane Diono, Heleno kaj Polukso
|