Saltu al enhavo

Portalo:Homoj/Homoj po semajno/25

El Vikipedio, la libera enciklopedio
H. P. Lovecraft
H. P. Lovecraft

Howard Phillips LOVECRAFT [luvkraft] (20-a de aŭgusto, 189015-a de marto, 1937) estis usona aŭtoro de fantazia kaj horora fikcio, ofte kun sciencfikcia etoso. La legantaro de Lovecraft estis iom malgranda dum lia vivo, sed liaj verkoj iĝis tre gravaj kaj influaj inter verkistoj kaj legantoj de hororfikcio.

Li admiris Edgar Allan Poe, kies verkoj influis la stilon de la unuaj rakontoj de Lovecraft. Tiam la fikcio de Lord Dunsany puŝis Lovecraft en novan direkton fantazian, kun pluraj rakontoj en "Sonĝlandoj". Arthur Machen, kiu skribis pri praa malbono, finfine inspiris Lovecraft ekde 1923, kaj Lovecraft ekverkis rakontojn, kiuj apartenas al tio, kion oni nun nomas la "Cthulhu Mythos" (Kthulhu-mitaro), kiu temas pri panteono de stranga pradioj.