Saltu al enhavo

Portalo:Homoj/Homoj po tago/26

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Francisco Oller
Francisco Oller

Francisco Manuel Oller Cestero (naskiĝinta 17-an de junio, 1833 - mortinta 17-an de majo, 1917) estis Puerto-Rika artisto. Oller estas konsiderata esti la sola Latin-Amerika pentristo roli en la evoluado de Impresionismo.

Oller naskiĝis en Bayamón, Puerto-Riko, la tria de kvar infanoj de Cayetano Juan Oller y Fromesta kaj María del Carmen Cestero Dávila. En la dek-unua vivjaro, li ekstudis arton sub Juan Cleto Noa, pentristo kiu estris artan akademion en San Juan, Puerto-Riko. Ĉi tie, Oller demonstris enorman talenton kaj en 1848 estis ofertita okazon daŭri siajn studojn en Romo per Generalo Juan Prim, Gubernatoro de Puerto-Riko; la oferto ne estis akceptita ĉar sia patrio pensis, ke li estis tro juna.