Saltu al enhavo

Portalo:Homoj/Homoj po tago/27

El Vikipedio, la libera enciklopedio

INOUE Kikuko (井上 喜久子) estas populara voĉaktorino kaj kantistino naskita la 25-an de septembro 1964 (kvankam ŝi kutimas deklari "mi aĝas 17") en Jokosuka, Kanagaŭa, Japanio. Interalie, ŝi famiĝis en la kantantaj grupoj DoCo kaj Goddess Family Club. Ŝi edziniĝis kaj naskis filinon.

Inoue ofte envociĝas dignaj, deteniĝemaj, belaj, afablaj, mastrumemaj, maturaj personecoj. Exemple Belldandy, estas diino distingiĝanta per afabla, kompata kaj mastruma emo. Kasumi Tendo estas unuenaskita fratino kiu ekprirespondis hejmajn devigojn post la morto de sia patrino, kaj kiu ekvilibrigas la familian etoson rilate al la aliaj streĉaj kaj viglaj membroj. Notinde, Kasumi kaj Belldandy tre similas unu la aliajn ĉar ambaŭ plenumas mastrumadon en hejmo kies etoso minacas fulmotondri ĉiumomente. Ŝi ankaŭ rolis Rune Venus, princo kaj kapulo de sia propra lando.