Preĝejo Ĉieliro de Maria kaj Sankta Jozefo (Székesfehérvár)
Paroĥa preĝejo Ĉieliro de Maria kaj Sankta Jozefo | |
---|---|
Paroĥa preĝejo Ĉieliro de Maria kaj Sankta Jozefo en Székesfehérvár
| |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Székesfehérvár |
Geografia situo | 47° 11′ 30″ N, 18° 24′ 45″ O (mapo)47.1916666718.4125Koordinatoj: 47° 11′ 30″ N, 18° 24′ 45″ O (mapo) |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Fejér |
diocezo | Székesfehérvár |
Statuso | paroĥa preĝejo |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | baroko |
Konstruado | |
Specifo | |
Alto | 61 m (turo) |
Konstrumaterialo | masonita |
Ligiloj | |
Karmelana Preĝejo Ĉieliro de Maria kaj Sankta Jozefo aŭ pli simple seminaria preĝejo estas romkatolika historia monumento en Hungario, en urbocentro de Székesfehérvár.
Historio
[redakti | redakti fonton]La karmelanoj konstruis la preĝejon inter 1731 kaj 1769. En 1783 la karmelanoj estis forigitaj, poste la diocezo uzis la preĝejon. En 1800 tertremo faris difektojn. Ekde la sekva jaro la seminario estis la posedanto, sed ekde 1951 denove dioceza posedaĵo. La konstruaĵo estis renovigita en 1903 kaj 1955.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La preĝejo situas laŭ trotuaroj de placo kaj 2 stratoj kune kun la monaĥejo. La fasado estas simetria, meze la turo altiĝas. Ekstere estas videbla skulptaĵo pri Ludoviko la 1-a (Hungario), kiu estis iama bonfaranto de la karmelanoj. Interne la freskoj estis pentritaj de Franz Anton Maulbertsch en 1768.
Monaĥejo
[redakti | redakti fonton]La monaĥejo estis konstruita same en 1732. Ankaŭ ĉi tie pentradis Maulbertsch. En la sekvaj jarcentoj ĝi estis plialtigitaj plurfoje. Nun ĝi estas parte du-, parte trietaĝa. En 1801 ĝi iĝis seminario, tio estis la unua altlernejo de la urbo. Nuntempe maljunaj pastroj loĝas interne.
Kermeso okazis la 16-an de julio.
-
Interno de la preĝejo
-
Ĉefaltaro
-
Predikejo
-
Skulptaĵo pri Ludoviko la 1-a (Hungario)
-
La skulptaĵo pli proksime
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungare kun fotoj
- hungare kun fotoj Arkivigite je 2015-11-19 per la retarkivo Wayback Machine
- [1]
- [2]