Preĝejo Koro de Jesuo (Józsefváros)
Paroĥa preĝejo Koro de Jesuo | ||
---|---|---|
Preĝejo Koro de Jesuo en Józsefváros
| ||
jezuita kirko | ||
Loko | ||
Ŝtato | Hungario | |
Municipo | Budapeŝto, distrikto Józsefváros | |
Geografia situo | 47° 29′ 26″ N, 19° 4′ 6″ O (mapo)47.49056219.068452Koordinatoj: 47° 29′ 26″ N, 19° 4′ 6″ O (mapo) | |
Bazaj informoj | ||
Religio | kristanismo | |
Rito | romkatolika eklezio | |
provinco | Pest (departemento) | |
diocezo | Esztergom-Budapeŝto | |
Dato de konsekro | 1891 | |
Statuso | paroĥa preĝejo | |
Arkitektura priskribo | ||
Arkitektoj | József Kauser | |
Konstrustilo | novromaniko, novgotiko | |
Konstruado | 1888–1909 | |
Specifo | ||
Enhaveco | 240 sidlokoj | |
Konstrumaterialo | masonita el ruĝaj brikoj | |
Mapo | ||
Ligiloj | ||
Preĝejo Koro de Jesuo estas jesuita konstruaĵo en Hungario, en Budapeŝto, en distrikto Józsefváros. Ĝi estas centra preĝejo de la hungaraj jesuitoj.
Historio
[redakti | redakti fonton]La jesuitoj denove venis al Budapeŝto en la fruaj 1880-aj jaroj. Ili akiris parcelon por konstruado de preĝejo kaj monaĥejo post kelkaj jaroj. La monaĥejo estis preta en 1890, la preĝejo en la frua 20-a jarcento. Pro financaj problemoj daŭris longe la konstruado.
Menciindas, ke la preĝejo iĝis tiel impona, ke post jaroj oni konstruis kalvinanan preĝejon en Víziváros, kiu similas al tiu preĝejo.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La preĝejo situas laŭ malgranda placo, apude monaĥejo kaj aliaj jezuitaj domoj estas videblaj. En la placo estas skulptaĵo pri grafo Nándor Zichy, kiu estas ĉefa mecenato de la konstruado. La fasado estas simetria. Flanke 2 turoj altiĝas, inter la turoj meze funkcias la enirejo. Impona fenestrorozo estas videbla en mezo de la fasado. La navo estas alta, sed estas ankaŭ 2 malaltaj apudnavoj, do la konstruaĵo sekvas la bazilikan konstrusistemon. La sanktejo estas duono de oklatero.
Kermeso okazas en vendredo post la 2-a dimanĉo de Pentekosto.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungare
- fotogalerio
- hungare[rompita ligilo]