Preĝejo Sankta Francisko el Asizo (Vértesboglár)
Paroĥa preĝejo de Sankta Francisko el Asizo | |
---|---|
Preĝejo de Sankta Francisko el Asizo en Vértesboglár
| |
paroĥopreĝejo • kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Vértesboglár |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Fejér |
diocezo | Székesfehérvár |
Statuso | paroĥa preĝejo |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonita |
Ligiloj | |
Preĝejo de Sankta Francisko el Asizo estas romkatolika preĝejo en Hungario, en vilaĝo Vértesboglár, laŭ la ĉefstrato.
Historio
[redakti | redakti fonton]En la tiam nomata Boclar paroĥo funkciis jam en 1332. Dum dominado de turkoj ĝi ne funkciis, oni refondis ĝin en 1761. La nun videbla preĝejo konstruiĝis en 1810. La orgeno estis farita en 1877, en 1986 ĝi trakonstruiĝis.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La konstruaĵo situas sola, antaŭe 3 skulptaĵoj pri Johano Nepomuko (el la 18-a jarcento), Sankta Floriano (de 1870) kaj Sankta Vendelo (el la 1800-aj jaroj). En mezo de la fasado sube estas la enirejo, pli supre la turo altiĝas. En fino de la konstruaĵo estas videbla la sanktejo, kiu estas malpli larĝa, ol la navo. La apuda sakristio estas tre malgranda. Interne la flanka altaro, predikejo, benkoj restis originaj el la frua 19-a jarcento.