Preĝejo Sankta Triunuo (Hódmezővásárhely)
Paroĥa preĝejo de Hódmezővásárhely | ||
---|---|---|
paroĥopreĝejo • katolika preĝejo | ||
Loko | ||
Ŝtato | Hungario | |
Municipo | Hódmezővásárhely | |
Geografia situo | 46° 24′ 54″ N, 20° 19′ 9″ O (mapo)46.415029220.3190941Koordinatoj: 46° 24′ 54″ N, 20° 19′ 9″ O (mapo) | |
Bazaj informoj | ||
Religio | kristanismo | |
Rito | Romkatolika eklezio | |
provinco | Csongrád | |
diocezo | Szeged-Csanád | |
dekanujo | Szentes | |
Arkitektura priskribo | ||
Konstrustilo | baroko | |
Konstruado | ||
Specifo | ||
Longo | 36 m (nur la navo: 25,5 m) | |
Larĝo | 11,5 m (nur la ĉefnavo; la flakonavoj po 8 m; sakristioj: po 6,5 × 5,5 m) | |
Alto | 12 m (navo); 24 m (turo) | |
Konstrumaterialo | masonita | |
Mapo | ||
Ligiloj | ||
La Preĝejo Sankta Triunuo estas religia Monumento historia en Hungario, en urbo Hódmezővásárhely. Ĝi nomiĝas ankaŭ internurba preĝejo.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio pri kirko okazis en 1332. En la 16-a jarcento la loĝantoj estis protestantoj, nur sporade vivis katolikoj, pri kiuj misiistoj zorgadis. Laŭ ordeno de Sándor Károlyi (militestro) la paroĥo estis refondita en 1727, samtempe Károlyi zorgis pri kapelo. En 1731 jam provizora preĝejo konstruiĝis. La pli firma preĝejo estis konstruita inter 1752-1758. La preĝejo pligrandiĝis kun 2 flankonavoj en 1860 la plano de Miklós Ybl. Orgeno dekomence funkciis, sed oni ŝanĝis ĝin al pli moderna en 1826. En la 1970-aj jaroj la preĝejo renoviĝis.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La preĝejo situas sola en la interna parto de la urbo. La fasado estas simetria, kaj la ĉefnavo, kaj ambaŭ flankonavoj havas enirejojn. Pli supre blazono de familio Károlyi estas videbla. La unusola turo altiĝas meze. La absido estas plurlatera, ambaŭflanke estas sakristioj. En la interna parto la unusola origina baroka objekto estas la predikejo el 1766. Oni aĉetis la ĉefaltaron en Vieno en 1873. La flanka altaro pri Koro de Jesuo estis farita en 1889.
Kermeso okazas en dimanĉo post Pentekosto.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- [1][rompita ligilo]
- hungare kun foto Arkivigite je 2018-03-30 per la retarkivo Wayback Machine
- hungare kun foto
- [2]
- hungare kun fotoj