Preĝejo Sankta Triunuo (Kétegyháza)
Paroĥa preĝejo Sankta Triunuo | ||
---|---|---|
Kastelo de Kétegyháza, dekstre la preĝejo videblas
| ||
religia konstruaĵo | ||
Loko | ||
Ŝtato | Hungario | |
Municipo | Kétegyháza | |
Bazaj informoj | ||
Religio | kristanismo | |
Rito | romkatolika eklezio | |
provinco | Békés | |
diocezo | Szeged-Csanád | |
dekanujo | Mezőkovácsháza | |
paroĥo | loke, tamen las zorginto en Elek | |
Dato de konsekro | 1759, 1859 | |
Arkitektura priskribo | ||
Konstruado | ||
Specifo | ||
Konstrumaterialo | masonaĵo | |
Mapo | ||
| ||
Ligiloj | ||
La preĝejo Sankta Triunuo estas romkatolika preĝejo en grandvilaĝo Kétegyháza (Hungario).
Historio
[redakti | redakti fonton]La loka bienulo konstruis apud sian kastelon apartan kapelon en 1749 (konsekritan en 1759), sed ĝi bruldetruiĝis en 1858, en la sekva jaro ĝi estis restaŭrita. Pli frue ĉirkaŭ 1830 interliga konstruaĵparto konstruiĝis inter la kasteleto kaj kapelo. La katolikoj apartenis eklezie al Elek ĝis 1852, poste la paroĥo ekfunkciis jam en Kétegyháza. En 1895 la kapelo-kirko estis trakonstruita laŭ plano de Miklós Ybl. La orgeno estis kreita en 1927, la 2 sonoriloj en 1911 kaj 1923. Renovigaj laboroj okazis en 1951, 1971 kaj 1974.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La preĝejo situas kune kun Kastelo de Kétegyháza (ili kontaktiĝas) en la kastela korto. La fasado estas simetria, meze estas nur duonronda fenestro, ĉirkaŭe pluraj arkitekturaj ornamaĵoj. La navo dekstre havas enirejon, pli supre pluvŝirmilo estas videbla, krome 2 grandaj fenestroj. La navo finiĝas en duonronda absido, apude ambaŭflanke konstruaĵpartoj kontaktiĝas. La kvadrata kampanilo situas iomete for.